651.01 Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.
651.02 Ec plej nigra bovino donas lakton nur blankan.
651.03 Sapo blankecon ne havas, tamen blanke gi lavas.
651.04 Kurba estas la ligno, sed rekte gi brulas.
652. Pago
652.01 Kia pago, tia ago.
653. Pago
653.01 Hodiau pagi vi devas, morgau kredite ricevos.
654. Mono
654.01 Amo estas forta, sed mono pli forta.
654.02 Amo faras ion, mono cion.
654.03 Ec kaprino placas, se la doto suficas.
655. Mono
655.01 Li havas pli da mono ol da bezono.
655.02 Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.
656. Interkonsento
656.01 Interkonsento estas pli bona ol mono.
657. Felico
657.01 Amaso da mono kaj titolo de barono.
658. Sparo
658.01 Sparu kiam bone, vi havos kiam bezone.
659. Mono
659.01 Spesmilo vojon trabatas.
659.02 Kiu bone smiras, bone veturas.
660. Mono, Perforteco, Superfluo
660.01 Mono estas rego, mono estas lego.
660.02 Al tiu cio cedas, kiu monon posedas.
660.03 Sen mono oni estas nulo, kun mono — sagulo.
661. Mono
661.01 Naskigu, edzigu kaj mortu — ciam monon alportu.
662. Kalkulo
662.01 Mono amas kalkulon.
662.02 Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj.
662.03 Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu.
662.04 Amikeco aparte, afero aparte.
662.05 Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
662.06 Negocaj aferoj estas severaj.
663. Sendependeco
663.01 Por mia mono mi ankau estas barono.
663.02 Mi ankau lokon sur la tero okupas.
664. Sparo
664.01 Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas.
664.02 Kiu malmulton ne satas, multon ne meritas.
664.03 Sen speso unua ne ekzistas la dua.
664.04 Ciuj milionoj konsistas el milonoj.
664.05 Unu guto plenigas la glason.