la sako, palpi en gi, tusi la pregosalon, kaj sub gi preglibron kaj “tefilojn” (kiel li ciam nomis al si la filakteriojn), ilin karesi, kaj refermi la sakon konstatante en si, iom humilige, tute neracian senpezigon.

Por devigi sin pensi pri io alia, li eltiris el poso leteron de sia perkoresponda kunludanto kaj profundigis en la strategion de sako. Kaj tamen, nevole, liaj lipoj neaudeble murmuris: “Nu, ni vidos en Alma-Ato.”

*

Fundfunde de la homa psiko, kiel subteraj lagoj en profundo kaverna, kusas vastaj tavoloj da angoro, timo au almenau malsekureco. Kiam ili minacas perturbi, bebo trovas sekurigon en la tuso, flaro au mordo jen al plusa urseto, jen al tuko unik-odora, jen al alia objekto. Cu plenkreskuloj vere malsamas? Gazeto, dolaroj kaj pasporto, trancilo, pluvombrelo, religiajoj… Kiam oni flugas aventuren, oni cerpas trankviligon el tio, kio tuj apude disponeblas.

2

“Pensu, ke trans tiuj montoj etendigas Cinio!” Stefano proklamis, montrante la imponan montaron, kiu staris antau ili.

Polica detektivo Jano Karal, lia edzino Goja, konata psikologino, kaj ilia nevo Stefano jus eliris el la pendvagono, kiu ilin kondukis al la supro de Kok-Tjube, la monteto elstaranta tute apude de la Kazahia cefurbo. La cielo estis perfekte blua, kaj ideala la temperaturo.

“Sajnas al mi, ke vi eraras”, rebatis Jano Karal. “Inter Cinio kaj ni devas trovigi io… cu Kirgizio?”

Neniu respondis. Ilia scio pri centrazia geografio estis pli ol nebula. Ili pasis plu.

“Egale cu sternigas Kirgizio au Cinio tie transe,” Goja diris, “mi ankorau ne sukcesas konvinki min, ke ni reale trovigas centre de Azio, kaj ec en Sovet-Unio. Sajnas al mi, ke baldau la nerazita vizago de Jano min pikos kise, kaj mi vekigos en nia apartamento, en Valcefa.”

“Se vi songas, onklino Goja, ankau mi faras la saman songon”, la junulo respondis. “Mi songas, ke mi estis portempe dungita kiel pedelo por internacia konferenco en Alma-Ato, Kazahstano (au cu oni diras Kazahio?), Azia Sovetio, ke mia onklo Jano trovigas ci tie kiel ano de la internacia sekureca servo organizita speciale por tiu konferenco, car lia avino estis slovaka, kaj ke…”

“Kion mia avino faras en tiu afero?” la policano interrompis.

“Nu, se via avino ne estus tiel slovake patrujama, ke si nepre devis instrui al vi sian lingvon, cu la armeo estus havinta la ideon lernigi al vi la rusan, kiam vi soldatservis dum la malvarma milito? Kaj kiam la Organizoj petis nian landon havigi unu el la sekurec-agentoj, kial oni elektis vin, se ne simple pro tio, ke vi estas la sola policano nialanda, kiu scipovas la rusan?”

“Eble jes, sed…”

“Sed nenio. Mi nur rakontas mian songon. Mi songas, ke multaj gravuloj, i.a. pluraj ministroj, venis ci tien, kaj ke Interpol — la internacia polica organizo — eksciis pri plano ostagkapta…”

“En mia songo temis pri translivero de granda kvanto da drogo pere de diplomataj sakoj”, Goja korektis.

“Kaj en la mia,” daurigis Jano, “temis pri ambau aferoj. Tial la patronantaj organizoj petis la helpon de Interpol.”

“Diable, onklo, cu ankau vi songas, ke vi estas en Alma-Ato?”

“Jes, gi estas parte bela songo, parte angore prema. Bela, car mi songas, ke la policaj autoritatoj petis Gojan veni kun mi kaj sukcesis akceptigi sin en la delegitaron de nia lando, kiel psikologinon (en mia songo, unu el la komisionoj de la konferenco pritraktos psikan bonfarton); sed ankau premsongo, car, pretekste, ke neniam estas tro da helpo, prosperis ankau al mia nevo Stefano ricevi portempan postenon ci tie, kaj mi ne kuragas songi pluen kaj bildigi al mi, al kiu katastrofo lia ceesto nin kondukos.”

“Miaopinie, ne eblas, ke tri personoj songus la saman songon. Do estas realo”, Stefano diris. “Kaj reale, do, vi min jus insultis. Kion mi faru? Cu mi frakasu vian makzelon?”

“Mi petas, ne”, respondis la onklo. “La konferenco ankorau ne malfermigis, kaj jam komencigus katastrofo. Imagu, kian akcepton ni ricevos, se ni ambau revenos al niaj respektivaj oficejoj, unu kun frakasita makzelo, kaj la alia kun svelaj lipoj kaj okulo bluverde flava!”

La triopo ekridis.

“Eble ni ne songas,” Stefano reparolis, “sed cu vi ne trovas tre stranga la ideon arangi konferencon pri bonfarto spirita en komunista lando? Cu la sovetiaj autoritatoj povas kredi je spirito?”

“La diablo scias, kion ili komprenas sub tiu vorto”, prononcis Goja. “Se mi bone memoras, la ideo pri ‘spirita disvolvigo’ jam trovigis ce du generalaj sekretarioj de UN, Dag Hammarskjold kaj U Thant. Ili opiniis, ke UN kaj la aliaj organizoj ligitaj al gi aliras la mondajn problemojn lau vojo tro materiisma, kvazau homo estus nur besto, au nur intelekto, sen io pli kerne homa, pli alta, pli anima en si. Poste kelkaj gravuloj — jen hinduoj, jen kristanoj, jen islamanoj — reemfazis tiun ideon, ke ciuj internaciaj problemoj, egale cu la nova ekonomia ordo, au la teritoriaj au aliaj latentaj konfliktoj finfine havas ian spiritan dimension, kiun oni ne rajtas neglekti…”

“Sed tamen, ke Sovetio…”

“Cu vi scias, kiu lando invitis kiel unua ci tiun konferencon? Neoficiale, kompreneble”, Jano interrompis.

La junulo kapneis.

“Egiptio.”

“Cu vere?”

“Jes, eble car Sadat estis funde mistikulo. Sed car subskribigis la packontrakto inter Israelo kaj gi, la aliaj arabaj statoj rifuzis kunveni en Egiptio. Tiam USSR, kiu opiniis, ke malutilas al gia prestigo la ideo, tre disvastigita en la mondo, ke gi estas ‘kontrauspirita’, taksis la okazon tauga por tion korekti. Gi deklaris sin preta akcepti la konferencon, sed proponis, ke tiu konsideru ankau la socian bonfarton. Ciuj konsentis.”

“Sed kial ili elektis Alma-Aton?”

“Mi ne scias. Sajnas, ke Alma-Ato pli kaj pli farigas kongresurbo. Gi havas multajn hotelojn, la klimato estas tre stabila kaj agrabla, abundas arboj kaj gardenoj. Krome, eble estis okazo montri al homoj el la tuta mondo — kaj al multaj el evolulandoj — ke en iama dezerto moderna urbo viglas, plene disvolvita…”

“Estu kiel ajn, la dezerton oni bone vidas de ci tie”, krietis Goja. “Rigardu ci-flanken!”

Efektive, de la supro, kien ili alvenis, la urbo aperis kiel oazo grandparte siegata de dezerta sablo. Kelkloke vidigis verda kamparo kaj ie, en malproksimeco, lago divenigis, sed la dezerta vasteco tamen sentigis impona.

Karal rigardis fascinite la urbon. Kiom da vivoj tie interplektigas! Kion pensas, kion sentas, al kio strebas tiuj homoj? De kie ili venas? Li jam antaue rimarkis sur la stratoj, ke la kazahoj, kun sia nete azia tipo, konsistigas malplimulton en la logantaro. Cetere, en la urbo, oni audas pli ofte la rusan ol la kazahan. Kaj kio disvolvigos okaze de la internacia konferenco? Cu la idealistoj el UN, UNESKO kaj aliaj institucioj — inkluzive de multegaj neregistaraj organizajoj, kiuj uzis sian rajton reprezentigi — havas ideon pri tio, kion Interpol eksciis pri la intencoj de Mafio kaj de aliaj agemaj grupoj, jen politikaj, jen religiaj, uzi propracele la konferencon kaj la diplomatiajn faciligojn arangitajn de la soveta registaro?

“Cu ni iru al tiu restoracio, kiu havas la formon de vasta kazaha tendo?” Goja demandis, tirante Janon el la revo.

“Kompreneble!” ekkriis Stefano gojsaltante. “Estas porturista ejo. Ni estas turistoj. Ni turistu!”

La policano sarkasmis:

“Dungita por labori ce internacia konferenco, venigita ci tien je la kosto de impostpagantoj, li rigardas sin turisto! Goja, cu vi audis? Kion vi opinias pri tiu senkonscienculo?”

“Nu, mi malsatas”, si diris, kaj ilin gvidis restoracien.

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×