konsideris tion tro dangera. La viro povus reflekse pafi al Plum. Li do decidis celi la vangon de la nearmita viro, esperante, ke la konfuzo tiel kreata ebligos al Plum forkuri. Li sciis, ke li prenos sur sin grandan riskon, sed kiel fari alimaniere?

Li levis la stonhavan manon, celis kiel eble plej akurate, kaj…

Nu, skajite, grajdanin, sto zdes’ proishodit…

La forta resona voco, kiu jus audigis, apartenis al mezaga milicano (kiel oni nomas en Sovet-Unio la anojn de la administracio respondeca pri publika ordo kaj sekureco de la civitanoj), kiu, revenante hejmen post sia dejoro, preterpasis sur la alia flanko de la vojo, kiam li rimarkis Stefanon kasitan malantau la betonmiksilo. Li haltis por observi, kio okazas, iom tro malproksime por audi la flustrajn vocojn de la aliaj, kaj mire vidis la junulon elekti stoneton. Tiam li senbrue trairis la vojon kaj intervenis.

Ke lia voco haltis ce tiu frazo, tio suldigas al ekkrio kaj al tuja, lepore rapida forkuro de la du inkvizitoroj; tiuj bruoj igis la milicanon kuri al la loko de la pridemandado, kie li koliziis kun Jakobo Plum, kiu guste tiam relevigis, kaj, konstateble, ec en tiaj cirkonstancoj ne perdis sian kutimon ion fusi per mallerto. Tiel la du turmentistoj amplekse disponis tempon por malaperi, antau ol la milicano ekvidis ec unu el ili.

“Kiu vi estas? Kio okazas? Kio estis tiu bruo?” li demandis.

Jakobo Plum rigardis lin, kvazau paralizite. Poste li ekrampis serce al la okulvitroj, tiujn retrovis, metis la manon al la disigitaj haroj, kaj estis skuata de longa, intensa, impresa tremado. La milicano alparolas lin tre seke:

“Ej! Al vi mi parolas. Kio okazas ci tie?”

“Ili volis, ke mi mallevu la pantalonon”, Plum prononcis angle, kvazau reve.

“Cu vi ne komprenas la rusan?” la uniformulo demandis suspekteme.

“Ho jes”, Plum samlingve respondis. “Mi jus estis atakita de du frenezuloj.”

“Du frenezuloj? Kie ili estas? Kien ili iris? Kial vi ne diris, ke mi postkuru?”

“Kiel mi scius, kien ili forkuris? Mi ne vidis. Sendube ili fugis, ien, tien”, la tradukisto diris vastageste, montrante la disajn konstruajojn, pli malpli finitajn, de la starigata uzino.

“Venu rakonti tion al la milicejo, kaj ankau vi, knabo”, la sovetiano diris. Plum tradukis por Stefano, kiu silente kapjesis. Kaj li kaj Plum sentis fortan emon danki brakume la milicanon, kiom ajn malmilde tiu parolis, sed ili — certe sage — sin kompreneble retenis.

*

“Kaj ili tuj liberigis vin, cu? Mi timus, lau la famo de tiu burokrataro, ke la afero estus multe pli longa. Gi ja certe aperis plej suspektinda, cu ne?”

Tiel parolis Jano Karal. Elirinte el la milicejo, Stefano konvinkis la estron de l’ tradukfako tuj iri rakonti la aventuron al Karal, kaj Plum volonte akceptis. Ili nun sidis en la cambro de la policano, guante bonvenan glason da brando.

“Nu, al ili mi ne rakontis la veron”, Plum lispis. “Mi diris, ke tiu junulo kaj mi laboras por la konferenco, ke tiu belega, hela nokto decidigis nin promeni en la urbo, ke ni perdis la vojon, kaj ke dum ni apartigis, car la knabo iris kontroli cu strata nomplato trovigas en la dekstraflanka vojo, du viroj, rekonante min kiel internacian funkciulon, min atakis pistole kaj postulis de mi dolarojn. La milicanoj petis min priskribi la du agresintojn, igis min subskribi la plendon, kaj lasis nin for.”

“Stranga aventuro!” komentis Karal. “Kial li ne vokis helpon, por ke la polico cirkaustaru la konstrulokon kaj provu kapti la aculojn, kiuj vin atakis? Kial li ec ne provis postkuri?”

“Nu,” Plum respondis, “li momente estis iom… kiel mi diru?… mense blindigita de la kolizio kun mi. Eble, se li estus vidinta, kien ili forkuras… Cetere, Alma-Ato ne estas Cikago. Milicanoj ne promenas kun radiosendiloj. Kaj tiu tereno estas tiel vasta, kun tiom da palisaroj, tia labirinto el duonfinitaj konstruajoj havantaj versajne tutan reton de keloj, ke oni havus ec ne unu sancon trovi ilin post la unuaj minutoj. Ec se ili sendus veturilon por patroli tiukvartale, mi vetus, ke la milico ne kapablus trovi ilin.”

“Kaj nun”, diris Karal, “estas plej dubinde, ec se via priskribo estis vere preciza, ke ekzistas ia sanco ekkoni viajn iom tro scivolajn amikojn.”

La tradukisto ekgapis, surprizite, kvazau patro al filo senkauze komplikanta tre simplan aferon.

“Ho, tio ne estas problemo”, li mirige anoncis. “Mi facile diros al vi, kiuj ili estas.”

Nun gapis Stefano.

“Cu vi ilin konas?” li demandis nekredeme.

“Ne. Sed se vi havas fotojn de la libia delegitaro, mi probable povos tuj diri iliajn nomojn al vi.”

“Kiel vi scias…?”

“Mi pretus veti, ke tiu, kiu nomigas Zajd, estas el Tripolo, kaj ke la alia, kies individuan nomon mi ne audis — au cu eble estis Ali? — devenas de la regiono cirkau Tobruk.”

“Nekredeble! Cu vi estas magiisto? Au cu vi simple mokas nin?”

“Nek unu, nek la alia, mi jugas lau la prononco.”

“Kiun lingvon ili uzis? En Libio, oni parolas la araban, cu ne?”

“Jes. Sed ilia prononco estis nekontesteble libia.”

“Cu vi povas rekoni tiel facile?”

“Multaj internaciaj tradukistoj estas tre kompetentaj pri lingvoj. Estas ja nia fako, cu ne? Sed fakte mi ec pli scias pri la araba. Mia doktoriga disertacio temis pri la kompara dialektologio de la araba en Norda Afriko.”

“Sed, tiukaze, vi komprenis, kion ili diris inter si!” ekkriis Stefano, ekscitite.

“Jes, kaj mi estis bonsanca pri la dialekto: marokan au jemenan mi malpli bone komprenus.”

“Ili multe parolis arabe unu al la alia,” plu diris la junulo, “kvazau ili ne konsentus pri tio, kion ili demandu de vi. Devis esti interesege.”

“Pli ol interesa gi certe estis. Mi cerpis el tio esperon transvivi, sed vi parolas pri gi, kvazau temus pri kafeja konversacio. Ke la interparolo estis instrua ne igis mian pozicion pli komforta.”

“Kion ili diris?” scivolis Karal.

“Ili diskutis pri la maniero perforte paroligi min, kaj aludis al aliaj aferoj, pri kiuj mi nenion komprenis, manke de la bazaj scioj.”

“Pri kio temis?”

“Sajnas ke iu sovetiano, iu Berenstam, transdonis pere de mi-ne-scias-kiu peranto al Kertsch priskribon de teknike kaj politike tre grava eltrovo, kaj ili ial encerbigis al si la ideon, ke mi mortigis Kertsch-on por havigi la dokumenton al mi. Prezentu al vi! Mi, la plej pacama specimeno el la tradukista subspeco, kiu estas la plej pacama subspeco el la homa speco. Supozi, ke mi murdis!”

“Devis esti malplace por vi!”

“Malplace! Kiajn vortojn vi uzas! Estis mortige angoriga sperto. Mi timis, ke mia koro kolapsos, au ke mi falos en frenezon. Ili diskutis apud mi, cu uzi tiun… argumenton, au tiun alian, por min konvinki. Kaj mi dum la tuta tempo pensis, ke kiom ajn ili min turmentos, mi neniam povos diri al ili, kie kusas tiu referajo, car mi ec ne sciis pri gia ekzisto, antau ol audi ilin.”

“Kiam ili minacis brulvundi vin per tiu cigaredo, ankau mi ne plu povis toleri”, Stefano diris kompate.

“Mi preskau svenis”, daurigis Plum. “Ili diris, ke ili trasercis mian oficejon kaj mian hotelcambron, kaj ne trovis, tiel ke necesos uzi torturon. Ili sajnas ne havi sufice vastan imagon por pensi, ke ilia malsukceso suldigas al tre simpla kauzo, nome, ke ne mi havas la sercatan aferon!”

“Kial, viaopinie, ili estis tiel certaj, ke vi gin havas?”

“Eble, car Kertsch mortis, kaj ili ial eliminis la aliajn vizitintojn. Au eble ili intencas torturi ciujn, kiuj estas suspekteblaj pri la murdo de Kertsch. Kiel scii? Fakte, ili estas stultaj. Unu el ili aludis al la fakto, ke li jam fusis plurajn spionajn au aliajn komisiojn, kaj ke se li fusos ankau ci tiun, la konsekvencoj estos gravegaj por li. Ili iom panikis, car oni nepre postulas de ili rezultojn, sed ili ne kapablas tiujn akiri. Miaopinie, tio ne estas miriga. Ili ne estas sufice inteligentaj. Ili tro fidas je bruta forto kaj krudaj teknikoj, kaj mi dubas, cu tiaj metodoj efikas sur la spiona kampo.”

Auskultante lin, Karal faris al si multajn demandojn. Kial, ekzemple, Plum montrigis ci-foje tiom pli normala, ol kiam la kvin enketistoj lin pridemandis? Ci-vespere, malgrau la jus spertita aventuro, kiu devus logike sanceli ec tre ekvilibran personon, Jakobo Plum havis neniun el la tikoj, kiuj igis lin tiel klauneska dum la komenca intervjuo.

“Kiel ili povis scii, ke vi pasos sur tiu strato?” li demandis.

“Ili altiris min.”

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×