pridemandos la ceftradukiston, tiu rakontos cion au ne lau sia placo, ne lau nia.”

“Kaj kion ni diru pri la ceesto de la juna Stefano Farnadzo?” sonis la voco de Tuurken. Respondis Karal:

“Vi scias, cu ne? ke li estas ci tie kiel neoficiala helpanto mia. Estas du eblecoj. Ni povas tion diri, sed al niaj kolegoj tio ne placos. Ili ne facilanime akceptos la ideon, ke krompolicano venis ci tien sen ilia scio. Ni ankau povas elpensi historion, ekzemple ke Stefano perdis la vojon, kaj jus rekonis Jakobon Plum kaj decidis demandi lin, kiamaniere sin orienti, kiam la atako okazis.”

“Mi dubas, cu ili kredos tion. Tamen, ni povas diri, ke tio estas la sola klarigo, kiun ni ricevis de li, sed ke ni opinias, ke li ial suspektis ion pri Plum kaj tiun sekvis. La afero aperos pli versajna. Cu konsentite?” la cefo demandis.

La du aliaj kapjesis.

*

Plum kaj Stefano estis petitaj fari sian depozicion antau la polica kvinopo. La raporto de la tradukisto komplete similis tiun faritan al Karal.

Oni prezentis al li ciujn fotojn de la libiaj civitanoj venintaj al Alma-Ato por la konferenco. Li senhezite elektis du fotojn, tiujn de Zajd Azzuz kaj de Ali Al-Qader, ambau anoj de la libia delegitaro. Stefano, konsultata aparte, iom pli hezitis (car, la antauan nokton, li malpli bone vidis la agresintojn), sed ankau li fine montris tiujn samajn du.

La polica kvinopo decidis informi pri la afero la Prezidanton de la Konferenco kaj la Generalajn Direktorojn. Fakte, car ambau libianoj havis diplomatan pasporton, kaj simple neis la faktojn, la sovetiaj autoritatoj preferis fari nenion pri ili. Kiun valoron ja havas, kontrau du diplomatoj, la vortoj de unu tradukisto, ec se cefa, kaj de juna, portempe dungita pedelo? Cu tiuj du ne povis malice arangi kalumnion pro propraj motivoj?

12

Kiam la edzino de Jano Karal vidis la altan figuron eniri la muzeon, si ekgojis. Si sekvis la viron jam tutan horon nun, kaj, kvankam si opiniis, ke li rimarkis sin, si tamen sin demandis, cu si trovos manieron tauge iniciati kontakton kun li. Eble la muzeo havigos la sercatan okazon. Si eniris.

Si vidis la viron aligi al grupo da vizitantoj, al kiuj gvidistino cion klarigis angle, kaj ankau Goja kunigis al gi. Ili iris de montrejo al montrejo, safare. Nur post kelkaj minutoj, la longamembrulo rimarkis Gojan. Li klinis la kapon kaj ridetis salute al si. Same senvorte si resalutis.

Kiam li faris al la gvidistino demandon, kiu implicis kritikon de la oficiala sinteno pri religio, si sciis, kiamaniere si komencos la konversacion, des pli car per sia naiveco, la gvidistino helpis starigi tutan diskuton, dank’ al kiu Goja eksciis multon pri la religiemo de la viro, kies koron si intencis diskrete sondi.

Si arangis sian iradon tiamaniere, ke si retrovigu tuj apud li dum la fina parto de la vizito. Kiam si faris komentojn pri unu el la rigardataj ajoj, kaj li respondis rekte al si, ne plu estis dubo, ke sia taktiko efikas: estante sola, ne sciante, kion fari dum sia sendejora duontago, li klare bonvenigis tiun okazon babili kun placa, amikigema virino, lauvide konata, kies sintenon li sentis profunde flata al li.

Goja ec ne devis komedii. Kvankam li ne estis aparte bela vizage, li havis carmon, kaj si sentis sin logata de gi. Al tiu carmo kontribuis la fizika potenco, kiun disradiis la altkreska korpo kun larga busto kaj longaj membroj, sed eble cefe gin estigis la okuloj, intense bluaj, kaj kvazau vivigataj de interna lumo, okuloj sajne kapablaj lasere detrui la rigardaton, tiom plenaj je energio ili estis, sed kiujn ial li decidis uzi kun ega retenemo, tiel ke oni sentis sin tute sekura apud li. Neniu, al kiu Arne Kristiansen direktis la rigardon, restis netusita de gi. Goja ne estis escepto.

Fakte pri tio si kontentis. Si ja perceptis ne nur, ke li plezure rimarkas la impreson, kiun li faras al si, sed ke ankau sia personeco lin impresas favore. Tiu reciproka estimo kaj allogo nur povos faciligi la plenumon de sia tasko.

“Kiel netolerema tiu knabino estas pri religio!” si diris al li, elirante el la muzeo.

“Nu, ili estas submetitaj al tia kondicado ekde la plej frua infaneco”, li respondis kun ia pardonema nuanco en la voco.

Babilante plu pri tiu temo, ili atingis la Gorki-parkon. Kiam, elvokante la lacon kauzitan de la muzevizitado, si eksidis sur benkon, kaj li sidigis apud si, si sciis, ke si sukcesis.

La demando, kiel arangi renkontigon inter stata delegitino kaj simpla gardisto tiamaniere, ke cio aperu perfekte natura, estis multe pli tikla ol si unuavide pensis. En tia konferenco, neniam trovigas okazo, kiam la nobela kasto de la stataj delegitoj interrilatas egalece kun la malalta kasto de pedeloj, gardistoj kaj aliaj malsuperaj stupoj de la hierarkio. Nur kiam la alta kastulo estas viro kaj la malalta virino, tia rilato povas naskigi sen aspekti strange: kiom ajn ili ludas je progresemo kaj vorte sin proklamas avangardaj, la internaciuloj en sia konduto konservas la diskriminaciajn reagojn de multjarcenta tradicio.

“Kiel vi povas scii, ke ili ne estas el la konferenco?” si demandis, aludante la grupon, al kiu ili aligis en la muzeo.

“Lau la vizagoj. Estis turista grupo usona. Internacia turismo komencas disvolvigi ci-regione.”

“Kial vi diris: lau la vizagoj? Cu vi konas ciujn vizagojn de la konferencanoj?”

“Eble ne ciujn, sed la plimulton. Mi kompreneble ne scias, kion faras tiu au alia persono. Ekzemple, mi scias, ke vi estas delegitino, sed el kiu lando mi ne povus diri.”

“Estas eksterordinare! Pli ol cent landoj estas reprezentataj ci tie, kaj ciu delegitaro havas minimume kvin membrojn, multaj havas gis dek au dek du. Devas esti 700 delegitoj, plus la interorganiza sekretariejo, plus la sovetiaj helpantoj! Kiel vi povus koni tiom da vizagoj?”

“Estas nia profesio, cu ne? Ni lernas havi specon de fotografia memoro. Fakte ni studis la fotojn de la ceestantaro dum pluraj semajnoj antau ol veni Alma-Aton.”

“Cu vere oni povas lerni memori vizagon?”

“Ho jes! Ne nur vizagon, sed la tutan korpon. Ni lernas analizi la trajtojn dum rigardado. Tio fakte farigas reflekso, kaj oni trejnas nin ilin memori. Finfine, ne estas pli malfacile ol lerni parkere frazon de poezio, au de kanto.”

“Mirinde! Mi ne sciis pri tio”, mensogis Goja, kiu perfekte konis tiujn teknikojn, plurfoje menciitajn de la edzo. Kaj si aldonis: “Via laboro estas plena je respondecoj. Fakte devas esti nefacile.”

“Vi pravas. Multaj ne suspektas la amplekson de niaj respondecoj.”

“Kaj kiam okazas krimo, kiel ci-foje…”

“Des pli strange impresas, efektive. Tion bone scias mi. Kiam tio okazis, estis mia vico dejori ce la enirejo de la koridoro, ce kiu trovigas la cambro, kie s-ro Kertsch estis murdita.”

“Cu vere? Terure! Cu tio ne malhelpas vin dormi?”

“Felice ne. Mi havas tre bonan dormon. Eble car mi scias, ke mi povis nenion fari por malebligi la krimon.”

“Tamen…”

“Jes, kompreneble, mi pensas pri tiuj posttagmezo kaj vespero pli ofte ol pri aliaj. Sed…”

Dum li lasis svebi la frazon nefinita, Goja ekhavis ideon.

“Mi admiras vian egalanimecon”, si diris. “Por mi estus ege maltrankvilige, sciante pri la sovetia kontrolmanio…”

“Tiun oni ne troigu”, la norvega gardisto konsilis, kun rideto memfida.

“Tamen, la ideo, ke televida kamerao rigardas ciun vian movon…” Goja mensoge prononcis.

Si vidis lin paligi.

“Kion vi celas?” li demandis, unuafoje perdante iom el sia aplombo.

“Nu, vi scias, cu ne? ke en la muro, kiu rigardas al la enirejo de la gravula koridoro trovigas kamerao, kiu ebligas al la sovetiaj autoritatoj kontroli, kio tie okazas. Tiel ke se la gardisto forlasus sian postenon…”

Ci-foje, li igis kadavre pala, tiagrade, ke Goja sentis glacian sensacon lau la spino: si ne imagis, ke sia ruzo donos tian rezulton.

“Se gardisto forlasas la lokon…” li murmuris kun tremanta voco. Lia perturbigo des pli impresis, car oni sentis lin nefacile sancelebla homo. Li estis la tipo mem de forta personeco en forta figuro, de menso sana en

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×