• 1

La fabeleto

Je la 4-an de majo 1912 al sorcisto Ignato alvenis kiel gasto la ortodoksa pastro Arsenikumo. Dum Ignato klopodis kun samovaro, elmetis mielkukojn, la gasto purigis la nazon ce vestpendilo, longe demetis la galosojn, sinkrucis kaj ekspiris. Poste li sidigis sur la randon de tabureto, eltiris el sub pastrvestajo la rugan kartonan tekon, malfermis gin kaj familiare diris al Ignato:

— Rigardu nu, kion mi verkacis!

— Estas interese, — diris Ignato, prenante la unuan folion, — cu laute legi?

— Tute ne! — ektimigite eksiblis la pastro. — Sensone!

Ignato komencis legi:

Diroj de Sankta Feoktisto

— 'Ho, homoj! — diris Sankta Feoktisto, skuante la nodhavan pilgrimbastonon. — Kristo sinaperigis por mi, tio vere okazis. Li ordonis ke mi elvenu al vi kaj pardonpetu. Nenio ja sukcesis'.

— Ha, ha, ha! — ekridis Ignato, sed mem pensis: 'Tio ne senintenca estas'. Tamen neniel reagis.

— Kaj cu vi havas alian? — demandis li anstatau tio.

— Jes! — la pastro donis al Ignato la alian folion kaj tiu legis:

Kiamaniere Mikaelo Ivanovich frenezigis kaj mortis

'Kien ajn mi irus, — pensis Mikaelo Ivanovich, dum mirate sidigis sur la divanon, — tie nepre estas almenau unu frenezulo. Sed nun finfine mi estas sola…'

'Kaj krome, — daure pensis Mikaelo Ivanovich, dum mirate sin turnis direkte al fenestro, — kie ajn mi estus, tie nepre estas almenau unu mortinto. Sen nun mi estas sola, dank’al Dio…'

'Venis la tempo, — diris al si Mikaelo Ivanovich, dum mirate malfermis la fenestrsutron, — pripensi pri la plej cefa…'

'Ne, certe, ne senintenca tio estas', — decidis Ignato, sed refoje neniel reagis kaj anstatau tio diris:

— Estas interese. Sed la cevideo ne estas bone komprenebla.

— Tre facile estas, — respondis la pastro, dum arogante palpebrumis, — la afero estas en tio ke antau la morto ja venas mallonga frenezstato. Ja la ideo de morto estas netolerebla.

— 'Ne, — pensis Ignato, — ion li certe iniciatas'.

— Kaj jen estas la alia, — goje diris la pastro kaj Ignato tralegis:

Rakonto pri blato Juo

La blato Juo firme movigas renkonten al la morto.

Jen estas la veneno. Necesas halti kaj sin turni flanken.

'Sukcesis. La morto sekvos', — pensis la blato Juo.

Jen oni versas la bolantan akvon. Necesas elturnigi kaj forkuri subtablen.

'Sukcesis. La morto sekvos', — pensis la blato Juo.

Jen el la cielo aperis kalkunumo kaj, pligrandigante, impetas malsupren. Elturnigi jam ne eblas.

'La morto', — rimarkis la blato Juo.

Ignato levis la kapon. Eniris iuj kamparanoj safofelvestitaj, kasante malantauen la grandajn rustkovritajn hakilojn.

— La pordon malriglis… Kompreneblas. Mi ja pensis ke tro longe vi demetis suojn, — diris Ignato.

La pastro kun digno glatigis la barbon.

— Nu, kion vi volas? — severe demandis Ignato la kamparanojn.

— Jen, — konfuziginte kaj transpasante samloke respondis la kamparanoj, — mortigi vin ni intencas. Socio decidis. Socio ciam mortigas sorcistojn.

'Socio, socio… — kun malgojo pensis Ignato, solvigante en aero, — socio mem delonge estas mortigita fare de la propraj sorcistoj'.

— Fek! — kracis la pastro kaj sinkrucis. — Denove ne sukcesis…

— Cu eblas tiamaniere mortigi, — diris iu el la kamparanoj, purigante la nazon per maniko. — Ikono ja necesas.

Вы читаете Sorcisto Ignato kaj homoj
  • 1
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×