“Mi forgesis pri tiuj”, la junulo sin korektis. “Efektive, ankau al mi tio ne placis, sed mi pensis, ke nur pro tio, ke mi ne komprenas la lingvon.”

“Ec komprenante la lingvon mi ilin malsatis”, intervenis angla interpretistino, kiu sidis apud la komora delegito. “Estis nur fanfaronaj naivrimaj retorikajoj pri la beleco kaj boneco de Kazahstano kaj de Sovet-Unio. Mi estus preferinta muzikon.”

Stefano opiniis, ke si ne estas tre gentila.

“Nu, nu, estas tradicio de niaj spektajoj”, la sovhozano klarigis. “Ni eble havas alian komprenon pri poezio ol vi okcidentanoj, kaj ankau pri deklamado. Sed diru, kio al vi plej placis?”

“Mi hezitas inter la klaunoj kaj la cevalrajdado”, Stefano respondis. “La maniero, lau kiu tiuj kazahoj sentas sin hejme sur galopantaj cevaloj, kaj faras ion ajn, vere ion ajn sur ili, estas eksterordinara.”

“Prave”, la sovetiano diris. “Ili estas tre impresaj. Sed ankau la klaunoj placis al vi, cu ne?”

“Ege”, Stefano jesis.

Marta Martin interdiris:

“Kio plej placis al mi estis tiu ero, kun unu el la klaunoj klaunanta sur galopanta cevalo. Li havis la lertecon de la kazahoj, kiun vi jus menciis, sed ankau la humuron de klauno.”

“Tiun programeron mi bedaurinde ne vidis”, diris Stefano. “La klauno estis malsana, kiam mi spektis la cirkon, kaj neniu kapablis anstataui lin. Sed mi efektive audis, ke gi estis perfekta.”

“Ankau mi bedaurinde ceestis la cirkon, kiam tiu junulo malsanis”, muzikvocis la angla interpretistino. “Tre domage, car ciuj ege laudis tiun programeron.”

“Jes, vere estis domage, li estas mirinda”, la sovetiano diris. “Mi tion des pli bone scias, car li naskigis ci tie, sur la teritorio de ci tiu sovhozo. Li vizitadis la lernejon en ci tiu preciza loko. Kaj mi fieras audi, ke spontane vi elektis ties eron la plej bona. Sed kial vi ne mangas iom da vinberoj, provu ilin, ili ne havas kernetojn.”

“Ege bongustaj”, komplimentis la delegito el la Komoraj Insuloj, felica fine trovi ion por laudi.

“Viaj pomoj estas paradizaj”, Marta Martin diris. “Oni ne povas rezisti la tenton.”

“Ci tiu estas la lando de la pomoj”, fieris la kazaho.

“Belega lando!” entuziasmis la sekretariino.

“Sed kial oni ne povas gin viziti?” la angla interpretistino demandis. Sajnis, ke placas al si agresi la gastigantojn. “Antau kelkaj tagoj, mi estis kun kolegoj kaj kamaradoj, kaj ni petis taksion nin konduki al iu vilago, por iom vidi, kiel homoj vivas, kaj eventuale vespermangi tie. Li komence rifuzis, dirante, ke estus multe pli interese veturi al tiu turista loko, kie oni glitsuas. Sed turistaj arangoj tute ne interesas nin. Ni insistis kaj insistis. Finfine li akceptis, ke ni eniru la taksion, kaj diris, ke li kondukos nin al vilago. Sed cu vi scias, kien ni fine trafis?”

“Ne”, unuvocis la aliaj, dum Stefano rigardis la videble embarasitan vizagon de la sovhozano.

“Al tiu sama glitkurejo, kien ni diris, ke ni ne volas iri. Tiam ni furiozis, diris, ke ni plendos al la autoritatoj pri lia trompo, ke ni volas iri al iu ajn vilago ekster la urbo — ni ja sciis, ke estas ne nur dezerto ci tie — sed li simple plu ridis kaj diris: ‘Nu, bone, plendu al la autoritatoj!’ Tiam ni petis lin reveturigi nin urben. Alvenante, ni rifuzis pagi. Ni furiozis. Kia disputo! Cu vi konas tiun Lolitan Fuentes? Si estis kun ni. Dio mia! Kian skandalon si faris! Kiam tiu estas malkontenta, oni audas sin, mi garantias al vi. Si kriis angle, kaj la taksiisto ne komprenis, kaj mi provis interpreti por li, kaj personoj komencis arigi. Tiam la taksiisto petis nin subskribi paperon klarigantan, ke ni petis lin iri al vilago, ke li malkonsentis, kondukis nin sur la monton, kie estas tiu glitsuejo, kaj ke ni ne akceptis pagi lin. Kiam tiu atesto estis subskribita, li foriris tute kontenta, dum Lolita plu piedbatis la grundon kriante: ‘Li ne eskapos el la puno. Mi havas protektojn en la plej altaj sferoj sovetiaj. Oni neniam iras kontrau mia volo sen esti punata…’ kaj similajn sensencajojn, kiuj vere hontigis nin rilate al la personoj pasantaj preter ni kun moka rigardado.”

“Kaj cu vi plendis al la autoritatoj?” scivolis Stefano.

“Ne. Ni promesis al ni, ke ni diskutos la aferon la morgauan tagon, sed… nu, vi scias, kiel tiuj aferoj disvolvigas praktike, ni devis labori, kaj la tuta afero forfalis. Diru al mi, sinjoro, kiu tiom fieras pri via bela lando, kial ni ne rajtis viziti vilagon? En niaj landoj…”

“Nu, mi ne scias pri viaj landoj,” ridetis la sovhozano, “sed vi malpravas dirante, ke vi ne rajtas viziti vilagon. Cu vi ne pasigas la tutan hodiauan tagon vizitante la kazahan kamparon?”

La anglino volis rebati, sed la gruporganizanto ekstaris, proponis lastan toston, kaj petis ciujn reiri al la autobuso.

Stefano trovigis apud la interpretistino, dum ili transiris al la buso.

“Cu vi bone konas tiun Lolitan?” li demandis.

“Tute ne intime, multe mankas gis tio”, si respondis. “Si fakte estas amikino de amikino mia, kaj pro tio okazis plurfoje dum ci tiu konferenco, ke ni renkontigis. Ekzemple, ni vizitis kune la teatron. Si estas maloftajo, emocie. Tiun vendredon, kiam mi iris al la cirko, pri kio ni dummange parolis, si venis kun ni, sed tuj poste, kiam ni eksidis, dum ni atendis la komencon de l’ spektajo, si subite ekscitigis pri iu eta francino, kiun si ekvidis trans- arene, si ekkverelis kun sia amikino kaj nin forlasis sen plua klarigo. Si estas tia, agas tute ne racie, tuj lau la impulsoj. Mi estas preskau certa, ke si entute forlasis la cirkon.”

Side en la buso, dum la kamparaj pejzagoj sinsekve pasis preter lia fenestro, Stefano subite eksaltetis.

“Ej! Mi nepre devos kontroli!” li murmuris al si.

Ie, malantaue, sudamerika delegito spontane komencis kanti, nostalgie.

*

Por tiuj, kiuj elektis ekskurson n-ro 2, la pejzago tre monotonis, tial Goja benis la cielon, ke sia kunulo estis ege simpatia. Li estis el Jordanio, kaj ciujn vortojn, kiujn li prononcis, stampis profunda sageco.

“Estus grava eraro jugi libianojn lau tiuj viroj”, li diris al si. “Mi laboris en Libio kelktempe, kaj mi tie renkontis multajn agrablajn, afablajn, modestajn, inteligentajn homojn. Mi ne komprenas, kial la libiaj registoj akceptis tiun Azzuz en sian delegitaron. Kvankam verdire…” li aldonis post pauzeto, lasante la frazon svebi nefinita.

“Kion vi volis diri?” Goja scivolis.

“Ba! Ci tiu konferenco estas tiel stranga! Gi kostas milionojn, kaj utilos al kio? Pliajn vanajn tunojn da papero, kiujn pagos la laboruloj de la tuta mondo, felice sen konscii, ke parto de iliaj impostoj perdigas en tian frenezajon.”

Viro, eble 30-jara, kiu sidis trans la autobusa koridoro, turnis sin al li:

“Cu vi ne kredas je la spirita kaj socia bonfarto de la homoj, s-ro Lutfi?” li demandis kun rideto. Kun la tre nete kombitaj haroj, la placa, zorge razita vizago, kaj la bonkvalitaj vestoj, li aspektis kiel juna kunlaboranto en jura oficejo usona.

“Ho jes, mi kredas je gi,” diris la milda arabo, “sed mi ne kredas, ke tia konferenco povas akceli gin. Cu vere tion kredas vi?”

“Honeste, ne,” la juna viro respondis, “kaj — kvankam mi petas vin tion ne ripeti kiel mian opinion — ankau mi taksas, ke okazas ci tie nur paroladoj kaj paroladoj, je kosto astronomia, por neniom da utilo.”

“Tio kelkfoje estas senesperiga, cu ne?” komentis Goja, kun sulkita frunto.

“Ofte jes,” diris la jordaniano, “kvankam eble nia konferenco tamen havas utilon: okazigi personajn kontaktojn inter homoj plej diversaj, kiuj tiel lernas estimi unu la alian. Jen ni estas tri malsamaj personoj, arabo, ruso, okcidentanino, kaj la reciproka simpatio inter ni tuj percepteblas, cu ne? Mi ne dubas, ke pri multaj punktoj ni interkonsentas, kaj ke pri la ceteraj ni almenau respektos unu la alian.”

“Cu vi estas ruso, sinjoro?” Goja demandis la junan viron.

“Ho! Cu vi ne interkonatigis?” Lutfi diris kun la tono de pardonpetanto. “Permesu, ke mi prezentu vin. Sergej Karaulov, el Radio Moskva, S-ino Goja Karal.”

“Kiam mi repensas pri la cirkonstancoj, en kiuj ni ambau interkonatigis, mi kelkfoje sentas timon”, la ruso diris, iom enigme. “Cu ne, s-ro Lutfi?”

“Efektive. Imagu, s-ino Karal, ke ni renkontigis la vesperon de la krimo, ce la loko de la krimo…”

“Cu vere?” Goja interrompis, surprizskuige.

“Ne tute vere”, Karaulov korektis. “Sed ni ambau unu post la alia iris tien por viziti unu el la gravuloj, kiu estis for ce mi-ne-memoras-kiu akcepto. Ni estis bonsancaj, ke la gardisto informigis pri la celo de nia vizito kaj ne enlasis nin. Aliel, ni certe trovigus inter la suspektatoj, cu ne?”

“Nu, tio sendube dependas de la horo”, diris Goja.

“Prave, kaj mi tute ne scias, kiam tiu Kertsch mortis. Ni sekvis unu la alian tie pli malpli je la 18:15, cu ne, s-ro Lutfi?”

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×