Jano Karal plu babilis, lau maniero, kiu tute ne konformis al liaj kutimaj sintenoj. Sajnis, ke li parolas, ne por esprimi ion, sed nur por la plezuro ceni vorton al vorto, frazon al alia frazo. Dum li parolis, lia voco farigis pli kaj pli mallauta, sed tiel laugrade, ke la sango apenau percepteblis. Tamen post momento gi reduktigis al flustreto.

“… kaj mi devas peti vin, tute konfidence rediri, post minuta pripenso, se vi volas, kiun tagon ekzakte vi estis malsana kaj ne venis al via oficejo…”

Post pripensa minuteto venis la respondo, same flustra, sed tamen tute klara:

“Merkredon la 4-an.”

“Cu vi tute bone audis min?” Jano rediris.

“Perfekte, kial?”

“Vi do ne estas surda, au iom pen-auda, cu?”

“Ne.”

“Dankon”, kaj Karal cedis la parolvicon al Tuurken.

“Mi venis al ci tiu oficcambro lundon la 16-an je 15 minutoj post la 10-a, kaj forstelis de ci tie objekton, kiu apartenas al vi. Kial vi ne plendis pri ties malapero?”

“Mi jam respondis. Mi ne imagis, ke policanoj povas steli, au internaciaj gardistoj. Sendube mi estas naiva. Mi konstatis la malaperon, kaj opiniis, ke kolego prunteprenis.”

Kiel Zajcev antaue, la finno ce tiu respondo profunde gemspiris. Kun la tono de plenkreskulo al obstina infano li daurigis:

“Tiun rabajon mian mi longe manipulis, lau la konsiloj kaj hipotezoj de kolego Karal. Ne estis facile tuj kompreni la funkciadon, sed mi baldau sukcesis. Mi tiam montris gin al kolego Mahmetali. Ni ambau ekzamenis gin tre atente. Eble li informos vin, kion li faris per gi.”

La konveksa uzbeko ridetis.

“Mi portis gin al la polica laboratorio”, li diris. “La pinton de la klingo, kvankam forte, kaj versajne pene, lavitan, ankorau markis brunaj spuroj, kiujn la laboratorio, lau mia peto, analizis. Montrigis, ke ili konsistas el homa sango. La laboratorio esploris la aglutinogenojn tie entenatajn, kaj konkludis sen ebla eraro, ke tiu sangospecimeno apartenas al la grupo B. Cu vi scias, ke ne pli ol 6,4 procentoj de la okcidentaj blankaj homoj, al kies kategorio s-ro Kertsch anis, havas B-tipan sangon? Nu, tiu malofta tipo estis tiu de s-ro Kertsch. Se trovigus nur tiu indikajo, estus do jam forta probableco, ke la klingo ekzamenita uzigis por mortigi tiun sinjoron. Sed due la dimensioj de la klingo — ties largeco, pinteco, plateco — respondas ekzakte al la tre neta vundo, kiun la murdoarmilo faris penetrante la torakon. Kaj trie, sur la cemizo de la viktimo la laboratorio trovis mineralan… e… kiel oni diras vialingve?… e… materialeron… etan-etan polveron, se vi volas, kiu estas el ekzakte la sama speco kiel tiu, kiun gi kolektis el interne de la ingo. Tio suficas kiel formala pruvo. Kiel multaj krimuloj, vi mistaksis la eblecojn de polica laboratorio.”

“Mi ne scias, pri kio vi parolas”, estis la sola komento.

“Cu vere, f-ino Martin?” prononcis Adams levigante. Li iris preni el la sranko pluvombrelon. “Jen,” li daurigis, “la objekto, kiun Olavi Tuurken ‘stelis’, kiam ni irigis vin al la kunvenejo lundon matene.” Li premis du apenau videblajn butonojn trovigantajn sur la tenilo, diametre kontraustarantajn, kaj tiris la tenilon. La korpo de la ombrelo montrigis esti glavingo, el kiu malrapide eligis, dum li progrese tiris la tenilon al si, akuta, plata, mallarga glaveto.

“Eksterordinare!” si diris. “Cu vere mia pluvombrelo entenis tiun pikilon? Mi tion neniam suspektis.”

“Ne perdu vian energion mensogante, fraulino”, la nigrulo rebatis kun sia trankvila, serena tono. “Mi montros al vi, ke vi havas neniun esperon eskapi el aresto.

“Vi diris, ke vi ceestis la cirkan programon vendredon la 6-an je la 18-a, kaj neniun alian programon. Sed dum vi tagmangis en sovhozo “Kazahstano”, vi diris, ke la de vi plej satata programero estis tiu kun la klauno Grisa kapriolanta sur galopanta cevalo. Nu, tiu estis forprenita de la tiutaga programo, car Grisa estis malsana. Aliflanke, tiu ero estis prezentita la antauan vesperon, kaj du personoj el via organizajo, s-ro Mbale kaj f-ino Vanderstraet, tie vidis vin, kaj pretas juri tion antau tribunalo.”

Se Adams imagis, ke tiu bato sin venkos, li serioze miskalkulis. Pli defia ol iam si aspektis respondante:

“Se oni rajtas havi advokaton por defendi la veron en ci tiu lando, li facile pruvos, ke ili konfuzis min kun iu alia. Cetere, la kasistino kaj la biletkontrolanto povos atesti, ke mi ceestis en la cirko vendredon la 6-an je la 18-a horo.”

“Ho jes, vi estis tie”, la nigrulo agnoskis. “Vi preparis bonan alibion. Vi forgesis vian bileton, kaj car vi ne kapablis klarigi vian kazon ruse, vi sercis iun por traduki, kaj trovis interpretiston, kiu vin helpis arangi la aferon. La kasistino petis vin montri la karton de konferenca laboranto, kaj diris, ke si rajtas enlasi vin senbilete. La interpretisto, la kasistino, la biletkontrolanto bone memoras la aferon kaj atestos, ke vi trovigis tie tiun vendredon je la 18-a…”

“Do, vi vidas! Kial vi rifuzas kredi min?”

“Car ni ankau trovis du taksiistojn, kiuj donis interesajn informojn. La unua kondukis vin de la cirko ci tien je la 18:05, kaj vi eniris la taksion de la dua cirkau la 18:25 por reveturi al la cirko. Ambau tre bone rekonis vian foton el inter deko da vizagoj similaj al la via. Ili rimarkis vin ankau pro tio, ke vi konstante tenis, firme-preme, antikvaspektan pluvombrelon. En bone elpensita plano, tio eble estis via cefa eraro.”

“Sajnas, ke iu decidis transsovi la kulpon sur min, kaj imitis min gis la plej etaj detaloj”, Marta Martin diris kun obstina esprimo.

“Neniu povus imiti vin tiel perfekte”, Adams reparolis. “Krome, la gardistoj eksteraj vidis vin reeniri kaj reeliri, kaj ankau Arne Kristiansen, la koridora gardisto. Kiam ni lin pridemandis, li menciis vin, kaj ni ne havis la ideon peti lin precizigi, cu vi pasis plurfoje, kaj fakte li estis duone forgesinta la aferon, car li tiom kutimas vidi vin en- kaj elpasi preter li, ke li ne plu sciis kun plena certeco. Krome, li opiniis, ke ni konas el la registro la diversajn en- kaj elvenojn.”

“Vi do konfesas, ke viaj suspektoj bazigas sur la dirajoj de viro kun malpreciza memoro pri miaj iroj kaj venoj! Mi ne estas policano, sed se mi farus vian laboron, mi pli fidus registrolibron ol la memoron de dubema ulo.”

“Dankon. Ni efektive alvenas al via cefverko. Ni nun scias, kiel vi faris por registri vian nomon nur unufoje. Vi rimarkis, ke la gardisto praktike neniam rigardas de proksime, kion oni skribas sur la registrolibron. Versajne la gardisto estis iom malproksima de la registra tablo, kaj vi klinis la libron tiamaniere, ke li ne vidu vian geston, kaj vi simple sajnigis, ke vi skribas. Car por li vi estas persono perfekte rajtigita iri kaj veni tiuloke, kaj li vidas vin fari tiun geston plurfoje tage, la afero sajnis al li tute natura.”

“Cu vere vi opinias, ke mi estus preninta sur min tian riskon?”

“Ho jes. Vi ec faris provon por certigi, ke ne estas vera kontrolo pri tio, kion la envenantoj kaj elirantoj skribas sur la registrolibron. Tio okazis merkredon la 4-an. Vi estis ci tie: tion atestas f-ino Weralska, kiu diskutis kun vi pri la raporto de la Internacia Asocio de Entreprenoj el la Farmacia Industrio.”

“Vi eraras pri la dato.”

“Kaj krome ni trovis memorandojn au leterojn, kiujn vi tajpis tiutage por s-ro Kertsch, kaj kiuj surhavas la signon TK/mm, kio signifas ‘diktita de Kertsch, tajpita de Martin’, kaj ankau tiun daton.”

“S-ro Kertsch ofte petis min antaudati au postdati la tajpajojn. Li organizis sian laboron tiamaniere.”

“Almenau oni povas diri pri vi, ke vi estas persistema. Malofte ni vidas personon, kiu rebatas al ciu argumento, ce kazo tiel akuza, kiel tiu, kiun ni prezentas al vi.”

“Estas simple car mi diras la veron.”

“Kiel vi volas. Nu, mi daurigu. Tiun tagon, kiam lau tiuj atestoj vi ceestis, la registro ne surhavas vian nomon. Sed, strange, gi havas la nomon de persono, kiu ne apartenas al la konferenco, la nomon de iu Lily Smith.”

“Eble persono ne rilatanta al la konferenco venis. Vi ne dubas pri la veno de s-ro Peter Graf, kiu ankau havis neniun rilaton kun la konferenco, sed tamen havis rendevuon kun s-ro Kertsch.”

“Jes, sed la gardisto sciis pri li kaj kontrolis lian rajtigilon. Neniu rajtigilo estis donita al iu Lily Smith, kaj neniu ekster la konferenca delegitaro au personaro pasis preter la gardopunkto tiun tagon.”

“Kio permesas al vi diri, ke tiun nomon skribis mi? Iu ajn povis ludi tiun komedieton kun la gardisto. Neniam la gardistoj kontrolas la veran nomon, ili nur petas, ke oni ion skribu…”

“Bedaurinde por vi, ankau la sovetia polico havas fakulojn pri skribado. Ili studis mikroskope tiujn vortojn Lily Smith kaj ni donis al ili skribspecimenojn de kvin personoj, petante ilin diri, kiu el la specimenoj prezentas la saman skribon, kiel tiu nomo. Ili konkludis, ke la via. Tio ne klarigeblas per koincido.”

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×