Jeno Rejto. LA BLONDA CIKLONO

tradukis: Laszlo Balazs

Antauparolo

La verkisto penteme, sed mallonge konfesas,

ke lia romano havas antauajon

Leganto kaj verkisto same satas rapide transpasi la tiel nomatajn antauajojn de la romano. Tiajo parte estas enua, parte sablona, precipe hodiau, kiam iujn specojn de la romanverkoj jam ne industrie, sed lau la reguloj de la gastronomio, lau pretaj receptoj oni elcerbumas. Ekzemple: „Prenu du junajn, amantajn korojn, pistu tiujn, boligu la pasiojn, supersutu gin per iom da eklezia beno, kaj tute au duone kuirite kiam ajn vi povas surtabligi gin al la leganto.” Mi opinias, ke estas pli prudente, se mi simple konfesas, ke mi devas informi la leganton pri kelkaj antauajo de mia romano. Ni tanspasu gin; ju pli rapide, des pli bone.

Kio do estas bezonata al mia romano?

Ni prenu malrican junulinon, kiu vivtens sin per arttraduko de baladoj, ne tro sukcese, car inter la grandkapitalistoj de la mondo estas tre malmultaj estas tiuj, kiuj akiris sian havajon per arttradukado de baladoj. Poste ni prenu maljunan bagnanon, ni purigu lian koron zorgeme de ciu puno, gis ni tovos en ties interno la juvelstonon de la vera homa boneco. La juvelstono valoras minimume unu milionojn da stelingaj pundoj. Jim Hogan, la maljuna bagnano, iam estis samlernejano de sinjoro Weston, la patro de la menciita junulino. Sinjoro Weston iafoje vizitis sian kondamnitan amikon, kelkfoje li sendis paka jon, li do klopodis mildigi la malfelican sorton de Jim Hogan. Post kiam sinjoro Weston mortis, lia familio transprenis kiel tradicion la patronadon de la maljuna krimulo, ili sendis al li la pakajon plu, kaj anstatau la mortinta Weston, lia filino, Evelyn vizitis kelkfoje Hogan-on. Ni ankorau bezonas facilaniman junulon, kiu nomigas Eddy Rancing, li estas revema kaj ne korekta sinjoro. Li luas mansardon, najbaran kun la logejo de la familio defraulino Weston. Rilate lian profesion li laboras pri inventajo, kiun oni devas munti sur motociklon, kaj gi profitos milionojn. Mankis nur la esenco de la inventajo. La junulo studis cirkau du duon jarojn da jurscienco en la universitato, dank’ al sia tutelpatro kaj onklo sinjoro Arturo Rancing. Nun jam longtempe, de la unua gis la kvara de la monato li sisteme disipas per kartludo la monsendajojn de sia tutelpatro kaj onklo sinjoro Arturo Rancing. Dum liaj liberaj horoj li estas enamiginta al fraulino Evelyn Weston, senespere gis la komenco de nia historio. Krom Eddi Rancing ni ankorau devas prezenti sinjoron Charles Gordon, kiu nun liberigos el la prizono post la plenumo de sia sep jara puno. Li tute bone eltenis kvin jarojn kaj tricent sedek du tagojn, sed nun jam komencas agaci liajn nervojntiu afero, rilate la malliberejon, kaj li sentas tiel, ke la restintaj tri tagoj estos neelteneblaj. Kelkfoje okazas al ni same: Mia naturamiko, kiu jam plurfoje surgrimpis la Mont Blank-on, li vangofrapis la dommastron pasintsemajne, car la lifto ne funkciis, kaj li devis piede iri sur la kvinan etagon. Gordon plendis pri fortaj migrenoj kaj korbatoj tri tagojn antau la liberigo, tiam la komprenema prizonkuracisto sendis lin en la hospitalon.

Unua capitro

Milionulo formetas eterne la farungluan sitelon. Li testamentas pri sia havajo, kiu estas facile trovebla. Gi devas esti ie sur la Tero. La direktoro rakontas pri bagnano, kiu estas 19o cm-ojn alta, malnova cikatro turpigas lian nazon, kaj supozeble li ne dormis. Tio estas malbona. Ankau la muro havas orelojn, en la persono de Eddy. Jen estas lia plano: li prirabos la knabinon, por ke li ricigu sin.

Li forkuregas.

1

La milionulo haltis por momento en la mano kun la sitelo.

Li tuj tre pentis tion, car energia puso instigis lin rapidi, ke oni jam atendas lin en la metiejo. Vere en la metiejo la kunlogantoj atendis la milionulon, kun la sitelo. Car la kunlogantoj pasigis sian liberan tempon per gluado de papersaketoj, kaj al tiu tempopasigo konstante estis necesa farungluo, kion ili ricevis pere de la supre insultita milionulo.

Tiu rica sinjoro indiferente akceptis tiun fakton, ne konvenan al lia socia klaso, ke oni pusis lin je la flanko. Car la milionulo, kiel ajn nekredeble gi sonas, estis loganto de la angla prizono en Dartmoor. Li jam vivis ok jarojn momente en tiu loko. Neniu sciis tion, ke li estas milionulo. Generale oni sciis nenion alian pri li, nur tion, ke li estas enfermigema, lakona, iom malrapidpensa oldulo, kiun oni metis kiel altagulon en bonmeritan pension, post plenumo de tridek jara servo sur la tereno de krimfarado, certigante al li dumvivan provizadon en Dartmoor.

Li pasigas ci tie jam la simplan, pacan vivon de emerita krimulo: karcerpurigado, promeno, papersaket- gluado, iafoje alvenas nutrajpakjo kaj kelkfoje vizitanto. Jim Hogan havis nur unu vizitanton: fraulinon Evelyn Weston. Post la morto de sia iama samlernejano, la knabino vizitis lin en ciu dua monato, tiam si parolis kelkajn vortojn kun la maljuna bagnano, kiu murmuris ion responde nur malafable, moroze.

Fraulino Weston studis filozofion en la universitato, kio jetas ne la plej favoran lumon sur la praktikan kapablon de la junulino. Streange, sed gi estas tiel: kiuj lernas de la plej eminentaj majstroj sage pensadi, generale al ties kapo plej malofte venas io, kio estus praktike utiligebla. Ekzemple Evelyn Weston provis sin vivteni per tio, ke si tradukis malnovajn, francajn baladon en anglan lingvon. Se ni konsideras tion, ke dum nia historio en Anglio per panika rapideco malpliigis la intereso rilate la malnovajn baladojn, kiujn oni tradukis el la franca lingvo, tial ne estas mirinde, ke fraulino Weston kaj sia patrino vivis tre malrice, en mansardo de iu ludomo en la strato Kings. La pensio de la mortinta Weston apenau suficis al ilia vivteno. Bonsance la frato de sinjoro Weston, kvankam li ne estis riculo, li kelkfoje subtenis sian junan fratinon el sia lukro per pli-malpli grandaj monsumoj. Tiu frato, sinjoro Bradfor: laboris kiel tajloro por sinjoroj. Li estis sufice bonhava, car li okupigis krom sia metio ankau pri borsaj spekulacioj, generale kun sukceso.

Mi opinias la diritajn nur tiom grava, ke la leganto povu imagi la oferemon de Evelyn Weston, ke si ne lasis la maljunan krimulon al lia sorto, malgau siaj modestaj, financaj cirkonstancoj, kaj fojfoje si portis al li pakajon da nutrajo en Dartmoor-on.

2

Car Jim Hogan jam pasigis dekkvin jarojn en la malliberjo, lia afero estis prezentita al la plej supera forumo, kaj tiugrade oni eldiras nur absolvajn verdiktojn. La maljuna Hogan atendis en la prizona hospitalo sian liberigon el sia tera korpo, car li staris antau tia instanco, kie ec la plej grava krimo malpliigas apud la plej malgranda bono, li povis esti certa pri tio, ke li forlasos Dartmoor-on post kelkaj horoj.

Okazis surpriza afero je la oka horo vespere. La maljuna Hogan deklaris, ke li volas testamenti. Komence la kuracisto atribuis tion al la febro. Pri kio povus testamenti maljuna bagnano? Lia korpo estos entombigita, lia animo venos en la inferon, liajn vestojn posedos la stato. Car la malliberulo persisits ce sia ideo, kaj ec prizondirketoroj malofte rifuzas la lastan deziron de mortanto, oni do notis en protokolo la lastan instrukcion de la oldulo, lau lia deziro nur en la ceesto de la pastro kaj la direktoro…

… Sekvonttage la maljuna Hogan jam sidis sur la rando de Saturno kaj gaje balancis siajn piedojn, rerigardante el mult-mil lumjara distanco al nia ventormalsana planedo, li kontente frotis sian manojn:

Li heredigis cirkau unu milionojn da sterlingaj pundoj al fraulino Evelyn Weston.

3
Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×