ciutage faris unu entrancon, kaj tion mi daurigis fari gis la lasta logo.

Gisnune, mi ne diris vorton pri miaj kvar kar- uloj, kiuj estis do katoj, hundo kaj birdo. Vi povis imagi, kiom mi satis ilin, car ili estis la solaj amikoj lasitaj al mi. Mi alportis la hundon kaj do katojn de la sipo. La hundo konstante alportis objektojn al mi, kaj per gia bojo, bleketo, murmuro, kaj sporto, preskau sed netute parolis kun mi.

Se mi nur povus havi iun apud mi, por ke mi tiun mallaudu, au tiu min mallaudu, kia plezuro tio estus! Alportinte inkon de la sipo, mi ciutage skribis skizon pro tio, kio okazis, ne tiom por la venontoj, kiuj eble gin legos (post kiam mi estos mortinta, kaj foririnta), kiom por liberigi min de miaj propraj pensoj, kaj fortiri min de la nuna timo, kiu la tutan tagon restadis en mia koro gis mia kapo doloras pro gia pezo.

Mi estis malapud la vojkuro de sipoj; kaj, ho! kia enuigo esti jetita sur tiun-ci solecejon sen iu por ami min, por ridigi min, por plorigi min, por pripensi min. Estis enuige vagi, tagon post tagon, de la arbaro al la marbordo, kaj de la marbordo reen al la arbaro, kaj dame ciam okupi min per miaj propraj pensoj.

Tiom, pri la malgoja sajno de mia stato; sed simile al la plimulto do aferoj gi havis luman flankon tiel same kiel malluman. Car tie-ci mi estis sendangere sur tero, kontraue la ceteraj de la sipanaro estis perdintaj. Nu, pripensis mi, Dio, kiu regas mian la sorton, kaj kondukas min per Sia mano, nun povas min savi de tiu-ci stato, au al- sendi iun por apudesti ce mi. Mi ja estas jetita sur krudan kaj dezertan parton de la terglobo, sed ne trovigas sur gi savagaj bestoj por mortigi au vundi min. Dio sendis la sipon tiel apud mi, ke mi povis havigi cion, kion mi bezonos por la restajo de miaj tagoj. Estu la vivo, kia gi estos, tre multe estas, pro kio mi devas danki al Dio. Kaj mi baldau forlasis ciujn molgojajn pensojn, kaj ec ne plu rigardis pro velsipo.

Miaj posedajoj el la sipruino jam kusis en la kaverno dek monatojn, kaj estas nun tempo por ordigi ilin, car ili plenigis la tutan spacon, kaj ne lasis al mi ion enlogejon; tial mi pligrandigis mian kaverneton, elfosante gin pli malantauen en la sablan stonegon. Poste mi etendis gian enirejon gis la palisaro, kaj tiamaniere faris postvojon al mia domo. Tion farinte, mi fiksis bretaron ciuflanke, por enteni miajn posedajojn, kio kauzis mian kavernon prezenti sajnon kvazau magazeno plena je komercajoj. Por fabriki la bretarojn mi dehakis arbon, kaj ellaboris gin per segilo, hakilo, rabotilo, kaj kelke de aliaj iloj.

Tiam mi faris segon kaj skribtablon. Mi frumatene levigis kaj laboris gis tagmezo. Manginte mian mangon, mi foriris kun mia pafilo. Reveninte, mi laboris gis la suno mallevigis, kaj fine mi min kusigis. Mi okupis min pli ol semajno aliformante kaj pligrandante mian kavernon, sed mi gin faris multe tro grande; car, iomtempe, la tero defalis de la tegmento kaj se mi enestus, kiam tio okazis, mi estus perdinta mian vivon. Mi nun devis starigi fostojn en mia kaverno kun tabuloj trans iliaj suproj farante tegmenton el ligno.

Iam foririnte kun mia pafilo, mi mortpafis sovagkaton, el kies felo mi faris capon; kaj mi trovis kelke do birdoj el la gento kolomba, kiuj faris siajn nestojn en la fendetoj de la stonegoj.

Mi devis kusigi malhelige gis mi faris lampon, per kaprograso metita en argilujon, kaj peceto da kanabo kiel meco, farante bonan lumon. Trovinte uzon por la sako enhavinta la nutrajon kortbirdaran sursipe, mi eljetis la selojn. Estis guste kiam falas la pluvegoj, kaj kelkmonate, elkreskis trunketoj do rizo, tritiko kaj sekalo. Tempe, la greno maturigis kaj mi gin konservis kaj zorge semis ciujare; sed mi ne povis fanfaroni pri rikolto de tritiko gis post tri jaroj, kiel baldau estos montrata.

Nesongita afero nun okazis sur la insulo kiu timegis min. Jen, la tero tremegadis, kiu dejetis teron de la stonajo kun lauta krako — ree okazis tremo — kaj nun tero defalis de la tegmento de mia kaverno. La maro ne vidigis kiel antaue, car la tremoj tie estis tiel fortegaj kiel sur la tero. La movado de la tero malsanigis min, kaj estis bruo kaj kriego cirkau mi.

Triafoje tia tremo okazis; kaj kiam gi pasigis, mi sidis senmove sur la tero nesciante kion fari. Tiam la nuboj malklarigis, la vento levigis, arboj elradikigis, la maro saumamasigis, kaj granda parto de la insulo ruinigis per la ventego. Mi pensis, ke la mondo finigas. Trihore, cio trankviligis, sed pluvo falis tiun tutan nokton kaj grandan parton de la sekvanta tago. Kvankam tute lacigita, mi nun devis movi miajn ajojn al sendangera loko.

Mi sciis, ke mi ja bezonos ilojn, kaj estos necese, ke mi akrigu ilin sur la stono, car ili estis malakraj kaj eluzitaj. Sed, car du manoj estas necesaj por surteni la ilon, mi ne povis turni la stonon; tial mi faris radon per kiu mi povis gin turni piede. Tio ne estis facila tasko, sed fine mi elfarigis gin.

Kelkatage, la pluvo faladis kaj malvarma tremfrosto min venkis; baldau mi malsanigis. Mi havis dolorojn en mia kapo, nokte mi ne povis dormi, kaj miaj pensoj estis malkvietaj kaj strangaj. Jen mi ektremis pro malvarmo, kaj jen pro varmego kun svensvetoj, po seshore. Malsanante, mi devis foriri kun mia pafilo por havigi nutrajon. Mi mortpafis kapron, sed estis malfacila tasko gin alporti domon, kaj pli multe, gin kuiri.

Mi pasis la sekvantan tagon lite, kaj sentis duonmorte pro soifo; ja, mi estis tro malforta por levigi, por trinki. Mi kusis kaj ploris, trahore kriis infane: «Sinjoro, rigardu min! Sinjoro, rigardu min»!

Fine, la atako finigis, kaj mi ekdormis kaj ne vekigis gis tagigo. Mi songis, ke mi kusas sur la tero, kaj ke mi ekvidas viron; malsuprenirante de granda nigra nubo flamlume. Kiam li staris surtere, gi ektremis same kiel antau kelke da tagoj; kaj tuta mondo sajnas plenfajre. Li alproksimigis kaj diris al mi. «Car mi ekvidas, ke en ciuj-ci malgojoj vi ne pregis, vi devis morti». Tiam mi vekigis, kaj eltrovis, ke gi estis songo. Malforta kaj maltrankvila, mi timis la tutan tagon, ke mia atako reokazos.

Tro malsana por foriri kun mia pafilo, mi sidis sur la marbordo por mediti, kaj miaj pensoj kuris jene: «Kio estas la moro, kio estas cirkau mi? Ne povis esti dubo, ke la mano, kiu gin kreis, ankau kreis la aeron, la teron, la cielon. Kaj kiu estas tiu ? Estas Dio, kiu faris cion. Nu, tial, se Dio faris cion, devis esti Li, kiu regas cion; kaj se tiel, nenio en la tuta vico da Liaj farajoj povas okazi, pri kiuj Li ne scias. Tial Dio scias kiel malsana kaj malgoja mi estas, kaj Li volas, ke mi estu tie-ci. Kial? Dio.

Tiam ia voco sajne diris: «Cu vi demandis, kial Dio faras tion al vi? Demandu, kial vi ne estis mortpafita de la Mauroj, kiuj sursipigis, kaj prenis la vivon de viaj kunuloj. Demandu, kial vi ne estis dissirita de la sovagaj bestoj ce la marbordo. Demandu, kial vi ne mallevigis en la profundan maron kune kun la ceteraj sipanoj, anstatau ol bone atingi la insulon.

Tiam profundo dormo venkis min, kaj vekigante estis sendube la triahoro morgautage, lau la sunradioj; ja, eble estis pli malfrua tago car mi opinias, ke tiu certe estis la tago, kiun mi ne markis sur mia fosto, car, poste, mi eltrovis mankon da unu entranco.

Mi nun prenis de mia magazeno la Libron de la Dia Vorto, kiun mi jam alportis el la sipruino kaj gisnune mi ne legis ec unu pagon. Miaj okuloj falis sur kvar vortojn, sajnante enmetite por mia tiama konsolo; tiel bone ili fortigis miajn esperojn, kaj tusis la veran fonton de mia timo. Estis la jenaj: «Mi vi ne forlasos». Ili logas en mia koro gisnune. Mi mallevis la libron por pregi. Mia krio estis: «Dio mia, min helpu ami kaj lerni Viajn vojojn». Estis la unua fojo kiam mi sentis ke Dio estas proksima kaj audas min, Koncerne mia enua vivo, gi ne estis pripensinda; car nun nova forto eniris en min, kaj sangigis miajn cagrenojn kaj gojojn.

Parto III

Mi jam estis dekdu monatojn sur la insulo, kaj mi pripensis, ke estas tempo por mi gin esplori por ke mi trasercu giajn arboretojn, fontojn, kaj riveretojn. Tial mi ekiris kaj returnante alportis kun mi limetojn (malacidajn citronojn) kaj bonegajn vinberojn, grandajn kaj maturajn. Mi pendigis la vinberojn en la sunbrilo, por ke ili sekigu, kaj post kelke da tagoj, mi alportis ilin domon, por estonta provizo. La valeto, sur kies deklivoj ili kreskis, estas malvarmeta kaj verda, kaj tra gi kuras klara rivereto, kiu donas al la loko tian grandan carmon, ke mi deziris logi tie.

Sed ne estas elvido sur la maron de tiu-ci valeto; kontraue, miaflanke de la insulo sipoj ne povus alproksimigi, kiujn mi ne vidus de mia domo; tamen, la verdaj molaj deklivoj sajnis tiel dolcaj kaj fresaj, ke mi tie pasigis multe da mia tempo.

La unua el la tri jaroj, dum kiuj mi kulturis grenon, mi gin dissemis tro malfrue; la dua jaro, gi defektigis pro la senpluveco; sed la tria jaro, la greno bone elkreskis.

Mi eltrovis, ke la leporoj nokte kaj tage logis inter gi, kontrau kio estas nenia helpo krom planti densan plektbarilon cirkau gi; kaj tion fari, okupis min pli ol tri semajnojn. Mi mortpafis la leporojn tage, kaj mallumige, cene mi alligis la hundon al la pordego, por boji la tutan nokton.

Tempete, la greno elkreskis, kaj fine maturigis; sed, same kiel antaue la leporoj difektis gin en la trunketoj, nun la birdoj mangis gin en la spikoj. Je mia pafilbruo, aroj da ili suprenflugis; kaj mi komprenis, ke nenia greno estus lasota; tial mi decidis algardi nokte kaj tage. Mi kasigis apud la plektbarilo kaj povis vidi, ke la birdoj sidas sur la arboj, kaj observas, poste malsupreniras unu post alia, kiel antaue.

Nun ciu grajnero da tritiko sajnis kvazau bulketo da pano. Sed por forigi tiujn-ci birdojn. Mia proceduro estis la jena: mi mortpafis tri, kaj pendigis ilin kiel stelistojn por timigi ciujn, kiuj venos pro la greno; kaj de tiam, tiel longe kiel la mortigitoj pendis tie, ne alproksimigis birdo. Post kiam la greno maturigis, mi faris falcilon el glavo el la sipo, kaj havigis mian rikolton.

Malmulto el ni pripensas la koston je kiu bulko estas farata. Kompreneble ne trovigis tie-ci plugilo por turni la teron, nek fosilo por gin fosi; tial mi faris unu el ligno; sed tiu baldau eluzitigis kaj pro manko de rastilo mi uzis brancon de arbo. Alportinte hejmen la grenon, mi devas drasi, senrubigi kaj konservi gin. Nun mi bezonas muelilon por mueli gin, kribrilon por kribri gin, kaj fermentilon por fermenti gin, por fari panon el gi.

Kvankam mi ne havis ilojn, mi faris panon, kaj neniu povas diri, ke mi gin ne perlaboris per la svito de mia frunto. Kiam la pluvo endomadis min, mi havis sportegon instruante mian karulan birdon Polo kiel paroli; sed ho! tiel muta estis cio cirkau mi, ke mia propra voco ektremigis min.

Nun mi bezonas havigi botelegojn, potojn, kaj telerojn; sed mi ne sciis, kiel ilin fari. Fine, mi eliris por serci argilon, kaj tion trovis preskau mejlo de mia domo; ja estis ridinda rigardi la strangajn formojn, kiujn mi faris el gi. Car, kelkaj el miaj botelegoj kaj potoj estis tro malfortikaj por elporti sian propran pezon, kaj ili disfalis eksteren kaj internen, ciumaniere; kaj aliaj, metitaj en la sunradiojn por bakigi, fendigis pro la varmego de la radioj, Vi povas diveni, kia estis mia gojo, kiam mi fine faris poton, kiu eltenis la varmegecon fajran, tiel ke mi povis boli viandon por buljono.

Nun mi devas fari kribrilon por senrubigi la grenon. Mi ne povas uzi kaprajn harojn, car mi povas nek plekti nek spini, tial dujare ml kontentigis min per maldika peco da stofo, alportita de la sipo. Sed, pisti la grenon stone, mi trovis esti la plej malfacila laboro el ciuj. Por baki la panon, mi bruligis lignon gis cindroj, kiujn ml tuj metis sur la fajrujon por gin varmegigi, kaj poste la bulkojn por baki kaj tiamaniere, faris panon.

Nun mi konsideras la sipboaton kiu kusas sur la sabla altajo, kien gi pusegis per la sama ventego, kiu min ankau jetis surteron. La boato kusis havante la kilon cielen, tiel ke mi devis fosi la sablon for de gi, kaj gin turni stangpere. Tion farinte, mi trovis vane, ne havante la forton por gin surmarigi. Tial cio, kion mi povas fari, estis konstrui malpli grandan boaton el ia arbo; kaj mi eltrovis unu, kiu guste taugas por tiun fari, kaj kiu kreskis ne malproksime de la marbordo; sed simile al la sipboaton, tiun mi ne povis movi.

Kion fari? Mi nun ebenigis kaj glatigis la tutspacon de la boato gis la maro, por ke la boato glitigu maren; sed tiu plano ne sukcesis; mi decidis provi alian planon; nome, elfosi fosajon por konduki la maron al la boato. Tamen, por tion fari, estus necese, ke mi fosu tian grandan profundon, ke la laboro okupus unu viron kelke da jaroj. Kaj tro malfrue mi trovis, ne estas sage ellabori projekton antau ol mi unue pripensis la penadon kaj koston.

«Nu do,» mi pensis: «mi devas forlasi la boaton, kaj tial miajn tutajn esperojn pri lasi tiun-ci insulon. Sed estas dece, ke mi ankau pripensu jene: Mi estas sinjoro de la tuta insulo, efektive rego. Mi havas lignon per kiu mi povas konstrui siparon, kaj vin- berojn, se ne grenon, por gin sargi, kvankam mia tuta riceco estas nur kelke da ormoneroj». Por ili mi ne havas ian uzon, kaj volonte estus donanta ilin por kvaronbuselo da pizoj kaj iom da inko; la lastnomitan mi pleje bezonis. Sed estas plej bone pripensi pli multe pri tio, kion mi havas, ol pri tio, kion mi ne havas.

Denove, mi provas konstrui boaton, sed mi nun decidis, ke gi havu maston; car sipveloj estos tre utilaj. Mi faris ferdekon je la antaua kaj je la posta parto por deteni la maran saumon, keston por nutrajo, kaj por mia pafilo apogilon kun kovrilo, por gin sirmi kontau la malsekeco. Pli bone ol cio mi povis surmarigi tiun-ci boaton.

Unue, mi krozadis sur rivereto, sed baldau mi kuragigis, kaj veturis cirkau mia insulo. Mi kunprenis panon, kukojn, poton da rizo, iom da rumo, duonkapron, du surtutojn, unu por kusejo, la alia por noktsirmo. Mi ekveturis je la sesa jaro de mia regado. Orientflanke de la insulo travigis granda pinto stonega, kiu staris du mejlojn de la terbordo, kaj sablajo etendis sin duonmejle de la stonegoj terborden. Por cirkauiri tiun pinton mi devis veturi malproksimen enmaron, kaj tie mi preskau perdis mian vivon.

Tamen, mi fine revenis hejmon. Survoje tien tute lacigita pro la laboroj boataj, mi kusigis en ombron por ripozigi mian korpon, kaj dormadis. Sed jugu, se eble, kiel mi ektremis, kiam voco min vekas de mia dormo, kaj trifoje elparolas mian nomon! Voco en tiu-ci sovaga loko! Ja vokante min per mia propra nomo! Tiam diris la voco: «Kie vi estas? Kie vi estis? Kiel vi venis tien-ci»? Baldau mi tute komprenis; car, sur la plektbarilo, sidas Polo, parolante vortojn jam lernitajn.

Mi nun sercis kaprojn, kaj ordigis kaptilojn por ili, kun rizo por allogajo. Mi ordigis la kaptilojn nokte, kaj eltrovis, ke ili restadis ordigitaj, sed la allogajo forigis. Tial mi elpensis novan manieron por kapti ilin, farante puton kaj kovrante gin per bastonoj kaj herbo por gin kasi; tiamaniere mi kaptis maljunan kapron kaj kelke da kapridoj. Sed la maljuna kapro estis multe tro furioza por mi, tial mi gin liberigis.

Вы читаете Robinsono Kruso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×