Ato’?”

Li ne komprenis, kaj rigardis sin iom stulte. Si ekridis.

“Ne, ne. Mi ne frenezigis, kvankam eble tio liverus al vi la sopiratan pretekston; mi nur volis diri, ke la nomo de ci tiu urbo kazahe signifas ‘patro de la pomoj’, au eble ‘pomo de la patroj’, mi ne plu memoras. Gi ricevis tiun nomon, car la pomoj ci tie paradize bongustas…”

*

Jakobo Plum staris antau la kvinopo, iom lame, kvazau li ne scius, kiamaniere la korpopezo ekvilibrigas. Li direktis al la enketistoj, stakate, strangajn, tuj estingatajn ridetojn, kiuj disvolvigis ce preskau nur unu flanko de la vizago. Unu el la okuloj de tempo al tempo palpebrumis, sed ne eblis scii, cu vole au nevole. En la mano li tenis okulvitrojn, kiujn li sidigis ridinde sur la ekstremajon de la nazo.

Liaj haroj konsistis el brungrizaj tufoj disigitaj, li surhavis faldoplenan jakon brunverdan, tute ne adaptitan al la klimato, kaj pantalonon tro largan por li. Bunta kravato, mislokita tiamaniere, ke la nodo trovigis duone kasita sub pinto de la kolumo, kompletigis la klaunan aspekton. Rigardante lin, Karal sin demandis, cu li estas frenezulo, au homo dotita per fortega humursento, kiu ebligas al li moki la sociajn konvenciojn kaj gui la plezuron sajnigi sin pli nenormala ol li efektive estas.

“Bonvolu sidigi, s-ro Plum”, afablis Adams, kaj la alia misgeste faligis segon.

‘Li troigas,’ Jano pensis, ‘tio estas komedio.’

“Oj, uj! Sinjoroj, ho, sinjoroj! Pardonu min, pardonu min”, Plum lispe prononcis. “Mallerta, mi estas tiel mallerta. Kaj polico — cu vi divenus tion? — polico min impresas. Jam unu policano min impresas en la propra lando. Do prezentu al vi… kvin policanoj, rozaj, nigraj, flavaj, ho, pardonu, sinjoroj, mi ne volas ofendi, tute ne deziras ofendi. Sed kvin policanoj… La jugantaro, cu ne? Kvazau mi trapasus ekzamenon. Vivekzamenon. Au cu mi diru ‘mortekzamenon’? Kvin policanoj, inkluzive de du autente USoSoRaj”, kaj lispante tiun lastan vorton, li grandigis la okulojn kvazau pro teruro, embarasante la polican grupon, kiu ne sciis, cu ridi malkase, au sajnigi, kvazau nenio speciala okazus.

‘Li jam regas nin’, Jano pensis. ‘Ni ne plu povas esti naturaj, kaj li faras el ni, kion li volas. Ci tiu ne estas freneza.’

“Tamen mi ne estas kulpa”, plu parolis la klauna voco. “Sed mi timas, sinjoroj, au cu ci-lande oni devas diri ‘kamaradoj’? Ne. Neniam mi audacus diri ‘kamaradoj’ al vi. Kion mi diris? Jes, mi timas, car mi estas tiel mallerta, ke mi ne kapablos konvinki vin… Kaj oni min mortpafos… au eble sendos al la orminejoj de Kolyma.”

Zajcev ekrigardis lin tre akre ce tiuj lastaj vortoj. Li parolis seke:

“Bonvolu ne paroli, se ni ne faras demandojn. Kaj unue diru al ni, mi petas, pro kio vi rendevuis kun direktoro Kertsch.”

Plum gapis kiel akvaria fiso sekvanta museton.

“Vi ne amas min, cu?” li diris post longa silento, kaj estis aludo al singulto liavoce. “Videble vi ne amas min; kiel mi savigos, se jam ce la unua demando, montrigas, ke vi ne amas min?”

La ruso faris senpaciencan geston.

“Respondu”, li ordonis.

“Kio…? Ha jes! Nu, mi estras la tradukfakon ci tie…” La du sovetianoj intersangis rigardojn, kiuj ne enhavis multe da estimo por la dungosistemo de internaciaj organizoj.

“… kaj okazis tuta skandalo, du skandaloj, fakte, pro tiu s-ro Kertsch, kiun ni ciuj egale abomenas. Sed estas tre longa historio. Cu vi havos la paciencon?”

“Ni estas tre paciencaj”, Adams diris trankvile.

“Jen la longa historio. Du historioj, unu longa, unu mallonga. Mi komencu per la mallonga, cu ne? Temas pri la arabaj tradukistoj. Kertsch venis al nia oficejo. Gi situas en la Puskina Biblioteko, ce Prospekt Abaja, t.e. Abaj-avenuo. Oni transformis tutan parton de la biblioteko al oficejoj por la dauro de la konferenco. S-ro Kertsch do venis al nia etago kaj volis vidi la cefon de la arabaj tradukistoj, por paroli pri la dokumento, pri kiu plendis la iraka delegitaro. Kaj la cefo ne estis tie. Kompreneble, la subgenerala direktoro malkontentis. Tiam li volis paroli al la viccefo. Ankau li ne ceestis. Finfine montrigis, ke la tuta araba tradukistaro decidis iri promeni, informante neniun. S-ro Kertsch furiozigis. Li pasis tien kaj reen, tien kaj reen, en la vasta salono (ciuj tradukistoj estas en unusola salonego, tre malagrable, oni ne povas tauge labori tiakondice), li pasis kaj pasis kaj kriacis. Poste li volis insulti min, sed ankau mi ne ceestis. Sekve, la tutan koler-ofensivon ricevis mia helpanto kaj la sekretariinoj. Ec hodiau ili ankorau estas palaj, tiom la Kertsch-a stormo ilin skuis.”

“Tio estas unu el la du skandaloj, cu ne?” Tuurken diris. “Kio pri la alia?”

“Ha, sinjoro kamarado, la alia koncernas la diplomatian incidenton. Vi scias, en la komisiono pri socia bonfarto, kiam la delegito de Bisau-Gvineo parolacis dum tri kvaronhoroj plej ofende al Senegalio, tute ekster la tagordo, kaj la sudjemena prezidanto nenion faris por lin silentigi, kaj pluraj delegitaroj proteste eliris… Nu, la gravuloj finfine decidis, ke nenio el tio aperos en la protokolo. Sed ni ricevas la protokolojn pagon post pago, dum la kunsidoj disvolvigas, kaj ni tradukas ilin tuj, por ke ili estu pretaj kiel eble plej frue. Ne estas facile cion kontroli. La insulta parolado de la bisau-gvinea delegito estis gustatempe forprenita de la protokoloj en la angla, rusa kaj hispana, sed gi restis inkluzivita en la araba kaj en la franca versioj. Senegalio tion kompreneble tuj rimarkis, kaj faris skandalon, kaj la skandalo iris gis Kertsch, car li estas la subgenerala direktoro respondeca pri la protokoloj… kaj… mi estas la cefo de la tradukistoj, kaj sekve mi… Oj!… Kia lavo, Dio mia, kia lavo!”

Li tremis tutkorpe, rugigis, paligis, tiris siajn kapharojn, visis al si la frunton, kaj lispis plu:

“Li minacis min pri maldungo. Diris, ke mi kauzas honton al la tuta interorganiza sekretariejo, ke mi ne prenas mian laboron serioze, ke mi estas neglektema… Mi ne estas neglektema! Nur, mi ne povas labori en tiu biblioteko. Mi satas bibliotekojn por biblioteki, ne por fari laboron, kiu postulas egan, egan, jes, kamarado sinjoro, egan strecon de la menso. Mi…”

Li forprenis la okulvitrojn, metis ilin rajde sur la kranio, visis al si refoje la frunton, elprenis el poso naztukon, kiu odoris kolonjakve, kaj tiun spiris, kvazau savilo gi estus.

“Vi ne restis tre longe, cu?” rimarkigis Mahmetali.

“Ne, kamarada mosto, nelonge. Mi forkuris.”

“Forkuris?”

“Jes. Mi ne atendis la finon. Li skoldis kaj skoldis. Mi havas delikatajn nervojn. Mi ne elportis. Mi lasis lin plu skoldi. Meze de frazo, mi levigis, kaj forkuris… Mi supozis, ke li kuras malpli rapide ol mi, kaj efektive, li ne sukcesis atingi min.”

La enketistoj nevole ridetis.

“Cu vi opinias, ke li intencis postkuri vin?” Jano Karal demandis amuzige.

“Kompreneble ne,” la alia respondis kun okulumo, “sed tamen mi estas certa, ke li kuras malpli rapide ol mi.” Kaj lia buso refaris la stakatan ridetan tikon, kiu jam tiel strange impresis post lia enveno.

“Kion vi scias pri s-ro Kertsch, kio povus helpi al la enketo?” Tuurken kviete demandis.

“Nu, nu, nu.” Li kuntiris la brovojn, prenis postukon, bruege, trumpete nazblovis, kaj zorge remetis la okulvitrojn sur la pinton de la nazo. “Mi ne scias, kion diri. En la tradukfako, ciuj abomenas lin. Li neniam komprenis, ke cerbo ne estas masino, kaj ne povas produkti ian ajn kvanton lauplace. Se murdorevoj ponarde pikus, Kertsch jam delonge povus konkuri kun kribrilo pri la nombro de truoj. Sed nur revoj, car tradukistoj estas artista, pacama speco, kiu suferigus nek muson nek muson, ec se nur pro manko de kurago batali. Versajne en la tuta organizajo oni malamis lin, ec en la tuta interorganiza sekretariejo, sed pli mi ne povus diri. Mi ne konis lin, car mi havis kun li minimumajn rilatojn. Ju malpli mi vidis lin kaj audis pri li, des pli bone mi fartis. Tial mi ne povas riveli al vi pri liaj litsekretoj au spionaferoj. Pri tio sercu aliloke.”

“Kial vi menciis spionaferojn?” Zajcev demandis.

“Mi ne scias, kamarado sinjoro, hazarde, eble car li havas vizagon de spiono, se entute spionoj havas vizagon. Ne. Mi diras stultajojn. Pro la streco, sendube, kamarada mosto, la streco. Eble mi pensis tion, car li multe vojagas, povas eniri en multajn ministrejojn, sed mia diro havas neniun bazon. Estus amuze, se mi estus efektive trafinta ion veran… Amuze”, li ripetis tre forte, fikse rigardante Zajcev rekte en la okulojn, kaj gapante al li tiel komike, ke lia esprimo sajnis intence destinita veki ridon. Sed en la vizago de l’ ruso, ec la plej eta el la esprimmuskoloj ne movigis. Diveni, kion Zajcev pensas, estis absolute neeble.

“Cu, dum vi estis ci tie vendredon vespere, vi audis au vidis ion, kio povus helpi kompreni la murdon de s-ro Kertsch? Cu vi renkontis iun?” Adams demandis.

“Ne. Nenion. Neniun. Ec ne la teruran ombrelulinon, la hom-mangantan inon, kiu sekretarias por li.”

“Kion signifas tiuj esprimoj?” Zajcev basis, kun la ciam same senesprima voco.

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×