'Jen tre fisodora afero!' diris Tegumo. 'Mi bezonos duonon de la tago por ripari gin.'

'Estas hejme via granda nigra sago,' diris Tafinjo. 'Mi rekuru al la Kavo kaj petu Panjon por doni gin al mi.'

'Estas tro malproksime por viaj malgrandaj grasaj kruretoj,' diris Tegumo. 'Cetere, vi puvus fali en la kastoro-marcon kaj droni. Ni devos fari plej bonan el malbono.' Li eksidis kaj elprenis malgrandan ledan riparo- saketon, plenan de rangifero-tendenoj kaj strioj da ledo, kaj buletoj da abelo-vakso kaj rezino, kaj komencis ripari la sagon. Tafinjo eksidis ankau, kun siaj piedfingroj en la akvo kaj sia mentono en la mano, kaj pensadis tre forte. Tiam si diris: -

'Mi diru, Pacjo, estas terura geno ke vi kaj mi ne scias skribi, cu ne? Se ni kapablus ni povus sendi mesagon por ekhavi la novan sagon.'

'Tafinjo,' diris Tegumo, 'kiom ofte mi diris al vi ne uzi slangon? 'Terure' ne estas placa vorto, — sed ja estus tre utile, nun kiam vi diras, se ni povus skribi hejmen.'

Guste tiam iu Fremdulo-viro venis laulonge de la rivero, sed li apartenis al malproksima tribo, la Tevaroj, kaj li ne komprenis ec vorton de la lingvo de Tegumo. Li staris sur la bordo kaj ridetis al Tafinjo, car li havis sian propran knabino-filinon hejme. Tegumo eltiris fasketon da rangifero-tendenoj el sia riparo-saketo kaj komencis ripari sian sagon.

'Venu ci tien,' diris Tafinjo. 'Cu vi scias kie mia Panjo logas?' Kaj la Fremdulo-viro diris 'Um!' — estante, kiel vi scias, Tevaro.

'Stulte!' diris Tafinjo, kaj si stamfis per sia piedo, car si vidis aron da tre grandaj karpoj suprennagantaj la riveron guste nun kiam sia Pacjo ne povis uzi sian sagon.

'Ne genu al plenkreskuloj,' diris Tegumo, tiel okupata de sia sago-riparado ke li ec ne turnis sin.

'Mi nek genas,' diris Tafinjo. 'Mi nur volas ke li faru kion mi volas ke li faru, kaj li ne komprenas.'

'Do ne genu min,' diris Tegumo, kaj li daurigis tiradon kaj strecadon de rangifero-tendenoj kun sia buso plena de pecetoj. La Fremdulo-viro — vera Tevaro li estis — eksidis sur la herbo, kaj Tafinjo montris al li kion faras sia Pacjo. La Fremdulo-viro pensis: 'Ci tio estas mirakla infano. Si stamfas per sia piedo antau mi kaj si faras grimacojn. Si devas esti la filino de tiu nobla Tribestro kiu estas tiel eminenta ke li ne volas rimarki min.' Do li ridetis ankorau pli gentile.

'Nu,' diris Tafinjo, 'mi volas ke vi iru al mia Panjo, car viaj kruroj estas pli longaj ol miaj, kaj vi ne falos en la kastoro-marcon, kaj demandu pri la alia sago de Pacjo — tiu kun la nigra tenilo kiu pendas super nia fajrejo.'

La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) pensis: 'Ci tio estas tre, tre mirakla infano. Si svingas siajn brakojn kaj si krias al mi, sed mi komprenas neniun vorton de tio kion si diras. Sed se mi ne faros kion si volas, mi forte timas ke tiu memfiera Tribestro, Viro-kiu-turnas-sian-dorson-al-vizitantoj, estos kolera.' Li ekstaris kaj desiris grandan platan pecon da selo de betulo-arbo kaj donis gin al Tafinjo. Li faris tion, Plej Amata, por montri ke lia koro estas tiel blanka kiel betula selo kaj ke li intencas nenion malbonan; sed Tafinjo ne tute komprenis.

'Ho!' si diris. 'Mi komprenas! Vi volas la log-adreson de mia Panjo? Kompreneble mi ne povas skribi, sed mi povos desegni bildojn se mi havos ion akran por grati. Bonvolu prunti al mi la sarkodenton de via kolceno.'

La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) ne diris ion ajn, do Tafinjo levis sian maneton kaj tiris je la belega bido-kaj-semo-kaj- sarkodenta kolceno cirkau lia kolo.

La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) pensis: 'Ci tio estas tre, tre, tre mirakla infano. La sarkodento sur mia kolceno estas magia sarkodento, kaj oni ciam diris ke se iu tusas gin sen mia permeso tiu senprokraste svelos kaj eksplodos. Sed ci tiu infano ne svelas kaj eksplodas, kaj tiu eminenta Tribestro, Viro-kiu-atentas-ekskluzive- siajn-proprajn-aferojn, kiu tute ne atentis min gis nun, sajne ne timas ke si svelos au eksplodos. Mi prefere estu pli gentila.'

Do li donis al Tafinjo la sarkodenton, kaj si ekkusis plate sur la ventro kun la kruroj en la aero, kiel iuj homoj kusas sur la planko en la logocambro kiam ili volas desegni bildojn, kaj si diris: 'Nun mi desegnos kelkajn belegajn bildojn por vi! Vi povas rigardi trans mia sultro, sed ne pusu kontrau mi. Unue mi desegnos mian Pacjon fisanta. Ne tre similas al li; sed Panjo scios, car mi desegnis lian sagon rompita. Nu, nun mi desegnos la alian sagon kiun li volas havi, la sagon kun nigra tenilo. Aspektas kvazau gi pikas en la dorson de Pacjo, sed tio estas car la sarkodento glitis kaj ci tiu peco da selo ne estas sufice granda. Tio estas la sago kiun mi volas ke vi alportu; do mi desegnos bildon de mi mem 'splikanta tion al vi. Miaj haroj ne tiel elstaras kiel mi desegnis ilin, sed estas pli facile desegni tiel. Nun mi desegnos vin. Mi pensas ke vi estas tre placa, vere, sed mi ne povas desegni vin placa en la bildo, do ne estu 'fendita. Cu vi estas 'fendita?'

La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) ridetis. Li pensis: 'Sajnas ke granda batalo estas okazonta iuloke, kaj ci tiu eksterordinara infano, kiu prenas mian magian sarkodenton sed ne svelas au eksplodas, diras al mi ke mi alportu la tutan tribon de la eminenta Tribestro. Li estas eminenta Tribestro, aliokaze li estus rimarkinta min.'

'Vidu,' diris Tafinjo, desegnante tre forte kaj sufice skrape, 'nun mi desegnis vin, kaj mi metis la sagon kiun Pacjo volas havi en vian manon, nur por memorigi ke vi alportu gin. Nun mi montros al vi kiel atingi la log-adreson de Panjo. Vi iru gis vi alvenos ce du arboj (jen la arboj), kaj tiam vi transiros monteton (jen monteto), kaj tiam vi venos al kastoro-marco plena de kastoroj. Mi ne enmetis la tutajn kastorojn, car mi ne povas desegni kastorojn, sed mi desegnis iliajn kapojn, kaj pli de ili vi ne vidos kiam vi trairos la marcon. Atentu ke vi ne enfalos! Kaj tiam nia Kavo estas tuj malantau la kastoro-marco. Gi ne estas tiel alta kiel la montetoj, fakte, sed mi ne povas desegni aferojn tre malgrande. Tio estas mia Panjo ekster la Kavo. Si estas belega. Si estas la plej plejbelega Panjo kiu iam ajn estis, sed si ne estos 'fendita kiam si vidos ke mi desegnis sin tiel krude. Si estos kontenta de mi car mi scias desegni. Nu, por la kazo ke vi forgesus, mi desegnis la sagon kiun Pacjo volas ekster nia Kavo. Gi fakte estas interne, sed vi montru la bildon al mia Panjo kaj si donos gin al vi. Mi desegnis sin kun levitaj brakoj, car mi scias ke si estos tre kontenta vidi vin. Cu ne belega bildo? Kaj cu vi bone komprenas, au cu mi 'spliku denove?'

La Fremdulo-viro (kaj li estis ja Tevaro) rigardis al la bildo kaj tre forte kapjesis. Li diris al si mem: 'Se mi ne alportos la tribon de ci tiu eminenta Tribestro por helpi lin, li estos mortigita de siaj malamikoj kiuj venas de ciuj flankoj kun sagoj. Nun mi komprenas kial la eminenta Tribestro sajnigis ne rimarki min! Li timis ke liaj malamikoj kasigas en la arbustoj kaj vidus ke li donas mesagon al mi. Tial li turnis sian dorson al mi, kaj lasis la sagan kaj miraklan infanon desegni la teruran bildon montrantan liajn malfacilajojn. Mi iros kaj alportos helpon de lia tribo.' Li ec ne demandis Tafinjon pri la vojo, sed forrapidis en la arbustojn kiel la vento, kun la betulo-selo en sia mano, kaj Tafinjo eksidis plej kontenta.

Kaj jen la bildo kiun Tafinjo desegnis por li!

'Kion vi estis faranta, Tafinjo?' diris Tegumo. Li estis riparinta sian sagon kaj singarde svingis gin tien kaj reen.

'Estas iu priarango de mia flanko, kara Pacjo,' diris Tafinjo. 'Se vi ne faros demandojn al mi, vi ekscios pri gi post mallonga tempo, kaj vi surprizigos. Vi ne scias kiel multe vi surprizigos, Pacjo! Promesu ke vi surprizigos.'

'Tre bone,' diris Tegumo, kaj daurigis fiskaptadon.

La Fremdulo-viro — cu vi sciis ke li estis Tevaro? — forrapidis kun la bildo kaj kuris kelkajn mejlojn, gis tute hazarde li trovis Tesumaj Tevindrau sidantan ce la pordo de sia Kavo, parolantan al kelkaj aliaj Neolitikaj sinjorinoj kiuj estis alvenintaj por Primitiva lunco. Tafinjo tre similis al Tesuma, precipe pri la supra parto de la vizago kaj la okuloj, do la Fremdulo-viro — daure pura Tevaro — ridetis gentile kaj transdonis al Tesuma la betulo-selon. Li estis kurinta rapide, kaj tial li anhelis, kaj liaj kruroj estis gratitaj pro rubusoj, sed li tamen provis esti gentila.

Tuj kiam Tesuma vidis la bildon si ekkricis kiel io kaj saltis kontrau la Fremdulo-viron. La aliaj Neolitikaj sinjorinoj subite frapis lin sur teron kaj eksidis sur lin en longa vico sesope, dum Tesuma tiris liajn harojn. 'La konkludo elstaras kiel la nazo sur la vizago de ci tiu Fremdulo-viro,' si diris. 'Li plenpikis mian Tegumon per sagoj, kaj timigis povran Tafinjon tiel ke siaj haroj ekstaris; kaj ne kontenta pri nur tio, li alportas al mi korsiran bildon pri tio kiel estis farite. Vidu!' Si montris la bildon al ciuj tiuj Neolitikaj sinjorinoj kiuj trankvile sidis sur la Fremdulo-viro. 'Jen mia Tegumo kun rompita brako; jen sago pikas lian dorson; jen viro kun sago preta por jeti; jen alia viro jetanta sagon el Kavo, kaj jen tuta aro da homoj' (tio estis la kastoroj kiujn desegnis Tafinjo, fakte, sed ili pli similis al homoj) 'venantaj malantau Tegumo. Cu ne soke!'

'Treege soke!' diris la Neolitikaj sinjorinoj, kaj ili plenigis la harojn de la Fremdulo-viro per koto (kio surprizis lin), kaj ili batis la Reehajn Tribajn Tamburojn, kaj kunvokis ciujn Estrojn de la Tribo de Tegumo, kun iliaj Hetmanoj kaj Dolmanoj, ciujn Negusojn, Vunojn kaj Ahundojn de la organizajo, aldone al la Varlokoj, Angekokoj, Juju-viroj, Bonzoj, kaj la resto, kiuj decidis ke antau ol ili forhakos la kapon de la Fremdulo-viro, li senprokraste konduku ilin al la rivero kaj montru kie li kasis la povran Tafinjon.

Вы читаете Tiel do rakontoj
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×