Kojonov Lucjo

Antauparolo de la tradukinto

Kojonov Lucjo (originala titolo: Luk a Mudiscev ) estas la plej konata ruslingva erotika poemo, kiu havas senduban, kvankam ofte subtaksatan, influon al la tuta rusa kulturo. Interalie tiu poemo ciam estis tre populara en militistaj lernejoj kaj oficira medio, multaj sciis gin parkere.

La verko priskribas fakte tragikan eventon, sed, pro trafe elektita stilo kaj tono, neniu leganto perceptas tion kiel tragedion. Gi estas amuza (ankau am-uza!) fabelo por plenkreskuloj. La moralo aperas en la prologo: necesas esti singarda en seksa vivo. Dum 150 jaroj tiu penso neniom malaktualigis kaj post apero de aidoso ekhavis novajn nuancojn…

Tiu ci poemo, samkiel ciuj rusaj «maldecaj» poemoj, estis tradicie atribuata al Ivan Barkov – fama poeto de XVIII jc., kies multaj versajoj estas vere sokaj. Tamen simpla logiko neas tion: en la kvina parto de la poemo estas menciite, ke la praavo de la protagonisto vivis en la tempo de Jekaterina (t.e. inter 1762 kaj 1796), do Lucjo mem devis naskigi komence de XIX jc. kaj, evidente, Barkov (1732–1768) ne povis tion priskribi.

La stilo kaj metriko de Lucjo estas tipaj por la epoko de A. Puskin (post 1820), kelkloke la poemo memorigas kelkajn poemojn de Puskin, verkitajn en 1830–1833 (Mia genealogio, Jezerskij, Kupra rajdanto k.a.) kaj sprite parodias tiujn. Do, la poemo estas kreita, kaj la priskribataj en gi eventoj okazas, cirkau 1835. Kutime oni parodias nur vivantajn autorojn, des pli se temas pri tia genio kiel Puskin (1799–1837). Evidente, la autoro de Lucjo konis la menciitajn poemojn de Puskin ankorau en manuskriptoj (car Jezerskij estis presita nur en 1836, Kupra rajdanto en 1837), do li estis persono, proksima al la rondo de Puskin. Probable la autoro de Kojonov Lucjo estas la frato de Aleksandr Puskin – Leo. Tion indikas pluraj faktoj kaj pri tio konsentas diversaj literaturologoj.

Certe la poemo estis malpermesita fare de cenzuro. Antau 1917 la moralon gardis eklezio, poste aperis komunistpartia cenzuro, multe pli severa kaj cinika ol la eklezia. Nur post falo de la komunista diktaturo aperis ebleco eldoni la poemon en Ruslando kaj gi estas publikigita en Literaturnoje obozrenije (Literatura Revuo) – 1991/11. Tri antauaj eksterlandaj eldonoj (1969–1982) estas neplenaj kaj neatingeblaj por la rusa leganto.

Dum pli ol 150-jara cirkulado de la poemo en manskribitaj kopioj aperis multaj versioj, kelkaj el ili estas tute fusaj. Mi disponas tri diversajn variantojn, el kiuj mi klopodis restauri la plej plenan kaj adekvatan tekston. Foje tio estis preskau neebla kaj oni povas pri tio bedauri, sed povas ankau goji – ja tio pruvas, ke la poemo igis vere popola kreajo, parto de la nacia kulturo. Havante diversajn versiojn de unu strofo, mi ciam klopodis elekti la plej majstran kaj spritan, sed se tio ne eblis – mi penis konsideri dum la tradukado ciujn versiojn.

La poemo estas verkita per simpla parola lingvajo. Specialaj rusaj realajoj en gi preskau ne aperas, do ne estis bezono enkonduki glosindajn vortojn, kaj necesas nur minimumaj klarigoj. La malnovan rusan mezurunuon «versok» mi rekalkulis al pli internacie konata colo (iam uzita ankau en Ruslando). La strato Polanka, situanta trans la rivero Moskvo (se rigardi de la urbocentro), malgrau ciuj revolucioj kaj rekonstruoj konservis gis nun sian malnovan nomon kaj multajn dometojn de XVIII–XIX jc.

En la genealogio de Lucjo estas menciita regado de kelkaj plej konataj rusaj caroj, nome:

Johano IV (la Terura) (1530–1584, regis ekde 1547), fama pro sia krueleco kaj maljustaj reprezalioj;

Petro I (la Granda) (1672–1725, regis ekde 1689): eminenta reformisto, establis kontaktojn kun Europo, organizis la unuan regulan armeon en Rusio. La batalo apud urbo Poltavo (nuntempe – provinca centro de Ukrainio) okazis en 1709 dum la milito kontrau Svedio;

Jekaterina II (la Granda) (1729–1796, regis ekde 1762), konata kiel «klera» imperiestrino; dum sia rego faris karieron pluraj eminentaj militistoj kaj politikistoj.

Mi esperas, ke la poemo estos interesa por legantoj en diversaj landoj, car gi montros al ili tute nekonatan tavolon de la rusa literaturo.

Valentin Melnikov

Prologo

Beatas – kiu fikas june, kaj olde – fekas en kviet', konsumas vodkon oportune, neniun kredas malgrau pet'. Ricecon, gloron al virino donacis bene la natur', estigis fendon sub la sino, kaj nomis «pico» por plezur'. Ludilo estas gi lau placo, pro tio estas nomo – «pic'». Kaj, kvazau muskaptila kago, por ciuj malfermita nic', gi antau ciuj ni paradas, la viramasojn logas plej, kaj povra kac' en gi flugadas, kvazau pasero en grenej'. Ho vi, edzinoj kaj vidvinoj! Fraulinoj kun himen' fortika! Permesu skize, sen terminoj rakonti pri agado fika. Libere uzi vian picon sen stulta honto, por kontent'. Permesu solan nur kondicon prezenti por via atent': Valoras la fikado rara, ju pli malofta – des pli kara, sed gardu vin la Eternul' kontrau fikado sen regul'! Ja pro pasio ci senbrida aperos nepre plago hida, kaj ne satigos tiam vin plej ordinara kacofin'.

Parto unua

Вы читаете Kojonov Luchjo
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×