“Tamen…”

“Atendu, ne estas finite. Ni faris ankau akustikajn eksperimentojn. Ni disponas bendon, sur kiu magnetofono fiksis la konversacion de Graf kaj Kertsch, kaj ni povas scii — mi ne faros al vi teknikan prelegon pri tio, estus senutile — kiamaniere audigi gin por ricevi la saman son-intensecon. Kiam detektivo Karal parolis al vi antau kelkaj minutoj, li intence parolis pli kaj pli mallaute, kaj ni kontrolis la nombron de decibeloj. Ec kiam gi farigis multe pli malalta ol dum la konversacio inter Graf kaj Kertsch, vi perfekte komprenis, kiel pruvas viaj respondoj.”

“Mi ne komprenas, kian rilaton tio havas al viaj falsaj akuzoj.”

“Nur tion, ke vi certe audis la interparolon inter Graf kaj Kertsch. Ni faris eksperimentojn dumnokte, kiam vi ne ceestis, kaj foje tage, ankau kiam vi estis for. Tiuj ci muroj estas ege maldikaj, kaj oni audas cion de unu oficejo al alia, tuj kiam la persono parolas iom laute. Kial vi asertis al ni, ke vi ne audis gin?”

“Mi audis, sed mi ne komprenis. Ili parolis germane.”

“Cu vere vi ne komprenas la germanan? Kie vi faris viajn flegistinajn studojn?”

“Mi ne estas flegistino, mi estas sekretariino.”

“Se tiel estas, kial vi mensogis al la dunga oficejo, kiam vi farigis la sekretariino de s-ro Kertsch? Via persona dosiero enhavas demandaron responditan de vi mem, propramane, en kiu vi rakontas vian tutan antauan karieron. Estas dirite en gi, ke vi faris komercan lernejon kaj akiris sekretarian diplomon, car vi volis farigi flegistino en lernejo, kie oni akceptis kandidatojn nur pli ol 20-jarajn. Poste vi studis en tiu flegistina lernejo, en Germanio, kie vi tiam logis. Vi laboris kiel flegistino i.a. en kirurgiaj servoj. Poste vi estis dungita kiel flegistino de Monda Organizo pri Sano, kaj tiel komencis vian internacian karieron, kiu kondukis vin fine al sekretaria posteno ce unu el la plej potencaj subgeneralaj direktoroj…”

“Vi blufas, sinjoro, vi ne povas disponi mian dosieron ci tie en Alma-Ato.”

“Ne la originalon, sed taugan kopion faritan de la personara fako de via organizo. Oni alportis gin al ni, same kiel la dosieron de Kertsch kaj de ciuj aliaj personoj listigitaj en la registrolibro kiel elirintaj inter la 17-a kaj la 19- a. Parenteze, tiu flegistina trejnigo eble klarigas, ke vi tiel trafe atingis la koron, kaj mortigis Kertsch-on unuapike, sen granda damago al la histoj…”

“Sed kial mi estus mortiginta mian cefon?”

“Tion, fraulino, nur vi povas diri al ni.”

“Ec ne estos necese”, basis iom solene Zajcev. “Gi tie ni havas sufice da konvinkaj pruvoj por vin aresti kaj submeti al la justico. Se vi ne volos diri, vi ne diros, kaj ni ne perdos nian tempon por scii. Vi povas plu obstini en via neado. Gi estos pure senutila, kaj ne sangos la punon.”

Sekvis kelkminuta silento, dum kiu li sajnis lasi Martan Martin digesti, kion si jus audis. La silenton rompis Karal, per sia milda voco, kiu jam tiel ofte moligis la korojn:

“Sed versajne via advokato havos malpli da argumentoj, kiam venos la momento decidi pri la puno… Kiu scias? Eble en via motivo kusas la solaj mildigaj cirkonstancoj.”

Ree la senbruo regis. Neniu rigardis al Marta. Si, kaj sole si, povis alfronti sian problemon. Post iom pli ol dek minutoj da kompleta silento — kaj dek minutoj estas longegaj tiasituacie — Karal tre malrapide rigardis cirkauen. Ciu el liaj kolegoj havis la okulojn direktitaj al la tablo, al siaj manoj au al la fenestro, neniu al Marta. Kun ega malrapideco li turnis la vizagon al si. Si rigardis lin, kvazau vokante por helpo. Kun la okuloj preskau teneraj — eble car pli ol iu ajn samfake li komprenis la krimulojn de interne, per profunda intuo — li jesis per la palpebroj, apenau percepteble, kun survizage io kelke malgoja, sed ankau plena je respekto por persono travivanta teruran momenton.

Kiam si malfermis la buson, estis videble, ke si parolos al li, kaj nur al li.

24

“Estas la malgoja historio de juna infano”, si diris enpensigante. “Mi igis orfa, kiam mi agis ses jarojn. Min akceptis ce si kamparanoj, bonaj homoj, kiuj amis min kaj provis redoni al mi hejmon. Sed la rompo estis tro granda disde la antaua vivo, kaj mi malfacile adaptigis.

“Tamen, iom post iom, mi refaris al mi hejmon el tiu farmbieno, kaj mi laugrade pli kaj pli satis mian vivon, sanan, simplan vivon ce homoj komprenemaj, kvankam, eble, ili igis min tro labori.

“Iam, kiam mi estis dekjara, junulo dekokjara venis al la farmo. Mi ne estas tute certa kial, sed mi duonkomprenis, ke li faris delikton, kaj ke estis decidite, ke li laboros dum du jaroj kampare, prefere ol malliberigi. La farmistoj estis bonaj homoj, kiuj akceptis lin, kiel ili antaue min akceptis.

“Iutage, ili estis for, kaj la junulo venis al mi kaj provis min konvinki kusi kun li. Mi ne bone komprenis, kion li volas. Mi timis, kaj diris: ne. Mi sciis malmulte pri la homa aspekto de tiuj aferoj, mi sciis pri la farmbestoj, sed neniam antaue vidis viron ekscititan. Estis terura sperto. Li estis tre granda kaj forta, kaj mi aparte eta. Li provis kapti min, komence sukcesis, sed mi mordis lin, piedbatis lin, kaj prosperis al mi liberigi. Terurita, sciante, ke la farmistoj ne revenos antau longe, kaj ke neniu helpo venos, car la bieno estis tro izolita, mi kuris en la arbaron. Sed li estis dudekoble pli forta kaj sporte kapabla ol mi, kaj li min baldau reatingis. Li estis furioza, car mi lin mordis, eble ankau car mi sukcesis eskapi, kio certe estis por li neelportebla humiligo.

“Kiam li ci-foje kaptis min, li estis tre zorga. Mi denove baraktis, kun la energio de malesperanto, sed miaj fortoj rapide forsvenis kaj mi komprenis, ke mi ne plu havas unu sancon.

“Tie en la arbaro, tiu dekokjara fortikulo sekse ekposedis la dekjaran knabinon, kiu estis mi. Li agis brute kaj sovage, kaj estis por mi ege dolora kaj timiga travivajo, tiom fizike kiom morale. Kiam, satigita, li malgluigis de mi, li minacis: ‘Se vi rakontos, ec aludos, pri cio ci al la farmistoj au al iu ajn, mi vin mortigos.’ Liaj okuloj estis tiel kruelaj, lia fizika forto tiel granda, ke mi ne dubis pri lia sincereco. Mi estis certa, cu ne? ke li kapablus min murdi.

“Ekde tiu tago mia vivo igis morale plej mizera. La farmistoj venigis kuraciston, car ili trovis min pala kaj iom stranga. Eble se mi estus konfidinta al li… Sed mi tro timis la vengon de la juna koloso. Mi ankau konsideris konfidi al pastro, sed mi timis, car mi audis, ke kusi kun viro estas grava peko por ne-geedzoj, kaj mi estis tro juna por distingi, cu la fakto, ke oni perfortis min, sangas la aferon au ne. Iel, en la kondicoj de tiu kamparo, mi sentis min malpura, definitive, nelaveble kotigita.

“Sed la afero ne haltis tiel. Li sentis sian povon. Li konstatis, ke mi efektive ne kuragas lin denunci, ke mi neniam kuragos. Certiginte, ke ne plu estas risko por li, li igis min lia amdonantino. La farmistoj blindis pri la tuta afero, car ili estis tro bonkoraj: bonuloj, kiuj ne vidas la malbonon, ne suspektas gin, el la pureco de sia koro.

“Li havis fortajn bezonojn, sekse. Dum tiuj du jaroj, li submetis min al siaj kapricoj. Neniam mi havis plezuron, ec bestan. Estis ia sadisma trajto en li, kaj li guis ne nur la volupton, sed ankau, eble cefe, sian povon super mi. Tial li igis min agi plej malnoblige. Li sciis, ke li tenas min per sia minaco kaj sia fizika forto kombinita kun kompleta foresto de skrupuloj. Kion mi povis fari? Se mi rifuzus, kiam li ordonis, li min strangolus. Se mi provus denunci lin al iu, li min murdus. Se mi klopodus fugi, li reatingus min. Estis terure… Mia vivo estis alpremita al angulo, el kiu eskapi ne eblis. Tiu sadisma junulo nomigis Thomas Kertsch.

“Kiam li foriris, post du jaroj, mi ne plu ekzistis kiel persono. Li sukcesis redukti min al objektino. Neniam mi povis gui la vivon poste.

“Eble tial mi decidis farigi flegistino. Prizorgi tiujn, kiuj suferas en sia korpo, mildigi la dolorojn, paroli dolce al mortanto, tenante ties manon… Mi faris tion al aliaj, car neniu iam ajn faris ion similan por mi.

“En hospitalo, kie mi laboris, mi enamigis al medicina studento, kiu diris, ke li amas min. Li estis milda, bonkora, almenau komence. Sed, kiam li volis konduki min al sia lito, mi tremis, mi havis tiel teruran reagon de rifuzo, eble ankau, samtempe, de deziro, mi ne scias, mi estis konfuzita. Li ne komprenis min, li kredis, ke mi ne amas lin vere, kaj li forlasis min. Eble, se mi estus povinta rakonti… Sed mi ne povis. Hodiau unuafoje mi parolas pri tio. Kiel ajn estu, la sola persono, kiu iomete amis min kiel vivantan personon, senigis je mi. Mi defalis de alte.

“Tiam mi havis la ideon min mortigi. Mi pensis ja, ke la vivo por mi neniam prezentos ian intereson, ke mi povos esti nur malfelica, ke neniam iu amos min, ec se nur pro tio, ke mi tro timos ami kaj esti amata, car tio tuj elvokos… Jes mi decidis min mortigi. Kaj subite mi ekkonsciis, ke tiu, kiu rezignas pri la vivo, povas fari ion ajn sen riski timi punon. Mi pensis: antau ol mi mortos, mi pagigos al li lian krimon, car estis vera krimo tiamaniere fusi mian tutan vivon, pro la propra plezuro, cu ne?

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×