Proverbaro Esperanta

Proverbaro Esperanta lau la verko Frazeologio rusa-pola-franca-germana de M.F.Zamenhof. Arangis L.L.Zamenhof.

Ciu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ciu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popolo sageco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.

Precipan intereson prezentas la proverboj, kiam oni esploras ilin ne en unu lingvo aparte, sed samtempe en kelkaj lingvoj, komparante la diferencon de la formo, en kiu tiu sama ideo estas esprimita en diversaj lingvoj. Por doni la eblon fari tian komparadon de proverboj en diversaj lingvoj, mi komencis la eldonadon de Kompara Frazeologio Rusa-Pola-Franca-Germana, kiu estas arangita en la sekvanta maniero: la unua kolono enhavas proverbojn rusajn lau alfabeta ordo de tiuj vortoj, kiuj prezentas la esencon de la proverbo; en la ceteraj kolonoj estas donitaj paralele en la tri lingvoj tiuj proverboj, kiuj respondas al la proverboj, presitaj en la unua kolono. Tiamaniere la verko prezentas tutajon, arangitan lau la alfabeta ordo de la proverboj en unu lingvo.

Car mi estas konvinkita, ke ankau por la lingvo Esperanto la ekzistado de sufice plena kolekto da proverboj estas necesa, mi decidis aldoni nun al la kvar partoj de mia verko ankorau kvinan parton, nome proverbaron Esperantan, arangitan paralele al la proverboj de la aliaj kvar lingvoj. Car la unuaj 2 kajeroj de mia verko estas jam presitaj, tial mi ne povas jam presigi la Esperantan parton kiel kvinan kolonon, sed mi devas gin eldoni kiel apartan aldonon. Tamen por ke la leganto povu uzi la Esperantan parton paralele kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj, la Esperanta proverbaro estas arangita lau la sama ordo kaj en la komenco de ciu grupo da proverboj estas presita la rusa vorto, respondanta al la grupo.

Mi esperas, ke mia laboro trovos amikojn kaj ne estos tro severe jugata de la esperantistoj, car gi estas ja nur la unua provo de tiaspeca laboro en la Esperanta literaturo, kaj tial gi ne povas esti perfekta, sed kun la tempo gi povas iom post iom perfektigadi kaj plenigadi.

M.F.Zamenhof

Antauparolo

En la jaro 1905 mia karmemora patro komencis la publikigadon de kvarlingva frazeologio-proverbaro, super kiu li laboris kun amo en la dauro de longa tempo. Car li esprimis la deziron, ke lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj germana, enhavu ankau parton Esperantan, tial mi prenis sur min pretigi tiun ci parton, kiu estis eldonota poste kune kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj kaj provizore komencis eliradi per apartaj kajeroj (paralele al la kajeroj kvarlingvaj) sub la titolo 'Proverbaro Esperanta'.

Bedaurinde mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita (la elirintaj kajeroj estas riceveblaj ce la firmo M”ller kaj Borel en Berlino). La manuskripto de lia tuta verko estas finita, sed eldoni ciujn kvin partojn de la verko en la nuna tempo estas malfacile; tial mi decidis eldoni almenau aparte la parton Esperantan.

Pretigita kiel parto de verko kvinlingva, la 'Proverbaro Esperanta' estas arangita lau la alfabeta ordo de tiu parto, kiu en la dirita verko estas prenita kiel bazo (la parto rusa).

Sed por ke oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri cia dezirata temo, la lauenhave dividitaj grupoj da proverboj estas numeritaj, kaj en la fino de la verko estas presita alfabeta registro de temoj, kun montro de la numeroj, sub kiuj oni povas trovi ciun apartan temon.

L.L.Zamenhof

Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro. Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. Kiu ce l' vojo konstruas, tiun ciu instruas. Ankorau neniu placis al ciu.

Ci tiu elektronika Proverbaro Esperanta estas kopiita cefe de la unua plena eldono aperinta en 1910.

Kvankam mi faris gin uzante la programon WordPerfect 5.1 (DOS), kiu provizas esperantajn literojn, gi aperas ci tie en 'askiksa' formato, t.e., ciu supersignita litero aperas sen supersigno, sed kun postmetita ikso (x).

Mi aldonas la Antauparolon de Zamenhof patro el la unua kajero (1905) de planita seria eldono, kiu devis aperi paralele kun la kvarlingva versio. Tiun tutan entreprenon, al kiu la autoro volis ankorau aldoni latinan kaj hebrean partojn, haltigis lia morto. Lia Antauparolo emfazis la multlingvan aspekton de lia projekto, kiu tamen pluvivas preskau nur en sia Esperanta versio, kaj gi cetere menciis rusajn 'kapvortojn,' kiuj ne plu vidigis en la eldono de 1910, kvankam al ili ankorau suldigas la vicordo de la proverbgrupoj.

La nur esperantlingva Proverbaro de 1910 aperis kun 'alfabeta registro' au indekso de temoj, kiel klarigite en la Antauparolo de Zamenhof filo.

Miaopinie, la aldono de temvortoj en la cefparto faras gin iom pli legalloga, do mi aldonis tiajn vortojn, prenante ilin el la indekso. Mi aldonis launumeran registron post la alfabeta. Notu, ke kvankam la plej multaj proverbgrupoj havas po unu temvorto, kelkaj tute ne havas (la indekso preterlasis ilin), kelkaj havas po du, kaj unu havas tri. Menciinde, la temoj grandparte ne tradukas la kapvortojn de Zamenhof patro.

Krom la aldono de temvortoj kaj korekto de evidentaj preseraroj, mi sangis la arangon de la proverboj per tio, ke mi donis al ciu apartan decimalan numeron interne de ties grupo. En la eldono de 1910, ciu grupo staras simple kiel numerita alineo.

Havi la Proverbaron en elektronika formo prezentas diversajn avantagojn por esplorado, sed kompreneble la uzanto transskribu gin al papero lauplace kaj lau ebleco.

Ciu bonvolu uzi kaj kopii ci tiun Proverbaron laudezire, sangante formaton kaj/au arangon kiel oportune.

Karl Pov

Postnoto: Dank' al atenta provlegado de Harri Laine, kiu mem elektronikigis la Proverbaron lau iom alia arango, aperas korektoj en ci tiu eldono ce proverboj 15.05, 154.05, 173.01, 316.01, 354.01, 456.01, 457.01, 504.01, 505.03, 529.01, 922.01, 961.03, 1067.01 kaj 1215.01.

Proverboj

1. Ebleco

1.01 Trafe au maltrafe.

1.02 Mi blinde pafos, eble trafos.

Вы читаете Proverbaro Esperanta
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×