“Estus dangere plu resti kun vi”, Graf flustris. “Adiau, ne forgesu min!”

La policano turnis sin al la direkto, al kiu la alia jus rigardis trans lin. Tie proksimigis, strange balancigante de unu piedo al la alia, la senharmonia figuro de Jakobo Plum. Kun silenta kapsaluto, tiu preterpasis lin.

Dum tiu interparolado, Goja kaj Stefano restis je kelka distanco, atente observante kaj mense registrante la esprimojn de teruro, kiujn montris la vizago de Peter Graf.

“Kion li volis?” “Kiu li estas?” ili diris tuj post lia foriro.

Karal resumis.

“Strange”, murmuris Stefano. “Kial li tion faris? Cu vi efektive lin suspektas?”

“Ne estus eble”, la onklo respondis. “Lolita Fuentes kaj Jakobo Plum vidis vivantan Kertsch-on, post kiam Graf foriris. Kaj li ne povus reveni en la konstruajon nevidate. Kiel ne-ano de la sekretariejo, li estis ec pli rimarkebla ol iu ajn alia. Li sukcesis penetri nur pro la speciala permeso de Kertsch, sed la permeson tiu donis nur unufoje. Ne. Mi ne vidas, kiel ni povus rigardi lin kulpa.”

“Ne sercu klarigon en eksteraj cirkonstancoj,” konsilis Goja, “sed en lia psikologio. Li videble suferas per sentoj de persekutigo. Tio estas komprenebla, se li logis ie ce Volgo sub la stalina teruro, kaj guste kiam liaj samgentanoj alvenis kun potenca armeo, oni ekzilis lin al Centra Azio, bone sentigante al tiu parto de la sovetia civitanaro, ke oni taksas gin latentaj perfiduloj. Nun li eksciis pri la morto de Kertsch, sed ne pri la aliaj faktoj. Neniu eksterulo konas ec unu detaleton pri Lolita, Plum au Romian. Tio intensigis liajn sentojn de persekutigo. Ne prenu la aferon pli serioze. Vi mistrafus.”

“Eble, jes”, Jano murmuris. Sed li aperis pensema.

10

La nokto estis tre bela, kun milionoj da okulumantaj steloj prezidataj de ege luma, ronda luno, kaj Stefano decidis iri promeni. Alma-Ato estas placa urbo, agrabligita per dekoble pli da arboj kaj verdajoj ol trovigas en ordinara okcidenteuropa urbo, kaj per grandaj avenuoj, kie estas plezure promeni. Aliflanke, dumnokte, cio aperas muta. Kompare kun Sanktavalo, kie oni trovas trinkejon je ciu stratangulo, Alma-Ato ne prezentas multajn eblecojn sensoifigi aliloke ol hejme.

Sencele vagante, la junulo atingis grandan parkon, kien li eniris. Iu ebriulo lin rauke alparolis en nekomprenebla lingvo — cu kazaha, cu rusa? Stefano ne distingis.

Ce la renkontigo de du parkaj vojoj, Stefano dum sekundo retenis la spiron: la homo, kiu proksimigis liadirekte el la dekstra flanko, estis neniu alia ol Jakobo Plum. Malgrau la mallumo, la junulo tuj rekonis tiun plej karakterizan silueton, kaj, kun ciuj detektivaj instinktoj vekitaj, li decidis lin sekvi.

La estro de la tradukfako eliris el la parko kaj pasis lau senhomaj stratoj. De tempo al tempo, ce vojkrucigoj, li tiris el la poso paperon kaj gin atente rigardis, post kio li videble sercis platon kun stratnomo.

La junulo komencis timi. Ili pli kaj pli distancis de la centro, kaj li ne plu estis certa, cu li kapablos orienti sin. Nek taksio, nek autobuso, nek iu ajn signo de vivo aperis ci-kvartale. Kiel li retrovos la vojon hotelen?

Dum li tiel ne tre optimisme pensadis, ili alvenis apud vastan konstruejon. Granda uzino videble estis tie starigata. Tiun Stefano rigardis, kiam subite el la ombro eksaltis samsekunde du viroj, unu antau, la alia post Plum. Kompare kun ci-lasta, ambau montrigis kolosoj. Unu flustris ordonon al la tradukisto, kiu levis la brakojn kaj tiujn metis al la malantaua parto de la kranio. Granda zono de ombro, kie guste unu el la du viroj estis antaue kasita, ebligis al Stefano proksimigi sufice. Unu el la du viroj tenis enmane pistolon kaj per ties minaco devigis Plum eniri sur la konstruterenon. Post nelonga hezito, la knabo decidis sekvi.

La triopo ne eniris tre profunde: gi staris en speco de korto, kiun cirkauis unuflanke betona muro nefinita, kaj aliflanke palisaro kaj rubajoj. Apud stako da traboj trovigis betonmiksilo. Stefano iris senbrue kasigi malantau ci-lasta. Oni povis vidi lin de la strato, sed neniu preterpasis tiuhore, kaj multe pli gravis esti nevidebla por la aliaj, kaj bone situi por cion detale observi, kiujn avantagojn havigis lia nuna pozicio. Estis klare, ke neniu perceptis lian alvenon.

‘Angle! Ili parolas angle!’ li diris al si kun senpezigo. Li estis pretiginta al nekomprenota rusa dialogo, kaj la surprizo pri la lingvo uzata tuj levis lian spiriton al alta ekgojo. Li strecis la orelojn.

“Cu vi vidas ci tion?” unu el la viroj diris kun rauka prononco, gestante al la longa ekstremajo de la pistolo. “Estas silentigilo. Dank’ al gi, se mi pafos, neniu audos nin. Nu, sidigu!”

Plum, tremante, eksidis sur la grundo, dum la du viroj plu staris. Inter tiuj du fortikaj banditoj, li aspektis groteske senpova.

“Kaj ciaokaze,” plu diris la voco, “ec se ne estus silentigilo, neniu audus nin pro la simpla fakto, ke tiu ci loko estas tute izolita. Neniam iu preterpasas.”

Post tiu aserto la viro pauzis refoje, kvazau por lasi la impresan silenton krei etoson de angoro. Alte, en la stelplena cielo, melankolia luno brilis. La speco de lumo, kiu de tie supre radiis, estis ege pala, kaj donis al tiu banala konstruejo atmosferon de songo, prema songo, augura pri teruraj eventoj.

“Vi komprenas, cu ne? ke vi havas neniun sancon eskapi, se vi ne kontentigos nin. Estus senutile ludi obstinan infanon. Konfesu! Kie vi kasis la dokumenton?”

“Pri kio vi parolas?” lispis la tremanta voco de Plum.

“Ne sajnigu vin naiva. La dokumenton, kiun vi stelis de Kertsch.”

“Vi eraras, s-ro… s-ro… Pardonu min, ni ne estis prezentitaj…”

“Sufice kun la spritajoj! Ni ne ludas. Ni interesigas pri la dokumento, la sama, pri kiu ankau vi…”

“Kiel mi…? Mi ec ne havas ideon pri la tipo de afero, pri kiu vi interesigas. Miaj interesoj ci-nokte koncentrigis ekskluzive al postmarkoj. Mi estas kolektanto…”

“Sufice!” bojis la raukulo, kies humoro percepteble rapide evoluis al furiozo. Li ekparolis kun strecita intenseco, kvazau li krius mallaute, silabojn, kiujn Stefano ne sukcesis kompreni.

Ci-punkte, la dua viro blekis al la jus parolinto kelkajn silabojn en lingvo al Stefano ne identigebla. Sekvis akra diskuto inter la du en tiu sama lingvo, dum la pistolo restis direktita al la tremanta Plum. La knabo provis streci la atenton, kun la espero povi transdoni al la onklo almenau minimuman informeton, sed, escepte de vorto kiel “stam”; kiu dufoje elstaris el la pli obtuza, gorga sonfono, li sukcesis kapti nenion. La unua viro reparolis angle:

“Ni trasercis viajn aferojn, kaj en la oficejo, kaj en la hotelcambro, kaj ni ne trovis, kvankam la referajo devas esti plurpaga. Ni scias, ke Berenstam ne havis eblecon uzi mikropunkton, au similan altevoluan teknikon, kiujn uzas spionoj, car li laboris, kiel vi scias, en specialaj cirkonstancoj. Nur vi povis forpreni la dokumenton, kiun Graf certe donis al Kertsch iom antaue. Nun ni volas scii, kie vi gin kasis. Estu prudenta, ne devigu nin uzi malagrablajn metodojn…”

“Vi estas komplete frenezaj”, Plum lispis. “Certe vi konfuzas min kun iu alia. Lasu min foriri. Mi juras, ke mi rakontos al neniu. Mi ne plendos ce la polico. Mi ne…”

“Sufice!” tondris la raukulo per autoritata voco. Plum elmontris senesperan vizagon. “Lastan fojon, cu vi bonvolas diri al ni, kie trovigas la raporto pri la eltrovo de Berenstam?”

Plum preskau ploris:

“Kiel mi povus? Mi ec ne scias, pri kio vi parolas.”

“Nu, se vi estas obstina, ne estas nia kulpo. Sed ni nepre devas scii. Nia cefo postulas rezultojn, kaj rezultojn li ricevos.”

Sekvis ree longa konversacio fremdlingva inter la du agresintoj. Fine, tiu, kiu neniam parolis angle, ekbruligis cigaredon.

“Demetu vian pantalonon”, la alia diris al la tradukisto.

“Ki… ki… kio? Mian pa… pantalonon?” Plum balbutis. “Ne… ne estas dece… ci tio estas publika loko.”

“Rapidu. Au, se ne placas al vi, konfesu tuj la kasejon.”

Stefanon tiu sceno pli kaj pli incitis, sed li ne sciis, kiamaniere helpi Jakobon Plum sin elturni. Elpasi sinmontre estus inviti al si mortpafon. Li ja ne povis fidi je taugaj refleksoj de tia strangulo, kia Plum. Iri serci helpon estis neeble, li ec ne sciis, kie li estas, kaj manke de lingvo li ne povus ricevi la necesan kunlaboron. Tamen li ne povis lasi torturi tiun kompatindan viron sen interveni. Kun ega mensa turmento, sed felice fida al la propra manlerteco, li kaptis stoneton. Li momente havis la ideon gin jeti al la pistoltena mano, por faligi la armilon, sed li

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×