“Jes. Kaj mi vere sentas dankemon al tiu gardisto. Se li nin enlasus, ni devus skribi nian nomon en la registrolibron, kaj automate la polico interesigus pri ni. Mi malsategus submetigi al polica pridemandado. Sed ni revenu al nia antaua temo. Diru al mi, kara s-ro Karaulov, cu vi legis la tekston de tiu Gonzalez pri la valoro de nuancoj kaj la fakto, ke, lau li, marksista dialektiko instruas tiujn ignori kaj sekve kondukas la homaron al manko de intelekta matureco? Min interesus scii, kiel vi, sovetiano, reagas al similaj asertoj…”

La buso plu iris en la monotona pejzago. Goja diris al si, ke se la pejzago estus pli interesa, ili rigardus gin, anstatau diskuti, kaj tio, por ilia triopo, certe estus spirite malpli riciga.

*

La vizago de Arne Kristiansen ne montris ec plej etan emocion.

“Ne”, li trankvile respondis. “Dum mi dejoris ce la koridora gardejo tiutage, neniu venis por viziti unu el tiuj gravuloj, kiuj estis for ce la akcepto; neniu venis, kiun mi devis forsendi.”

Cu lia rigardo estis malpli akra ol kutime, au cu tion Jano nur imagis?

22

La ceestantaro aplaudis plu kaj plu, tondre. Jano staris sur galopanta cevalo, meze de la areno; du suspektatoj — la armeno kaj la gardisto — rajdis same kure apud li. Kaj jen subite pluvo da ponardoj, jetataj de Lolita Fuentes, kiu sidis sur trapezo super li kaj trovis la ludon tre amuza, ekfalis liadirekte. Liaj refleksoj estas bonegaj, kaj tuj li havis la ideon malfermi la pluvombrelon de Marta Martin, kiun objekton li transdonis al Romian. Sajnis al li strange, ke neniu gardisto ceestas. La ponardoj trapikis la ombrelon, kaj li vekigis, morte terurita. Estis la kvara matene, kaj li audis apud si la regulan, pacan spiradon de Goja.

Matenmange, li diskutis pri sia songo kun si, lau jam longa para tradicio. De la songo ili transiris al diversaj detaloj gravaj por la enketo. Stefano tiam alvenis, kaj auskultis kun intereso.

“Ha jes, onklino Goja, mi vidas, ke vi rakontas al Kara-Karal, kion mi pripensis en la buso.”

Ambau geonkloj kapjesis.

“Sed hierau nokte revenis al mia menso alia detalo, kiun mi ne menciis al vi, kaj kiu eble gravas. Temas pri tiu atleta blondulo kun la bluaj okuloj. Li diris, ke li ceestis la saman cirkan spektajon kiel mi, sen la klauna galopado. Tio do okazis la faman tagon!”

“Sed cu ne la morgauan?” Karal demandis.

“Ne povas esti. La sekvantan tagon la programo komplete sangigis.”

“Povis esti dum la dua spektado”, Goja diris. “Ne forgesu, ke pro la mondkonferenco ili duobligis la prezentojn…”

“Sed ec se estis vespere! Se li estis en la cirko, tio signifas, ke ne li gardis la enirejon al la koridoro! Li ja dejoris gis la 21-a.”

“Hm!” medite sonis la voco de Karal. “Tion ni devas analizi pli profunde…”

Tiel la triopo plu babilis, dum Karal notis diversajn punktojn, indajn je plua faktoesplorado.

Ce la matena kunsido kun la kvar kolegoj, li klarigis sian hipotezon, kaj la kvinopo organizis la kontrolon de tuta serio da punktoj. Dum du tagoj, oni informigis ce taksiistoj, ce la cirko, pridemandis la sovetiajn kaj internaciajn gardistojn, esploris atente aron da dokumentoj, kun la difinita celo trovi konfirmon al hipotezo, kiu fakte pli kaj pli pravigis.

23

La kvin enketistoj alvenis en la koncernan oficejon jam sufice frue. Ili sidis kaj atendis.

Post dudek minutoj malfermigis la pordo; ili rigardis la atendatan personon enpasi kaj ekhalti kun mira esprimo.

“Kio okazas?” tiu diris. “Kion vi faras kiel konspirantoj ci tie?”

“Ni volas unue fari al vi kelkajn demandojn”, Adams diris. Estis decidite, ke la dialogon komencos li.

“Je via dispono.”

“Cu la vendredon, kiam mortis s-ro Kertsch, vi ceestis la cirkan prezenton?”

“Jes.”

“Je la kioma?”

Al Karal sajnis, sed ne tute certe, ke eta hezito manifestigas.

“Je la 18-a.”

“Cu vi vizitis la cirkon alifoje en Alma-Ato?”

“Ne.”

“Dankon.”

“Nun alia demando: elirinte el ci tiu konstruajo tiuvendrede, cu vi poste revenis? Mi volas diri: post la 17- a.”

Denove, cu estis hezita pauzo au nur la normala tempospaco inter demando kaj respondo?

“Ne.”

“Dankon. Merkredon, la 4-an, cu vi ricevis liberan tagon?”

“Atendu. Mi foje estis malsana. Mi ne plu memoras ekzakte, kiun tagon. Cu mi eraras? Eble tiun merkredon mi ne venis labori.”

“Dankon.”

La nigrulo turnis sin al Zajcev:

“Via vico!”

“Antauhierau, lundon la 16-an, cu vi venis al via laboro, kiel kutime?”

“Kompreneble, jes.”

“Cu vi estis la tutan tagon en via oficejo?”

“Ne. Mi estis vokita al la kunvenejo. Oni petis min porti tien gravegan raporton, kiun la prezidanto devis tuj konsideri dum la kafpauzo. Mi kompreneble tuj iris. La afero sajnis urga.”

“Je la kioma?”

“Matene je 10 minutoj post la 10-a proksimume.”

“Tute guste. Cu vi rimarkis ion specialan, kiam vi reenvenis ci tiun cambron?”

Hezito, rigardo al la policanoj, unu post la alia, videbla travivo de interna konflikto, febra kaj riskoplena, kaj finfine:

“Ne.”

“Kaj kiam vi forlasis vespere ci tiun lokon, cu ne trafis vin la konstato, ke iu objekto mankas? Ke oni stelis ion de vi?”

Refoja hezito.

“Nu…”, sekvata de medita pauzo, kaj de firma, iom tro defia: “Jes.”

“Kial vi ne plendis pri tiu stelo al la polico au al la intersekretarieja sekureca opo?”

“Kial mi plendus? Ne estis stelo, nur pruntepreno.”

“Cu la pruntepreninto petis vin?”

“Ne.”

“Kiu prunteprenis?”

“Mi ne diros, pro via akuza sinteno. Mi simple konjektis, kaj ne povus pruvi.”

Zajcev gemspiris. Post refoja silenta pauzo, dum kiu la vizago de la pridemandata persono pli kaj pli malmoligis, kaj alprenis esprimon de sarkasma ironio tute ne adaptitan al la situacio, la ruso kapsignis al Karal. Ekparolis ci tiu:

“Via defendsistemo kondukas nenien, kaj mi konsilas al vi konfesi. Nun ni havas sufice da detaloj por pruvi vian kulpecon sen ia ajn dubo…”

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×