65. Regalo

65.01 Sen regalo ne estas balo.

65.02 Ce tablo malplena babilo ne fluas.

65.03 Malsata stomako orelon ne havas.

65.04 Malsatulon la fabloj ne nutros.

65.05 Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.

65.06 Ne karesu per mano, sed karesu per pano.

66. Kamarado

66.01 Kun kiu vi festas, tia vi estas.

66.02 Ec plej bonan sipon malbonigas la ventoj.

66.03 Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj.

66.04 Kun kiu vi kunigas, tia vi farigas.

67.

67.01 Rigardi malafable.

67.02 Plenblovi la lipojn.

68. Porko

68.01 Jeti perlojn antau la porkojn.

68.02 Ne por lupo estas supo.

69. Bato, Edzino

69.01 Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.

70. Senforteco

70.01 Helpas krako kontrau atako.

70.02 Vazo rompita longe sin tenas.

70.03 Senfortuloj longe vivas.

71. Sperto

71.01 Suferinto pli valoras, ol lerninto.

71.02 Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.

71.03 Batita komprenas aludon.

71.04 Brogita ec sur akvon blovas.

71.05 Korniko vundita propran voston timas.

71.06 Saga hundo post la vundo.

72. Laboro

72.01 Vojon batitan herbo ne kovras.

72.02 Slosilo uzata ruston ne konas.

72.03 Akvo kura — akvo pura.

73. Faritajo

73.01 Kio farigis, jam ne refarigos.

73.02 Kio pasis, ne revenos.

73.03 Kontrau faro farita ne helpas medito.

73.04 Al fis' kuirita jam akvo ne helpos.

73.05 Gi helpos kiel hirud' al mortinto.

74. Preteksto

74.01 Kiu bati deziras, trovas bastonon.

74.02 Por safon formangi, lupo trovos pretekston.

74.03 Por hundon dronigi, oni nomas gin rabia.

74.04 Muso la katon ciam ofendis.

75. Batalo

75.01 Siegi ies pordon.

75.02 Elbatadi ies sojlon.

76.

76.01 Batadi kiel fiso kontrau glacio.

76.02 Barakti kiel fiso ekster la akvo.

76.03 Turnigadi kiel serpento.

76.04 Kuradi kiel venenita muso.

Вы читаете Proverbaro Esperanta
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×