1176.01 Sama gento, sama sento.
1177. Frato
1177.01 Kiam fratoj batalas, fremdulo ne enigu.
1178. Siajo
1178.01 Propran vangon neniu batas.
1178.02 Ciu besto zorgas pri sia nesto.
1179. Forto
1179.01 Kiam forto ordonas, lego pardonas.
1179.02 Kontrau forta mano la lego estas vana.
1180. Trankvileco
1180.01 Kiu iras trankvile, iras facile.
1180.02 Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.
1181. Avareco
1181.01 Malsparulo guas nelonge, avarulo neniam.
1181.02 Avarulo avaras, heredantoj malsparas.
1182. Honoro
1182.01 Honoro ne donas, kion stomako bezonas.
1182.02 Ekstere honoro, interne doloro.
1182.03 Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.
1182.04 Oni ne pagas per gloro al sia tajloro.
1183. Vorto
1183.01 Kiam vorto eliris, vi gin jam ne retiros.
1183.02 Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas.
1184. Vorto
1184.01 Sprita vorto tentas, nenion atentas.
1184.02 Pro vorta ludo li ec patron ne domagas.
1184.03 Pro vorta piko ofte perdigas amiko.
1185. Servo
1185.01 Servo ne petita ne estas merita.
1186. Auskulto
1186.01 Auskultas prudente, kiu auskultas atente.
1187. Nutro
1187.01 Kiu mangon al mi donas, tiu al mi ordonas.
1187.02 Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.
1188. Auskulto
1188.01 Kiu trans muro auskultas, tiun la muro insultas.
1188.02 Kiu auskultas, kie li ne devas, tiu audas, kion li ne revas.
1189. Trovo
1189.01 Ec blinda kokino povas trovi grajnon.
1190. Morto
1190.01 Ne ekzistas forto kontrau la morto.
1190.02 La morto ne distingas, ciujn egale atingas.