469.02 Kiom da jugantoj, tiom da jugoj.

469.03 Iras ciu kruro lau sia plezuro.

470. Defendo

470.01 Vundan lokon protektis, alian difektis.

471. Perdo

471.01 Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam capon.

471.02 Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.

472. Eksamiko

472.01 Estinta amiko estas plej dangera malamiko.

473. Malsato

473.01 Malsato ne estas frato.

474. Malsato

474.01 Malsato plej bone gustigas la mangon.

474.02 Ce stomako malsata ne kapricas palato.

475. Malsato

475.01 Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas.

475.02 Pli efike ol bato pelas malsato.

475.03 Malplena sako tentas al peko.

475.04 En malsata familio mankas harmonio.

476. Malsato

476.01 Stomako malsata nur pri pano meditas.

476.02 Malsata stomako orelon ne havas.

476.03 Por honoro ni dankas, se mang' al ni mankas.

477. Malsato

477.01 Sata malsatan ne povas kompreni.

477.02 Plena stomako laudas la faston.

478. Malsato

478.01 Se stomako doloras, kapo laboras.

479. Malrico

479.01 Nuda kaj kruda, sen groso en poso.

480. Malespero

480.01 Hom' malesperas, Dio aperas.

481. Malrico

481.01 Malriculo rabiston ne timas.

481.02 La dorm' estas bona, se mankas la mono.

481.03 Kontrau nehavo ec jugo silentas.

481.04 De nehavanto ec rego nenion ricevos.

482. Nenio

482.01 Pli bona io, ol nenio.

483. Renkonto

483.01 Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas.

Вы читаете Proverbaro Esperanta
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×