unu. Tamen, Alma-Ato estas universitata urbo, kun pli ol 600 000 logantoj! En okcidento, ec en urbo kun 10 000 logantoj vi nepre trovos plurajn librejojn kun almenau kelkaj verkoj pri tiu fako, kaj ec en pli malgranda urbeto vi povus mendi unu. Ci tie, si provis, kaj oni respondis al si, ke estas neeble. Mi tute ne komprenas, kiel la vivo organizigas ci-lande.”

Ili ekmarsis direkte al la montoceno.

“Cu vi sukcesis vidi lin?” Jano demandis la edzinon, kiu jus devis renkontigi kun Plum.

“Jes. Ni pasigis kune longan horon. Li ec invitis min al kafo.”

“Kaj kio estas via diagnozo?”

“Se mi nur scius!”

“Ne diru, ke vi ne povas distingi mensogulon disde frenezulo!”

“Kiajn vortojn vi uzas! La realo neniam estas tiel simpla. Kaj Jakobo Plum certe ne estas simpla homo. Li impresis min kiel tre sentema kaj inteligenta viro…”

“Tio konfirmas mian intuon”, la policano interrompis. “Li estas ruzulo, kiu kasas siajn ruzojn sub masko de kvazau-frenezeco.”

“Mi ne konsentas. Li estas pli kompleksa ol tio. Lau mia impreso, lia personeco disvolvigis en perturbaj cirkonstancoj, kiuj devigis lin alpreni neordinaran estmanieron por protekti sin.”

“Cu vi ne opinias, ke li komedias lauvole?”

“Li komedias tute certe, sed ne lauvole, kiom mi rajtas jugi post tiel malprofunda ekkono. Komedii farigis por li kvazau dua naturo. Mia interpreto estas, ke dum la infaneco li rimarkis, ke li sukcesas ridigi la aliulojn kaj iamaniere regi la situaciojn dank’ al tiu konstanta komediado. Homo, kiu ridas, malpli emas ataki, kaj sajnis al mi, ke Plum sentas sin ege vundebla.”

“Vi jus diris ‘regi la situaciojn’ kaj tio koincidas kun mia propra takso, nome, ke la ridinda personeco, kiun li alprenas, ebligas al li estri la cirkauularon. Li devigas la homojn agi aliel ol nature, kaj ilin devigas adaptigi al li, cu ne?”

“Jes. Pli malpli tia mi sentas lin.”

“Cu kun liaj tikoj, lia mallerteco, liaj emociaj reagoj, li povus esti agento por iu statsekreta servo?”

“Kiel diri? Mi ne konas lin sufice. Li certe aspektas kiel fusulo, kun malbone kunordigitaj movoj. Sed tio povas esti masko. Ciam sajnas al mi, ke malantau la masko, li profunde amuzigas. Miaopinie, se la tasko estas adaptita al lia personeco, li tre bone povus plenumi gin. Sed oni ne postulu de li ion fizike dangeran.”

“Kaj kion vi opinias pri murdkapablo? Cu li estas homo, kiu mortigus se necese?”

Goja profundigis en la pensojn. Si provis mense revidi Jakobon Plum, liajn strangajn gestojn, liajn klaunajn, sed fojfoje kortusajn, esprimojn, liajn dirojn tiel malsimilajn ol tio, kion oni generale audas.

“Li certe havas multege da energio. Oni parolis al mi pri lia giganta laborpovo, kaj pri tio mi ne miras. Rigardante lin, oni sentas, ke lia nerva sistemo bolas konstante. Kaj tamen, lau liaj kolegoj, kiujn mi pridemandis, li neniam estas elcerpita, kio signas neordinarajn rezervojn da nerva energio. Nu, kial mi tion diris? Tio ne rilatas al via demando.”

“Jes. Vi scias, Goja, kiom mi fidas vian jugon pri homoj. Ciam via opinio pri suspektato min ege helpas. Cu Plum lau vi kapablas murdi?”

“Li havas la necesan inteligentecon por plani, li povus havi motivojn, kun sia torturita, tre kompleksa psiko, eble li ne havas multajn inhibojn, almenau normalajn inhibojn: aspekti ridinde amuzas lin pli ol lin genas, kio karakterizas homon ne atribuantan egan gravecon al la sociaj jugoj kaj sekve eble ankau al sociaj konceptoj pri moraleco. Li versajne havas propran moralecon, tute malsaman ol la komuna.”

“Tio staras sur la pormurda flanko de la bilanco; cu io sur la kontraumurda?”

“Jes, lia sentemo. Li efektive impresas min kiel homo, kiu tre malfacile povas suferigi.”

“Sed Kertsch ne suferis. Li estis tuj senkonsciigita, anestezita. Li mortis post kelkaj minutoj da dormo.”

“Vi pravas. Kiel scii? Vi ne imagus, kian strangan ideon mi jus havis. Bildigis miamense Jakobo Plum en la kabineto de Kertsch. Ili diskutas. Ili amikigas (kiu diris al ni, ke ili estis malamikoj, se ne Plum mem?) kaj Plum montras al Kertsch glaveton, kiun li jus trovis en iu azia bazaro, kaj grandageste teatrante apud li, kun ridegoj ambauflanke, per mallerta movo senvole trafas Kertsch-on rekte en la koron. Tiam, li ekscitigas, terurigas, panikas, kaj kure foriras mensogante al la gardisto…”

“Se tiel estis, vi solvas la problemon de la motivo — se problemon ni havus koncerne lin — lau tre bela maniero. Kara, ci-foje vi ne helpas. Vi komplikas la sercon de la vero. Car estas io tre gusta en tio, kion vi jus diris. Plum estas tia homo, kiu neniam atingus la koron de iu ajn, se li gin celus, sed kiu tre bone povus, fuse, mallertamove, trafi nete en la centron…”

21

La buso forlasis sian restejon inter Kazahstan-hotelo kaj Lenin-Palaco, trairis la urbon, pasis sub speco de provizora triumfarko portanta gigantan sloganon, au bonvenalvokon — Stefano bedauris, ke lia onklo ne ceestas, por traduki al li — kaj en la kamparon ekveturis.

Al la junulo placis eliri el la urbo. Tiu kamparo estis bela, verda, kaj, repensante pri la vido de sur Kok- Tjube, Stefano rememoris, ke ne sur ciuj flankoj la dezerto cirkauas la urbon. Ci tiu estis unu el la flankoj cu sparitaj de la dezertformigo, cu ege provizitaj per irigacio.

La junulo avide rigardis la pejzagon, kies bildoj sekvis unu la alian antau liaj okuloj. Pasante preter iu vilago, li mire rimarkis, ke la grandliteraj sloganoj, kiel kutime pentritaj flave sur larga ruga tolbendo, ci tie estas germanlingvaj. “Ne malstreci la fortojn dum la kolektado de fruktoj!” vokis unu. “Plenumi la decidojn de la kongreso de la komunista partio de USSR”, proklamis alia. ‘Germana kolhozo en sovetia centra Azio! Mi neniam estus imaginta tion!’ li diris al si, penseme.

Ilia unua halto estis en la vilago Tonkeris, en la distrikto de Talgar, kie ili vizitis t.n. feldseran kaj akusistan prizorgejon, etan domon kun kalkitaj blankaj muroj, meze de la vilago, kie unu akusistino sekvas la evoluon de gravedecoj kaj kie la feldser — virino, kiu ricevis specialan trejnigon kvarjaran pri medicina praktiko — zorgas pri diversaj malsanpreventaj aktivecoj kaj prenas sur sin la traktadon de kutimaj malsanoj, kiuj ne postulas la intervenon de plentrejnita kuracisto.

La tricambra dometo estis pura kaj placa, kvankam tre sobre arangita, kaj Stefano trovis interesa tiun konceptadon pri vilaga sanprizorgado. Bedaurinde, la parkera maniero, lau kiu la du vizitataj virinoj klarigis sian agadon, estis ege gena, kaj ne malpli la fakto, ke elirante, ciu ekskursanto ricevis presitan faldfolion trilingvan (la angla inkluzivigis!) pri la jus vizitita ejo. Li estus preferinta rigardi vere ordinaran vilagan konsultejon, malpli modelan, malpli specialigitan en akcepto al eksterlandaj gastoj.

Tagmeze ili haltis en sovhozo “Kazahstan”. Kontraste kun kolhozo, kiu estas kooperativo de vilaganoj posedanta la grundon kaj la ekipajon, sovhozo apartenas al la stato. La ekskursantoj vizitis diversajn instalajojn kaj estis supersutataj per lavango da statistikaj informoj, post kio oni kondukis ilin al vasta mangosalono, kie pantagruela tagmango ilin atendis. Ree kaj ree la mango estis interrompata de tostoj, jen per vodko, jen per vino, jen per brando, al la interpopola amikeco, al la paco kaj al la multaj noblaj celoj de la konferenco tutmonda.

Stefano trovigis apud f-ino Martin kaj, dum vodka tosto, ci-lasta flustre petis lin diskrete transpreni la enhavon de sia glaso kaj gin anstatauigi per akvo. Dank’ al la lerta maniero, lau kiu Stefano plenumis tiun taskon, sia sovetia najbaro, kiu sian glason konstante replenigis, ne rimarkis la intersangon. F-ino Martin direktis al Stefano rigardon kun eterna dankemo.

La konversacio papiliis de unu temo al alia.

“Cu vi vizitis la cirkon?” demandis unu el la sovhozaj gastigantoj.

“Kompreneble”, unuvoce diris Marta Martin kaj Stefano.

La delegito de Komoroj konfesis preskau honte, ke li ne iris. Tion li sentis des pli embarasa, car, estante islamano, li rifuzis trinki alkoholajon. Ne estas agrable percepti sin malbona gasto.

“Vi nepre devas iri”, “Estas tre interese”, ciuj cirkauuloj entuziasme konsilis.

“Cu estas io, ho ne placis al vi?” demandis unu el la sovhozanoj.

“Nenio”, diris Stefano, sed Marta Martin, kun kunstrecitaj lipoj prononcis:

“Mi tute ne satis tiujn longajn versdeklamojn, per infaneca tono, kiuj prezentigis de tempo al tempo.”

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×