“Fakte, mi ne konas sin, sed mi imagas sin tia. Dumnokte si kracas fajron, trapikas senhelpajn hometojn kaj ilin rostas uzante sian pluvombrelon rostostange. Se ne, kiel klarigi, ke si neniam ridas, kaj restis tiel longe vivanta apud tia monstro, kiel Kertsch? Estas tragedio en la vivo de tiu ino, tio legigas el sia vizago, kaj en mia fantazio, sia tragedio estas jena. Sia ombrelo estas glavo sangon soifanta, al kiu si tiras la homan familion… Sed fakte mi versajne kalumnias sin, kaj si estas la plej safida el ciuj safidoj de l’ mondo… Pardonu min, miaj pensoj vagas, la streco, kamarado sinjoro, la streco sub la rigardo de polica gamo multkolora…”

“Je la kioma vi forlasis la kabineton de s-ro Kertsch?” Karal afable demandis.

“Ho, kamarada mosto, kiel diri? Kiel scii? Kiel ne konfuzigi? Mi…” Li haltis subite. “Ha jes,” li reparolis, “mi memoras! Eksterordinare, mi memoras: devis esti iom pli ol la sesa, car mi iris al la cirko, kaj volis maltrafi kiom eble plej malmulte de la programo. Mi grumblis, kiam Kertsch decidis, ke mi vizitos lin je kvarono antau la sesa, car mi havis biletojn por la spektajo, kiu komencigis guste je la sesa…” Li profunde gemspiris, antau ol aldoni: “Cu mi povas alhoteli nun? Mi bezonas ripozon post la streco.” Kaj ce la jesa gesto de Adams kaj Zajcev, li abrupte levigis, faligis la segon, senkulpigis sin, salutis, kaj estis for.

“Mi proponas kvaronhoron da pauzo”, la nigrulo diris. “Tiu superstrecita homo elcerpis min.”

9

“Vi nomigas Araksi Romian kaj laboras en la sekcio pri financado de internaciaj kunordigitaj esploroj, cu guste?” afable diris Adams, prezentinte siajn kolegojn.

“Tute guste”, la alia respondis per belsona baritono. Post Jakobo Plum, li aspektis ripozige normala, kun klasika kompleto da vesto, tre nigra hararo apartigita per meza tradivido, kaj rimarkinde densaj brovoj, kiuj kunigis super la nazo. Laukreske li estis iom pli ol mezgranda, kaj videblis, ke lia ventro komencis grase rondigi. Li ridetis, sed ege palis lia vizago.

“Cu vi petis rendevuon kun s-ro Kertsch, au li kun vi?” demandis Zajcev.

“Li venigis min, sinjoro”, Romian gentile respondis.

“Pri kio li volis paroli kun vi?”

“Pri diversaj financaj aferoj, kiujn klarigi estus vere komplike. Ne estas ciam facile kompreni niajn financajn dokumentojn, kaj s-ro Kertsch estas tre sagaca kaj postulema homo, kiu volas havi certecon pri cio ajn.”

“Cu vi pritraktis, ekzemple, la komparan esploron pri la mang-, dorm- kaj edukkutimojn kaj ties rilatoj kun psika bonfarto, esploron laudire plenumatan en sep evolulandoj kaj du industriaj, kaj kunordigitan de la universitato de B…, en Afriko, projekton IR762G?” Zajcev vortis unutone.

Ce Romian okazis apenau perceptebla skueto de la busto. Li tuj regis sin, sed Karal ne dubis, ke tiu bato estis neatendita.

“Efektive,” li diris, kaj senemocie aldonis: “kaj ankau projektojn IR1248T kaj IR003A. Mi supozas, ke vi suldas tiujn informojn al la eksterordinara memoro de la perfekta sekretariino, f-ino Martin?”

“Oni devas fidi je sia memoro, kiam siaj dosieroj forvaporigas”, Tuurken malrapide artikis.

“Mi ne komprenas vin”, Romian respondis, trankvile, sed kun videbla rigidigo.

“Vi tuj komprenos”, Zajcev diris, kaj turnante sin al Adams: “Vi estas la sola anglalingvano ci tie kaj la memorandoj estas en la angla, cu vi eble legos ilin por nia citiea amiko?”

Adams eklegis.

“El ci tiuj dokumentoj, kaj aliaj, vidigas, ke, en la okuloj de s-ro Kertsch, vi nedubinde kulpis pri gravegaj malhonestajoj, defraudoj, cu ne?” li daurigis. “Vi stelis la kopiojn el la kabineto de Kertsch, sed vi ne sciis, ke ili ekzistas ankau aliloke. Vi jus diris, ke vi diskutis tiujn kaj aliajn projektojn kun li. Li do vivis, kiam vi envenis en lian oficejon. Sed post vi, neniu plu vidis lin vivantan, kaj ni scias, ke neniu povis enveni post vi. Kion ni konkludu?”

La viro sinkis en sia sego. Silento ekregis, kaj dauris. Li fine rektigis la kapon, kaj ekparolis per tute alia, multe pli obtuza voco:

“Mi ne mortigis lin. Kaj mi ne kulpas pri tiuj defraudoj. Sed mi studis juron siatempe, kaj mi scias, ke estos tre malfacile pruvi mian honestecon. La dosiero, kiun Kertsch kunmetis pri mi, estas ege konvinka. Tial mi forrabis gin. Sed mi lin ne murdis. Ce mia alveno, li sidis tiel strange… Mi alproksimigis, por vidi, cu li malsanas. Fakte li estis morta. Mia unua penso estis: ‘Mi devas voki la gardiston’, sed mi konstatis, ke antau li sur la tablo jen kusas la dosiero pri mi. Mi gin prenis, foliumis, vidis, kiel senkompata la akuza faktaro sajnas, prezentita tiamaniere. La tento estis tro forta. Mi opiniis, ke estos multe pli facile akceptigi la veron pri mi sen tiuj notoj liaj. Sajnas, ke mi momente perdis la prudenton, malofta afero ce mi. Mi pensis: ‘Jen unika okazo malaperigi tiun kondamnan dokumentaron.’ Mi kontrolis, cu estas kopioj, sed tiajn mi trovis nek ce li, nek ce lia sekretariino, kies oficejon mi trasercis. Mi do konkludis, ke ekzistas nur tiu sola ekzemplero. Mi ne dubis, ke f-ino Martin, kiu videble malamas min — kiel cetere ciun viron — min implikos, sed si ne povos organizi la faktojn kiel li. Estos sia parolo kontrau la mia. Tial mi foriris dirante nenion.”

“Rilate al la sovetaj autoritatoj,” seke prokuroris Zajcev, “vi estas kulpa pri obstrukco al justico; viaj malhonestajoj, aliflanke, estas afero, kiu koncernas vian organizon, kaj kiu interesas nin nur tiagrade, kiom gi povas klarigi la kialon de via konduto. Niaflanke, ni devos plu esplori pri la murdo. Estas ja klare, ke se vi murdis Kertsch-on, vi nur povas diri, kion vi jus asertis. Estas la plej logika defendsistemo. Sed tio ne signifas, ke ni kredas vin murdinto. Ni plu esploros, krom se vi deziras konfesi la mortigon.”

“Ne, ne. Tute sincere, mi ne mortigis.”

“Priskribu refoje, kion vi vidis, enirante”, Tuurken petis.

“La cambro estis normale prilumata. Estis paperoj sur la tablo, inkluzive de mia dosiero. Kertsch sidis en sia apogsego, kun la brakoj sur la segbrakoj, kaj la kapo klinita antauen. Mi tuj vidis, ke io ne estas normala. La sango… Mi tusis lin, li ne estis malvarma. Pro la korpa temperaturo, mi pensis, ke li mortis antau nelonge, do ke oni povos suspekti min, des pli car mi havas vere seriozan motivon. Tial mi tuj prenis la dosieron de sur la tablo, sercis, cu estas aliaj dokumentoj pri mi, ankau ce la sekretariino. Antau ol foriri, mi kontrolis, cu li estas vere morta. Sentigis pulso nek ce la manradiko, nek ce la kol-arterio. Mi trovis speguleton en tirkesto de Marta Martin, gin tenis antau lia buso: li ne plu spiris. Mi generale bone kapablas regi miajn emociojn, kaj mi opinias, ke mi aspektis sufice natura antau la gardisto, kiam mi registris mian elirhoron.”

“Cu vi forprenis ion alian krom la dosiero?”

“Ne. Estis nenio. Ec ne la armilo, kiu lin pikis ce-kore, kio aperis al mi stranga. Kompreneble, mi volis resti tie kiel eble plej mallonge.”

“Cu pluaj demandoj?” Adams diris, rigardante la kvar kolegojn unu post la alia. La respondo estis nea.

“Kio okazos al mi nun?” Romian angore demandis.

Zajcev kaj Mahmetali intersangis rigardon.

“Nenio tuj”, respondis la ruso. “Restu ci-urbe. Cetere, kien vi povus iri? Alma-Ato estas oazo en dezerto. Kiel mi diris antaue, ni devas plu esplori. Ni poste sciigos al vi, kiamaniere vi estos jugata pro obstrukco al justico.”

Kiam Romian levigis, lia vizago aspektis griza kaj rigida. La tre serioza mieno de la kvin enketistoj ne invitis lin al optimismo. Malbonauguro levigis sur ciuj liaj trajtoj. Silente, li kape salutis, kaj forlasis la cambron.

*

“Do, se Romian diris la veron, nur Plum povas esti la murdinto, cu ne?” Stefano diris, kaj li trinkis iom de la por li tro sukerita turka kafo. “Mi emas pensi, ke, efektive, ne Romian murdis”, komentis Goja. “Lau via priskribo, Jano, li perfekte taugas en la rolo de financa fripono, sed ne de homo, kiu malvarme mortigas.”

“Kial ‘malvarme’? Eble la krimulo agis kolere”, la junulo rimarkigis.

“Tio malfacile kredeblus”, Jano Karal respondis. “Nukbato guste lokita, kaj poste trafa piko al la koro ne aperas signoj de kolero: la gestoj devas esti tro precizaj. Kvankam kompreneble, ce persono perfekte trejnita…”

“Kaj kio pri tiu klingo, kiun tiuj precizaj gestoj enigis en la koron? Cu vi trovis gin?” Stefano demandis.

“Ne. La sovetiaj policanoj trasercis la lokojn, kaj nenion trovis. Olavi Tuurken kaj iu sovetiano trasercis ankau la aferojn de la du plej suspektataj personoj — Plum kaj Romian — same sensukcese.”

Sekvis senvorta, medita momento.

“Cu vere estas neniu ebleco atingi la kabineton de Kertsch alimaniere ol pasante preter tiu gardisto?” Goja

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×