3

Marta Martin zorge metis sian pluvombrelon en la angulon de la oficejo, apud sian saketon, kaj rigardis la paperojn, kiuj kusis sur sia tablo. Si prenis unu, gin legis rapide, sulkigis la frunton, kaj ekpasis direkte al la apuda cambro, la kabineto de s-ro Kertsch, kies sekretariino si estis.

Si automate frapis al la pordo, per kiu sia oficejo rekte komunikigis kun tiu de s-ro Kertsch, kaj, antau ol atendi respondon — si ja ne dubis, ke li ankorau ne alvenis je ci tiu frua horo — eniris tuj. Sed apenau si faris pason en la oficejo, jam si haltis, ekkriante. Post dusekunda hezito, si rapidis al la figuro sinkinta en la apogsego. Si tusis manon. Gi estis glacie malvarma. Kure si eliris, vokante:

“Tujtujtuj! Al s-ro Kertsch! Urge, venu!”

Jam la juna hinda gardisto, kiu dejoris ce la enirejo de la gravula koridoro, rapidis renkonte al si.

“Kio okazis?” li demandis strece.

“S-ro Kertsch!” si respondis, kaj sia paleco estis impresa. “Sajnas, ke li mortis.”

Post kelkaj sekundoj la juna hindo staris apud la korpo, kiu prezentis la karakterizan aspekton de kadavra rigideco. Ec ne necesis tusi ties manradikon.

“Ne estas dubo”, li flustris. “Mi devas voki la cefon.” Kaj li kuris eksteren.

“Estas telefono ci tie”, la sekretariino rimarkigis.

“Ne tusu! Fingrospuroj…” li kriis averte, kaj si grimacis.

Post nelonge alvenis altkreska largasultra nigrulo, viro impona, kun firma oficira sinteno, tuj sentiganta cirkau si efikan autoritatecon: Henry Adams, jamaikano, estro de la sekureca opo en la inter-organiza sekretariejo.

“Neniu tusu ion ajn, neniu eniru ci tien!” li ordonis, kaj tuj poste turnis sin al la hinda gardisto:

“Telefonu al Karal kaj Tuurken, ke ili venu tuj. Mi bezonas iun, kiu scipovas la rusan. Mi restas ci tie.” Kaj li reeniris la kabineton de Kertsch.

Li refermis la pordon kaj restis ce gi stare, kun la kruroj apartigitaj kaj la manoj malantau la dorso. Li ne movigis. Lia rigardo tre malrapide rondiris la cambron. Se iu lin observus, tiu ne dubus, ke neniu detaleto povas eskapi el tia koncentrita atentado. Post kelkaj minutoj li forlasis sian statuan pozon kaj rondpasis, okul-esplorante. Fine li aliris la korpon. Ne tusante ion ajn, li gin rigardadis, tre sisteme, kvazau studante centimetron post centimetro.

Pri Henry Adams oni kelkfoje diris, ke lia cefa profesia atuto estas liaj okuloj, kaj efektive, lia maniero vide inspekti sen iu manko, restante tute senmova, ankau ci-foje nepre impresus ceestunton.

Iu frapis al la pordo kaj eniris, maldika kaj longa blondulo — la finno Olavi Tuurken — kaj Jano Karal alvenis tuj post li. Ambau proksimigis al la korpo. Lau la direkto de la okuloj de Adams, ili sciis, kien rigardi: sur la malhelblua cemizo, maldekstraflanke, je la nivelo de l’ koro, komencigis bruna makulo, kiu etendigis al la pantalono kaj al la sego, signifoplene.

“Murdo!” murmuris Karal.

Adams tiris el sia pantalono grandan postukon kaj, tre delikate, evitante kiel eble plej multe difekti fingrospurojn, li parte malmuntis la telefonon per siaj tukkovritaj manoj. Li signis al la du kolegoj, kiuj interesate rigardis: la telefona parolilo estis arangita al ciokapta mikrofono — mikrofono kaptanta ciun bruon en la cambro, ne nur telefonajn konversaciojn — konektita al ekstreme malgranda radiosendilo. Iu, ie, povis auskulti cion okazantan ci-oficeje. La cefo sin turnis al la blondulo:

“Olavi, iru voki la sovetianojn, bonvolu.” La malgrasa finno senvorte eliris. La nigrulo tiam direktis la vizagon al Jano:

“Mi petas, venigu la juran konsiliston”, li diris. “Mi timas, ke niaj rilatoj kun la sovetia polico ne estos simplaj. Necesas ankau informi la generalajn sekretarion kaj direktorojn de la kvar organizajoj, la prezidanton de la konferenco, kaj ili decidos, kiun plue informi jam nun. Cu vi prenu tion sur vin?”

Karal kapjesis.

“Cu vi hazarde scias, cu s-ino Kertsch trovigas en Alma-Ato?” li demandis la cefon.

“Ne,” tiu respondis, “bonvolu ankau tion kontroli, kaj revenu tuj.”

Ankau Karal eliris silente.

Olavi Tuurken ne restis longe for, kaj post li rapide sekvis du sovetiaj funkciuloj. La kvar homoj rapide prezentis sin reciproke, kun firmaj manpremoj kaj intensa, pritaksa rigardado.

Boris K. Zajcev, la sledovatel’, estis iom malpli alta ol Adams, sed same larga kaj multe pli dika. Dum Adams aspektis kiel perfekte trejnita boksisto, Zajcev elvokis eksboksiston, kiu neniam cesis mangi kaj drinki, ekde kiam li forlasis la arenon: lia impona muskola strukturo estis trasorbigita de graso, sed pro tio ne malpli impresa, car videble, kiom da fleksebleco li perdis, tiom li gajnis kiel batforton. La mallonge tonditaj haroj, kastankoloraj, akrigis la vizagtrajtojn kaj iel pliigis la impreson de nevenkebleco.

Ankau Ivan I. Mahmetali, lia cefhelpanto, estis dika, sed nur ce la ventro, kontraste kun cefo Zajcev, ce kiu graso amasigis egale cie, kie trovigis muskoloj. Mahmetali havis malpli altan kreskon, kaj se li sajnis nek speciale forta, nek aparte rapidmova, tion ce li sendube kompensis ruzo. Capitan de admirinda nigra hararo, lian rondan vizagon, kun la elstarantaj vang-ostoj kaj la mongolaj okuloj, inteligento stampis.

Reenirante, Karal trovis strecitan etoson. La du sovetianoj videble konsideris, ke, car la krimo okazis sur sovetia teritorio, ciuj aliaj devas forlasi la lokon kaj lasi al la soveta povo la taskon enketi, kaj, espereble, aresti la kulpulon. Sed tion Adams ne akceptis: la murdo estis farita sur internacia teritorio, kaj la viktimo estis internacia funkciulo. Plej versajne la granda plimulto el la atestantoj kaj pridemandotoj apartenas al la konferenca dungitaro kaj ec ne scias la rusan. Li postulis, ke la anoj de la internacia sekureca opo kunlaboru kun la polico sovetia. La tono certe restis tre trankvila ambauflanke, sed la frazoj pli kaj pli elvokis la alternajn pugnobatojn de boksmatco. Sub la homa civiliziteco sentigis praa kvazaubesta konkuro pri tio, kiu el ambau bandoj posedos la teritorion.

Meze de la diskuto alvenis la jura konsilisto, kun fasko da dokumentoj. Lia svelta eleganteco akcentis la ordinarecon de ciuj aliaj. Estis io aristokrata en lia estmaniero, kaj, eble car ili tute ne kutimis renkonti viron simile belvestan, la du sovetianoj aperis impresitaj.

Fakte, impresitaj au ne, ili nur povis cedi. Kiam estis proponite, ke la konferenco okazos en Sovetio, la auspiciantaj organizoj kaj la soveta registaro subskribis konvencion pri parta eksterteritorieco, tiel ke la ejoj uzataj de la internaciularo ricevis statuson pli malpli kompareblan al tiu de ambasadorejo. Kriminalaj aferoj estis antauviditaj en la konvencio, kiu nete difinis la devigon de partopreno ambauflanka. La koncernajn punktojn oni siatempe ensovis, car pluraj statoj malfidis la pretecon de Sovetio plene lasi esprimliberon en la konferenco, kaj ili vidis en tiuj artikoloj garantion kontrau cia arbitra pseudo-kriminala agado.

Tamen, tiu arango tiom kontrauis la normalajn refleksojn de policano, ke la du sovetiaj funkciuloj ege rezistis kontrau la devo gin obei. Ilin Karal bone komprenis. Se li estus hejme kaj murdo okazus, kaj li devus dum la tuta enketo labori kun bando da eksterlandaj funkciuloj, pri kies metodoj, principoj kaj pensmanieroj li scias nenion, li sentus ilian konstantan ceeston ekstreme malagrabla.

Dum la diskuto dauris, alvenis diversaj personoj. Unue eta eta virino blankakitela, kun severa mieno, kies severeco malaperis komplete, kiam si ekridetis — si estis la medicina fakulino, kiu prizorgos la nekropsion — kaj poste kelkaj policaj teknikistoj, pretaj cion foti, “levi” fingropremajojn, kaj serci tiajn etajn, sed ofte valorajn indikajojn, kiel estas haroj, polvo au su-spuro al nuda okulo nevidebla. Sed nek Adams, nek Mahmetali permesis al ili komenci sian laboron.

Dume, Zajcev telefonis kaj telefonadis al homoj, kies respondoj sajne kontraudiris unu la alian, tiel ke ekfebris la tuta hierarkio de la kazahia ministrejo pri enlandaj aferoj kaj poste tiu de la tutsovetia ministrejo pri eksterlandaj aferoj. Siaflanke, la jura konsilisto sukcesis atingi telefone du el la generalaj direktoroj kaj unu el la vicprezidantoj de la konferenco. Ankau tiuj telefonis al la sovetiaj instancoj, gis fine iu tre alte situanta sur la skalo de povo konfirmis la interpreton de la jura konsilisto, kaj donis striktajn ordonojn pri kunlaboro kun la internacia sekureca opo. Nur tiam la medicina kaj aliaj fakuloj ekrajtis eniri, sed antau ol lasi al ili la lokon, Adams rimarkigis al la ceestantaro, ke la telefono de Kertsch inkluzivas ciokaptan mikrofonon konektitan al elsendilo. La sovetianoj aspektis embarasite.

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×