“Kiamaniere?”

“Mi estas pasia postmark-kolektanto, kaj dank’ al komunaj konatoj same freneze filatelaj mi renkontis ci tie estonon, kiu havas kelkajn rarajojn. Mi preskau acetis unu de li, car devizoj lin interesas, sed la afero ne fintraktigis. Nu, la sekvantan tagon en la memserva kafejo de Puskina biblioteko — vi scias, cu ne? ke tie oni instalis niajn oficejojn — mi menciis la aferon entuziasme al kolegoj, versajne parolante tro laute, lau nesuperebla kutimo mia. Almenau mi supozas, ke tiel originis la afero. La morgauon, mi ricevis anglalingvan leteron de iu, kiu asertis, ke li estas amiko de tiu estono, kaj ke li havas rarajojn, kiujn li pretus vendi. Li proponis al mi viziti lin ci- vespere, iom malfrue, car li havas komplikajn laborhorojn, kaj detale klarigis, kiel atingi lian kelke ekstercentran logejon…”

“Viaj informkolektantoj havis ne malbonan ideon.”

“Gi efikis. Krome, ili sciis, ke al tia rendevuo mi nepre iros sola. Iu ajn, kiu audis min paroli pri tiuj postmarkoj, certe tuj sentis, ke mi estas tiel fervora filatelisto, ke mi faros ion ajn por nekutima specimeno tiukampe.”

“Cu vi konservis la koncernan leteron?”

“Jes. Jen gi estas. Konservu gin, se vi bezonas gin por viaj arhivoj.” Li transdonis la bileton al Karal. “Sed kion vi opinias pri mia sekureco? Cu estas risko, ke ili reprovos kapti min?”

Karal kelktempe pripensis.

“Mi parolos pri tio al miaj sovetiaj kolegoj”, li fine diris. “Ili arangos protekton. Cetere, evitu promeni sola.”

Plum profunde gemspiris.

“Via konjako vere estas bonega”, li diris neatendite post momenta silento. “Cu autenta franca gi estas?”

“Ne”, konfesis Karal. “Sovetia. Mi acetis gin antauhierau. Vi ne imagus, kiom ofte brando montrigas necesa dum polica enketo.”

“Nu, nu, nu”, Plum prononcis, skuante la kapon, kaj pene starigante sin. “Tiuj emocioj lasis min tute senforta. Sajnas, ke mia korpo pezas pli ol la terglobo. Nu, sinjoro policano, dankon, kaj adiau. Mi esperas, ke mi sukcesos dormi.”

11

Jano Karal frapis al la pordo.

“Cu mi vekis vin?” li flustris al la japankimona blondulo, kiu malfermis. Olavi Tuurken ridete diris, ke ne.

“Mi ne volis telefoni, car…”

La finno kapjesis. “Mi estos preta post du minutoj, eniru, kaj ni matenmangos kune. Tiam vi diros al mi.”

“Bone. Dum vi vestas vin, mi iros proponi la samon al Adams. Ni retrovigu malsupre.”

Kiam Karal atingis la mangosalonon, Tuurken jam sidis ce tablo.

“Mi ekzamenis la lokon detale. Mi garantias ce ci tiu tablo kompletan foreston de mikrofono.”

“Cu ni ciuj komencas suferi de persekutiga manio?” Jano demandis, dum Adams cetabligis kun ili.

“Nu,” diris ci-lasta, “vi vidis ce Kertsch, cu ne?”

Okaze de la konferenco, la restoracio organizis usonajn/britajn matenmangojn, nekutimajn en Kazahio, kaj tian la tri policanoj mendis. Dum ili atendis la ovojn-kun-lardo, Jano rakontis la aventuron de Plum.

“Ni staras antau du demandoj, kiujn oni povas respondi per jes au ne, kio estigas kvar eblecojn”, Adams diris meditece, metante panon en la teleron, kaj frititan ovon sur gin.

“Kion vi celas?”

“Jenon: au li murdis, au li ne murdis; au li diris la veron al Jano hierau, au li ne diris la veron. Unua ebleco: li ne murdis, kaj li diris la veron. Ni do povas kredi la tutan aferon pri libiaj atakantoj…”

“Ej! Tio estas nedubebla”, korektis Karal. “Ne forgesu, ke Stefano cion ceestis!”

“Jes. Mi parolis ne pri la faktoj, sed pri tio, kion, lau Plum, la atakintoj diris inter si arabe. Cu tiu hipotezo estas versajna? Se gi estas prava, preskau certe krimis Romian.”

“Dua hipotezo,” kontribuis Olavi Tuurken, “li ne murdis, sed li ankau ne diris la veron. Kial?”

“Eble simple car li estas frenezulo, au duonfrenezulo, homo, kiu ne kapablas ne fanfaroni. Tio metas nin antau tuj fareblan taskon: kontroli, cu li efektive scias la araban, kaj kiagrade. Estas neprobable, ke li mensogus pri tiel facile kontrolebla punkto. Se li ne diris la veron ci-rilate, tio konfirmus, ke li ne estas tre normala mense. Jano, cu vi bonvolos informigi pri tio? Eble pere de la arabaj tradukistoj au interpretistoj estos plej facile. Se li efektive komprenis siajn atakintojn, tio per si mem ne signifas, ke li ne elpensis belan fabelon por ni. Kiamaniere scii?”

“Kiam vi atentigis la sovetianojn pri la mikrofono en la telefono de Kertsch,” Karal diris, “ili agnoskis, ke tiu estas suspektata pri implikigo en afero rilata al statsekretoj. Tion Plum ne povis scii. La fakto, ke li rakontas, ke Kertsch ricevis sekretan gravegan dokumenton malfacile povus esti koincido au pura elpensajo, cu?”

“Tio”, prononcis Tuurken, “donas al mi ideon por kontroli, cu li parolis sincere: sondi niajn du kolegojn. Cetere, cu ni rakontos al ili la tutan aferon? Ni eble ne havas elekton. Kiel internacia polica forto en la konferenco, ni ne rajtas lasi senpuna atakon al funkciulo de internacia sekretariejo fare de du membroj de statdelegitaro, cu?”

“Ne konkludu tro rapide”, Adams konsilis. “Ni ankorau ne scias, cu ili estas statdelegitoj. Ili povus esti jurnalistoj, au reprezentantoj de iu neregistara asocio. Ekzemple, la Ligo de Arabaj Juristoj, la Internacia Islama Asocio por Mensa Higieno, kaj multaj aliaj sendis reprezentantojn ci tien. Ankau tio estos facile kontrolebla. Fakte, se la sovetianoj konsentos nin helpi per la vizfotoj, ni senpene trovos, sed por tio ni devos rakonti la aferon al ili kaj havigi al ni la helpon de Plum, kaj ankau de Stefano, por konfirmi. Aliflanke, car tiu afero estas evidente ligita al la morto de Kertsch, mi ne vidas, kiel ni povus eviti gin mencii al niaj kolegoj.”

“Miaopinie,” Karal intervenis, “plej sage estus rakonti la faktojn al ili, sed ne la kompletan raporton de Plum pri la interparolo de la libianoj, tiel ke la sovetianoj povu doni al ni konfirmon pri la ekzisto de tiu Berenstam- dokumento kaj ties enhavo. Iliaj precizigoj ebligos nin pli bone taksi la veremon de Plum. Kvankam mi eble estas tro optimisma, kaj eble ne estas unu sanco, ke ili akceptos precizigi ion ajn al ni.”

“Tamen,” diris Adams, “mi konsentas pri via sugesto minimume rakonti pri la diroj de la libianoj. Ni nun alvenas al la tria hipotezo: Plum murdis, sed diris la veron pri cio alia ol la murdo. Cu tiu hipotezo estas defendebla? Se li murdis por tiu dokumento, kial li gin menciis? Cu ne estus direkti al si la suspektojn?”

“Ne necese”, la finno respondis. “Eble li havas motivojn por suspekti, ke la sovetianoj scias pri la rolo de Kertsch en la berenstama afero. Car ni kunlaboras kun la sovetia polico, li povis pensi, ke diri la veron estos la plej bona maniero protekti sin.”

“Kaj”, demandis la nigrulo, “kion vi opinias pri la kvara hipotezo: li murdis, kaj ne diris la veron?”

“Ankau tio estas efektive ebla”, Karal opiniis. “Li tiam estus rakontinta tutan fantaziajon por deturni nin de la vera krimmotivo. Sed ju pli mi pripensas, des pli mi konvinkigas, ke li diris la veron pri sia aventuro, egale cu li murdis au ne. Rigardante lin hierau, mi havis la senton, ke tiu homo ne mensogas.”

“Cu ni devas pritrakti alian aspekton de tiu afero, antau ol renkonti niajn sovetiajn kolegojn?” la cefo demandis.

“Nu,” Jano respondis, “antau momento, mi sugestis, ke ni ne rakontu cion al ili, sed jus min trafis nova penso: se Plum laborus por Sovet-Unio…”

“Ne estas probable”, diris Tuurken. “Se jes, kial li murdus?”

“Povis okazi ia fuso”, Jano hipotezis. “Aliflanke, la fakto, ke la kunvenaj kaj oficaj konstruajoj ricevis eksterteritorian statuson povis kompliki la aferojn. Se iu efektive transdonis la referajon al Kertsch, cu estus tiel facile por la sovetianoj gin reakiri, dum tiu plu vivis? Eble la tuta afero estis antauarangita. Eble, se la enketo fine pruvos la kulpecon de Plum, la sovetianoj lin sajne malliberigos, gis ciu el ni estos for, kaj ili poste trankvile malfermos al li la pordojn, kun bela krompago pro la servo farita…”

“Mi dubas pri tio. Ili disponas pli simplajn rimedojn ol tiu romaneskajo”, Adams respondis. “Sed ec se tiel estus, ni ne sangu nian planon: ni diru la faktojn. Kaj kiom koncernas la Berenstam-dokumenton, kiam ili

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×