Тalom Asch

La sorcistino el Kastilio

(historia bildo)

Kun permeso de la autoro el juda lingvo tradukis I. Lejzerovicz

Literatura Mondo. Budapest 1933.

Kopiis: Ignaz Krieger

de Blindas Foerenings Bibliotek.

Stockholm 1941.

Antauparolo.

'La judeco estas malfelico' — diris Heinrich Heine, kaj en tiuj ci vortoj, malgrau ilia multmaniera interpretebleco, trovigas tiu esenca nediskutebla vero, ke esti judo signifas simple esti malfelica. Nesangebla estas la vojo eterna de la Tempo, kaj kiel diligenta sekretario sekvas gin la Historio, fidele notante ciun gian etapon. Kaj la historio instruas nin, ke ciu generacio de la homaro signifas au almenau devus signifi progreson, gravan pason antauen. Evoluado estas ja nerompebla lego de l' homaro. Nur en unu detalo certa parto de la homaro ne elmontris homecan progreson: en la persekutado kontrau la judoj. Tiurilate la sinsekvaj jarmiloj ne evoluis. Tiurilate estas nenia diferenco inter la antikva egipta periodo, la mezepoko kaj la dudeka jarcento. Тangigis la rimedoj kaj manieroj, sed la metodo kaj sinteno restis ja la samaj. La antikvaj egiptoj batalis kontrau la juda nacio, la mezepoko — kontrau la juda religio, la dudeka jarcento — kontrau la juda raso. Kaj la sekvoj estis cie kaj ciam la samaj: masakroj kaj ekziloj.

Motivoj por kontraujuda persekutado neniam mankas, ja ec nuntempe: se oni volas, la judoj tenas en siaj manoj la kapitalojn de la tuta mondo, kaj se oni volas, estas la judoj ja, kiuj mortigas la kapitalismon per sia komunismo. Se oni volas, la judoj detruas cian moralon kaj etikon, kaj se oni volas, oni trovas en ili forgantojn de nova nekritikebla justeco kaj racio. Tiamaniere ciu, se li nur deziras, povas vidi en judo sian plej teruran malamikon. Fanatikeco kaj evito de komprenemo faris la ceteran kaj kompletigas fine la malfelicon.

La mezepoko apartenas al la plej malluma periodo de la juda historio. Car superstico kaj fanatikeco estis tiam la cefaj motoroj, kiuj funkciigis malamon kaj sangavidon. Kun funebro kaj ostotremo la judoj pensas al tiuj tempoj, kiam dekmiloj da iliaj samgentanoj estis lau ordono de la Sankta Inkvizicio turmentataj gis morto en la torturkeloj au publike bruligataj sur la 'autodafeoj' de Hispanujo kaj aliaj landoj. Kaj ne sole vivaj homaj korpoj iluminis la gloron de la Inkvizicio. Judajn librojn, verkojn de nacia genio, kreitajn dum jarcentoj, formangis giaj flamoj. Kaj cio ci estis farata ne por ekstermi la malamikon, sed 'por savi la pekajn animojn' kaj felicigi ilin almenau en la vivo postmorta.

Per flama plumo, trempita en sango, estas skribita tiu ci parto de la juda historio. Kaj kvankam pasis jarcentoj, dum kiuj alterne la eksterman mision de la inkvizitoroj prenis sur sin aliaj 'animsavantoj' au 'kulturportantoj', la terurega periodo de la Sankta Inkvizicio ne povas forvisigi el la memoro de l' juda popolo. Kaj ankorau nun la sola vorto 'Inkvizicio' vekas en judo impreson de teruro kaj anksio. Gia historio vivas en la popolo, kiu eternigis gin per multaj rakontoj, legendoj kaj kantoj.

Kompreneble, tia historio incitas la fantazion de ciu impresigema artisto au poeto. Ho ve! La vivo montrigis pli rafinita ol plej altfluga poeta fantazio: gi surprizis per roma spektaklo, kiun la plumo apenau kapablas priskribi: tia abundego da sensacio, murdoj kaj intrigoj! Kaj kie artisto trovos tiujn ricajn abundajn farbojn, kiujn li bezonas por pentri la kolorojn de sango, fontanta el krevantaj vejnoj de inkviziciaj viktimoj, pereantaj en flamoj autodafeaj!?!

Multnombre do svarmas en la juda literaturo rakontoj pri la suferado de la juda popolo en la tempo de la Sankta Inkvizicio.

Sed super ciuj ci multnombraj pli-malpli bonaj rakontoj brile elstaras, kiel juvelo de l' juda historio, literaturo, la majstroverko de la nuntempa plej granda juda verkisto Тalom As s. t. 'La sorcistino el Kastilio'. Gi ne estas historia romano, sed bildo. Car Тalom As estas talentplena artisto. Per vortoj li pentris tiun bildon, per vortoj li elsorcis tiujn farbojn kaj kolorojn, kiujn paletro de pentristo ne posedas. Por li ne suficis elsenti la grandiozecon de l' juda malfelico; li deziris mem vidi, kiel gi efektivigis kaj kiel tio estis ebla. Do li vizitis la sudajn landojn de Europo, mem cion esploris kaj kontrolis. Kaj li enblovis en la verkon — apud la blindigaj flamoj de la inkviziciaj fajroj — la kolorricecon kaj sunon de la sudo.

Kiel dirite, Тalom As estas la plej granda verkisto de l' juda literaturo. Li estas preskau la sola, kies verkoj estas konataj vaste ekster la sferoj de judaj legantoj. Liaj libroj estas tradukitaj en multajn lingvojn. Al la esperantista publiko li estas malmulte konata. Krom kelkaj malgrandaj noveloj, dise aperintaj en diversaj esperantaj gazetoj, neniu pli grava lia verko estis gis nun eldonita en esperanto. Antau unu jaro As festis sian kvindekjaran jubileon, kaj la subskribinto opiniis per aperigo de lia verko en esperranto-traduko ne sole kontribui merititan honoron al la granda verkisto, sed ankau pliricigi la esperantan literaturon per unu el la plej belaj kreajoj de la juda verkarto.

La agoj de l' kreado de la Sankta Inkvizicio, la sennombraj 'autodafeoj' de la mezepoko, sur kiuj pereis dekmiloj da senkulpaj homoj, formas nigran capitron en la historio de la homara kulturo. La disvastiginta tra tuta Europo superstica kredo, ke ekzistas sorcistinoj, farantaj pakton kun diablo, estis epidemia psikozo, kiu unuavice elmetis al dangero la judon, kiu estis konsiderata kiel la enkorpigo de la diablo mem. Neniam antaue kaj pli poste la fanatismo kaj superstico havis tiom abundan kaj sangan rikolton. Fine de la xv-a jarcento papo Inocento viii-a publikigis specialan bulaon, ordonante plej severajn rimedojn por ekstermi la sorcistinojn! Ja delonge jam pasis tiu tempo de netoleremo flanke de la katolika eklezio, tamen estas terure ec nun memori, ke por akuzi virinon pri diabla sorcado, suficis malica klaco, intrigeto au nura denunco, ke la koncerna junulino havas sur sia korpo iajn suspektindajn signojn au rigardas kun mallevita kapo. Tuj oni trenis sin en la torturkelojn, kie oni elmetis sin al plej teruraj turmentoj kaj suferoj: oni rompis la ostojn, aplikis la t. n. 'hispanan boton', suprentiris sur snuro la viktimon, vipante kaj skurgante sin senkompate, kaj car oni malgrau cio ne povis malkovri en si la diablon, oni fine bruligis sin publike 'ad majorem dei gloriam'. La viktimon, kondamnitan je morto sur autodafeo, oni kutime ligis al caro au cevala vosto kaj tiel vizagaltere trenis sin tra la stratoj al la loko de l' ekzekuto. Tiun solenajon de l' eklezio akompanis la pastraro kun brila pompo. Ofte oni la viktimon, neniigantan en la flamoj, torturis ankorau en la lastaj minutoj de l' vivo, sirante per ardaj pinciloj pecojn de la brulanta korpo en akompano de eklezia kantado. La martireco de la kristanoj en la tempo de antikva Romo estas nur komparebla al tiu de la sennombraj viktimoj de la 'sankta' inkvizicio.

Tiu ci libro estas protesto de sendependa penso kontrau fanatikeco, de kulturo kontrau spirita mallumo, de toleremo kontrau malamo. Gi estas vekrio de generacioj kontrau la neesprimebla barbareco de la 'sankta' inkvizicio, kiu dum la mezepoko neniigis centmilojn da homaj vivoj per neimageblaj torturoj kaj fajro sole pro tio, ke tiuj viktimoj havis aliajn konvinkojn. Gi estas signalo je aspiroj pli noblaj kaj rilatoj pli homecaj.

Izrael Lejzerowicz.

I.

Kasitaj trezoroj.

Al doktoro I.L. Magnes en la signo de rekono kaj estimo dedicas la autoro.

Tra 'Plazza di Judea' en la juda geto en Romo, kiun papo Julio II-a igis pavimi per stonoj kaj ornami per renesanca puto, promenis la Venecia pentristo Senior Cezar Pastilla. Pastilla estis dudekkelkjara viro, li havis longetan vizagon kun tre malgojaj okuloj. Liaj haroj ne estis orde tonditaj. Ili malsuprenpendis malantau liaj sultroj en longkreskintaj bukloj, kiuj evidentigis, ke ilia mastro ne zorgas pri ili, kaj ili kreskadis kaj falis lauvole. Liaj

Вы читаете La sorcistino el Kastilio
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×