868. Bonkoreco
868.01 Karaktero olea.
868.02 Gentila kaj trankvila, kun koro el oro.
868.03 Mola kiel vakso.
869. Nomo
869.01 Nomo egala, sed esenco mala.
870. Sensenceco
870.01 Paroli sensencajon.
870.02 Babilas, muelas, kion lango elpelas.
871. Io
871.01 Pli bona io, ol nenio.
872. Forpreno
872.01 Rego donacis, sed polico minacas.
872.02 Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis.
873. Ve
873.01 Kia domago!
873.02 Ho ve! 873.03 Bedaurinde! 873.04 Dio kompatu!
874. Profito
874.01 Sako ne sonas, — amiko ne konas.
875. Helpo
875.01 Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto.
875.02 Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas.
875.03 Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.
876. Penado
876.01 Ne spari monon nek penon.
876.02 Klopodi sen limo per korpo kaj animo.
876.03 Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton.
877. Ripeto
877.01 Maci kaj remaci.
878. Atendo
878.01 Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.
878.02 Atendi sur tero, gis sekigos la rivero.
878.03 Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.
879. Atendo
879.01 Li atendas kaj plendas kaj denove atendas.
879.02 La 'tuj' de sinjoroj estas multe da horoj.
879.03 Atendu min antau la domo de mia pranepo.
879.04 De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.
880. Atendo
880.01 Tro longa atendo gis fino de l' vendo.
881. Senlaboreco
881.01 Ne venas rato mem al kato.