demandis la edzon.

“Absolute ne estas”, li respondis. “Guste tial, pro sekurecaj konsideroj, tiu koridoro estis elektita por la konferenca elito.”

“Sed cu ne eblus pasi foje, dum li ne atentas? Cu vi ne tro fidas la perfektecon de la gardisto?”

“Ne temas pri perfekteco. Sed atenti la envenantojn estas lia laboro, cu ne? Li havas nenion alian por fari dum sia dejorperiodo tie. Ke Arne Kristiansen tion faris bone, pruvas lia rememoro. Ni ec havas la ateston de Lolita Fuentes pri tio, ke li nepre devigis sin registri sian nomon. Miaopinie, ni povas esti tute certaj: neniu alia ol la registritoj tie pasis.”

“Felice, ke ciu agnoskis sian ceeston en la oficejo de Kertsch”, diris Stefano. “Imagu, ke unu el ili povus pruvi, ke li estis aliloke. Tio signifus, ke iu metis falsan nomon sur la registrolibron, kaj tiam, povus esti iu ajn. Via enketo devus prikonsideri ciun personon iel rilatan kun la konferenco, kaj ec personojn eksterajn al gi…”

“Vi pravas, ni estas tre bonsancaj tiurilate.”

“Cu tio signifas, ke la persono ne intencis murdi? Estas tamen strange ne uzi tiel simplan rimedon por deturni la suspektojn for de si”, Goja diris.

“Ne estas tiel simple. La murdonto nepre devis pasi preter la gardisto, kaj estas generale sciate, ke tiuj homoj havas bonan, t.n. fotografian, memoron. Se la persono ne havus rajtigilon, la sovetiaj gardistoj eksteraj ne permesus lin eniri. Nur en okazo de difinita rendevuo, kiel prezentigis pri Peter Graf, simpla alma-atano povas ricevi rajtigilon por eniri, kaj tiu estas valida nur por la koncernaj dato kaj horo. Ciuj aliaj personoj enirantaj estas au delegitoj, au anoj de la interorganiza sekretariejo, au de ties sovetia helpantaro. Tiu nombro estas limigita, kaj ni havas foton de ciu, pro la vizo, kiom koncernas eksterlandanojn, kaj pro la sekureca regularo, kiom koncernas sovetianojn. Se registrita nomo ne kongruus, ni petus la gardiston trastudi tiujn fotojn, kaj tiel certe identigus la falsnomulo.”

“Kaj cu eblus,” scivolis Stefano, “ke iu restis en la cambro tie dum la tuta nokto kaj foriris nur la sekvantan matenon, kiam alvenis la tuta personaro?”

La polica detektivo kapneis.

“Tio ne povis okazi pro du kialoj: unu estas, ke tre malmultaj personoj laboras en la oficejoj ce tiu koridoro, nur la gravuloj mem, iliaj sekretariinoj kaj rektaj helpantoj; ne estas kiel ce la komuna tajpejo, kie eble kvindeko da tajpistinoj diverslingvaj alvenas samtempe. Kaj due, la murdo malkovrigis tre frue. La gardistoj do tuj estis instrukciitaj ne ellasi iun ajn sen tre atente kontroli la identecon. Fakte, la morto estis malkovrita ec antau ol alvenis la purigistinoj.”

“Guste pri tio mi volis demandi”, sonis la voco de Goja. “Mi miris, cu oni ne purigas tiujn oficejojn.”

“La purigistinoj”, klarigis sia edzo, “tie pasas inter la 7:30 kaj la 9-a, kiam la ofictago komencigas. Sed Marta Martin volis iri frue por fintajpi sian raporton, kiu necesis por iu tiutaga kunsido; tial si alvenis jam je la 7:15 kaj tuj malkovris la krimon.”

“Restas unu ebleco, kiun vi ne rajtas preteratenti,” Goja diris, “nome, ke iu povis subaceti la gardiston.”

“Vi pravas”, Jano konsentis. “Tio estas la sola ebleco, sed sincere, mi ne kredas je gi. Ne iun ajn gardiston oni venigis al Alma-Ato, sed virojn, kiuj servas jam multjare sian organizon, kaj estas bone konataj de la cefoj. Tuj kiam oni vidas ilin, via supozo farigas nekredebla. Nur rigardi Arnen Kristiansen suficas por konvinkigi, ke li ne estas acetebla, kaj tio validas por ciuj aliaj. Krome, la risko por ili estus tre granda. Kiam la polico trovos la murdinton, la eventuala subacetado igus malkovrita. Tiuj homoj plejparte servis en sia nacia polico, antau ol farigi anoj de la sekureca servo de UN, MOS, ILO au UNESKO. Ili pli malpli konas la policajn metodojn kaj scias, ke ni havas bonajn sancojn trovi, kiu kulpas. Estas dubinde, ke ili prenus sur sin tian riskon.”

“Kaj se murdis la gardisto mem…?” hipotezis Stefano.

“Diable!” Jano sakris. “Mi ne pensis pri tio! Atendu…” Li tiris notlibron elpose kaj gin foliumis. “Jes. Plum foriris je la 18:05 kaj Romian alvenis nur je la 18: 30. La gardisto disponis 25 minutojn por… Sed ne. Ne estas eble, denove pro la risko. Kiel li scius, ke iu subgenerala direktoro ne subite alvenos? Kaj se tia gravulo konstatus, ke mankas la gardisto, li farus skandalon, el kiu la koncernato ne savigus facile.”

“Vi pravas”, Goja aprobis, sed si tuj aldonis: “Kaj vi malpravas. Vi diris, ke li prenus sur sin grandegan riskon. Jes ja, sed tiuj gardistoj estas eks-policistoj. Kaj policisto estas trejnita akcepti riskojn, cu ne? mi ec dirus, ke oni ne deziras enigi en tiun profesion sen iu sato al riskoj. Aliflanke, cu la risko estas tiel granda, kiel vi diras? Okazis la akcepto de la sovetia ministrejo pri sanprotekto por la gravuloj de la konferenco kaj la alma-ataj autoritatoj tiuvespere: anoj de la sekretariejo ekde la kategorio D-1 estis invititaj, kaj el tiuj, ce tiu ci parto de la konstruajo, nur Kertsch ne iris. Estis minimuma sanco, ke iu revenos ci tien, al sia oficejo, guste dum la kvin minutoj necesaj por likvidi Kertsch-on.”

“Al tiu brila rezonado mi aldonos mian brilan kontribuon”, Stefano amuzvocis. “La metodo murdi sajnas al mi iom policeska, gusta bato sur nukon kaj preciza trafo al la kor…”

“Vi sancelas min,” Karal konfesis, post pripensa pauzo, “mi havas instinkte plenan fidon al Arne Kristiansen, sed mi agnoskas, ke tiu bazigas sur nenio firma, nur sur mia intuo kaj lia honesta aspekto… Mi priparolos la aferon kun Adams kaj Tuurken. Necesos vidi, cu li eventuale povus havi motivon.”

Grupo da kelnerinoj laute diskutis ce apuda tablo. Jano signis al ili sian deziron pagi. Stefano subite, per tre abrupta gesto, levis la manon al la buso, kiu malfermigis. Li mordetis al si la lipon.

“Kio okazas?” lia onklo surprizige demandis.

“Nur tio, ke mi preskau forgesis diri al vi ion gravan.”

“Pri kio?”

“Pri la bela Lolita. Oni ripetadas en la oficistaro, ke tiu carmulino vulkane erupciis, kiam si ekvidis la junan francinon, kiu laudire delogis la ciam ameman Kertsch-on. Oni raportis al mi, ke si tiuokaze diris, ne, pardonu, kriis: ‘Mi strangolos tiun vipurinon! Ne! Pli bone, ke mi mortigu lin.’ Poste sekvis serio da kvalifikoj, kiuj varias lau la rakontantoj. Lau kelkaj estis ‘kojoto’, ‘porko’ kaj ‘hundaco’, lau aliaj ‘hieno’, lau pluaj ‘rubujo’.”

“Versajne si uzis ciujn, kaj kelkajn kromajn, lau tio, kion mi vidis”, Karal diris. La stefana informo ne mirigis la policanon. Kiam Lolita Fuentes estis pridemandita, si fakte ne kasis siajn murdodezirojn. Sed inter paroloj kaj agoj tamen kusas granda distanco.

*

La triopo apenau eliris el la restoracio, kiam mezgranda viro, eble 50-jara, videble sovetiano, se jugi lau la vestoj, ilin alparolis germane, per tre mallauta voco, stele rigardante cirkau si kun mieno esprimanta nesekurecon.

“Kion vi deziras?” Karal demandis, same flustre, kaj en la sama lingvo.

“Mi scias, ke vi partoprenas en la enketo pri la morto de Kertsch. Mia nomo estas Graf, Peter Graf.”

La policano pro miro skuigis.

“Sinjoro Policano, mi petegas vin, estu bonkora al mi. Ekde kiam mi petis la permeson forlasi ci tiun landon, ili min sekvadas kaj observadas, kvazau ili volus trovi pretekston por min aresti. Mi ne elportas. Iamaniere mi sukcesos elmigri. Sed ili scias, kiel vi, ke mi vizitis mian kuzon, Thomas Kertsch. Kaj poste li mortis. Mi juras, ke mi ne mortigis lin. Kredu min, mi vin petegas, sinjoro, kredu min, car mi estas sincera. Mi farigos freneza, se oni plu akuzos min. Kiam mi foriris el lia kabineto, li estis sana kaj viva. Eble ni diskutis iom laute, eble ni iom kverelis, jes ja, mi tion pretas konfesi, sed li estis tute bonfarta, mi juras al vi. Bonvolu min kredi, sinjoro…”

“Kion vi deziras, ke mi faru?”

“Konvinku viajn kolegojn pri la vero, sinjoro. Vi havas vizagon de bonkorulo, tial mi kuragis aliri vin. Esploru ciujn eblecojn por eviti, ke oni kredu min kulpa. Mi ne estas kulpa. Kvankam lau ili mi estas kulpa, kulpa esti germankultura. Estas vere, ke mi preferas la germanan lingvon al la rusa; gi estas mia gepatra lingvo. Estas vere, ke mi satas la germanojn pli ol la rusojn. Sed cu estas mia kulpo, ke mi naskigis germano? Tamen ili ne pardonas al mi. Ili volas min kapti. Tion mi scias.”

“Mi helpos trovi la veron, lau mia konscienco”, Karal diris tute trankvile. “Mi kompreneble faros cion eblan por ke oni ne rigardu kulpa homon, kies kulpeco ne estas pruvita. Vi do ne timu, se…”

La alia interrompis:

“Ne timi! Vi ne konas ilin. Ili ne bezonas pruvi. Sed almenau, mi petegas vin, konvinku viajn kolegojn, ke mi ne krimis. Mi estas certa, ke tiuj sovetiaj enketistoj ne dubas pri tio, ke la murdon faris mi. Ili provos vin konvinki. Ne lasu ilin, sinjoro, mi petegas humile, ne lasu ilin vin influi.”

“Sed…” Jano subite haltis, rimarkante, ke lia kunparolanto fikse rigardas lokon malantau li.

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×