“Mi estis sola. Mi havis neniun financan devigon. Mi vivis tre modeste. Mian tutan monon mi dedicis al la esploroj, por retrovi lin. Mi ne povis pagi detektivojn, sed mem enketis. Mi vojagis nur por sekvi lian spuron. Mi pridemandadis multegajn homojn. Kaj fine mi trovis lin. Foje, ce pulbazaro, mi trovis tiun pluvombrelon, malnovan aferon, kiu entenis specon de glaveto. Mi acetis gin.

“Li komencis karieron en UN. Nu, bone. Mi eksciis, ke estas multaj rilatoj inter ciuj organizajoj ligitaj al UN. Mi trovis postenon kiel flegistino, kadre de la MOS-bugeto, unue en Afriko, poste en Azio. Mi sukcesis transigi al la burokrata aparato, al la cefsidejo. Poste al alia kaj al tria internaciaj organizoj. Mi ja estis ne nur flegistino, sed ankau sekretariino, kaj mia strebado estis tiel intensa, ke mi bonege laboris. Mi plu planis.

“Mi havis la tutan vivon por celtrafi. Finfine, antau kelka tempo, mi sukcesis farigi lia sekretariino. Post kvar jardekoj, en alia lando, aliaj cirkonstancoj, li kompreneble ne rekonis min. Tiam Ia sola afero estis trovi bonan okazon. Mi estus murdinta lin ie ajn, en Genevo, Parizo, Romo au Novjorko. Au dum unu el la konferencoj ie ajn en la mondo, kien mi sekvis lin. Cien mia pluvombrelo min akompanis.

“Mi decidis agi ci tie pro du kialoj. Nelonge antau la foriro, iu relative juna, kaj tre bela, libiano konatigis kun mi. Estis tuj videble, ke li ne interesigis pri mi kiel persono, sed ial bezonis min por propra celo. Kial oni povus interesigi pri mi, se ne por trafi Kertsch-on? Estis do mia intereso scii kiel eble plej multe pri tiu stranga afero. Mi do invitis lin al mia apartamento. Mi proponis al li aperitivon. Tuj mi konstatis, ke li ne kutimas drinki, sed ke li akceptas por ne kontraustari min, car li volas agi kiel eble plej konforme al miaj deziroj, por povi atingi sian celon. Sekve, mi replenigadis sufice lian glason, por ke lia lango malligigu. Mi ne eksciis la substancon de la afero, tial ke li tamen estis sufice konscia por sin gardi tiurilate. Sed mi eksciis, ke, lau informoj atingintaj la libiajn sekretajn servojn de agento laboranta en Israelo por ili, iu dokumento destinita al Israelo devos esti transportita el Sovetio pere de Kertsch, kaj ke la transdono okazos en Alma-Ato.

“Mi tiam pensis, ke se li estas ligita al iu afero pri stelo de stata dokumento, kiu implikas Libion, Sovetion, Israelon, plus homon — Kertsch — kiu estas germandevena usonano konservinta kontaktojn kun parto de sia familio konsistanta el Volgo-germanoj, oni versajne pli multe sercos en la direkto de politiko kaj spionado ol suspektos min.

“Mi do planis cion por povi lin murdi ci tie. Kiam li petis min arangi rendevuon de Romian ce li, mi fiksis al Romian la horon tiamaniere, ke li venu tuj post la murdo. Mi konas tiun, mi sciis, ke lia unua reflekso estos serci la dokumentojn, kiuj pruvas liajn trompostelojn. Tio ec pli konfuzos la sercadon al la murdulo. Mi do diris al Romian, ke li venu tiun tagon je la 18:30, kaj al Kertsch, ke Romian estos libera nur tiuhore. Mi sciis, ke al li estas egale, li akceptos.

“Mi sentis specon de ekzalto, ce la ideo, ke mia plano sukcesos. Mi sentis, kvazau post lia morto mi estos purigita de liaj abomenajoj, kaj komencos povi gui la vivon. Kaj tamen, eble mi estus retropasinta, car murdi, ec aculon, estas io terura…

“Sed la konversacio kun Graf estis por mi neelportebla. Ne nur Kertsch faris tion al mi, kiam li estis juna, sed nun, 60-jara, li plu ludis siajn kapricajn seksludojn kun infanoj! Tiam mi pensis, ke estas mia devo senigi la homaron je tiu monstro.

“Vi divenis guste. Mi foriris, dum s-ino Fuentes kriacis, kaj mi iris al la cirko, bone vidigis min tie, taksie revenis, pasis preter la gardisto, kiu tiom kutimas vidi min pasi, ke li nenion suspektis, mi sajnigis, ke mi skribas, sed tenis la registrolibron tiamaniere, ke li ne vidu min, mi konstatis el tiu libro, ke Plum jam eliris, kaj Romian ankorau ne alvenis, mi iris al mia oficejo, eniris tiun de Kertsch ne tra la koridora pordo, sed tra tiu, kiu komunikigas kun mia ejo, mi havis en la mano dokumenton kaj diris, ke mi volas gin montri al li, mi alproksimigis, iris malantau li, lin senkonsciigis, au eble mortigis, per alnuka bato de mia mano…

“Parenteze, tion mi siatempe lernis de mia medicinstudenta amato. Li sciis cion pri metodoj de memdefendo, kaj trejnis min pri kelkaj lertajoj tiukampe. Pri tio mi tre gojis, car mi pensis, ke se, estante infano, mi estus koninta tiujn teknikojn, ec sen fizika forto mi estus povinta min defendi kontrau Thomas…

“Mi forgesis diri, ke kiam mi eniris la kabineton de Kertsch, mi tenis la pluvombrelon en unu mano, la dokumenton en la alia. Mi ne scias, cu s-ro Kertsch miris pri la ombrelo au ne, eble li pensis, ke mi tuj foriros, au simple li tiom kutimis vidi min kun gi… Nu, kiam li estis senkonscia, mi iris antau lin, car estas anatomie pli facile trafi la koron tiuflanke, kaj lin mortpikis. Mi tuj atingis la koron kaj li certe ne suferis pro mi. Mi do povas diri, ke mi estis pli bonkora ol li, car li estus meritinta sadisman torturon, longadauran, por kompensi tutan vivon fusitan. Tiam mi visis la klingon, remetis gin en la ombrelan parton, reportis la dokumenton al mia oficejo, refaris la saman komedion ce la gardista registrolibro, skribante fakte nenion, nur sajne, kaj rerapidis cirken. Min interesis scii, la sekvantan tagon, ke Romian nenion diris…

“Jen, sinjoro,” — si plu parolis nur al Karal — “vi scias cion pri mi. Mi estas je via dispono. Al mi estas egale, cu vi kondamnos min, kaj al kio. Mi ne bedauras mian agon. Dank’ al mia planado, mia vivo ekhavis ian intereson, kiu savis min de memmortigo, kaj dank’ al mia agado, mi savis de malnobligo kaj sufero certe dekojn da inaj infanoj.”

Tiel si finis. Longe, longe la cambro restis senbrua, kvazau plenstopita per densa pripensado. Ne estas ciam facile psike digesti la veron pri unu homa vivo, kiam gi montrigas, nuda, al la mensaj okuloj…

25

“Jes, jes, mi komprenas”, Stefano diris al la onklo. “Nur kelkaj punktoj restas al mi neklaraj. Unue, kion pri la gardisto, kiu ceestis la cirkon, kiam la krimo okazis, dum teorie li gardis la ‘koridoron de la gravuloj’? Cu iu alia anstatauis lin? Kial? Cu tio misdirektis la enketon?”

“Tute ne estas problemo”, Jano respondis amuzige. “La gardisto de la koridoro estas Kristiansen, kaj li efektive gardis la koridoron. Tiu, kiu ceestis la cirkon — cetere dum la posta, vespera prezentado — estas lia kolego Andersen, sendejora tiuhore. Nur okazis, ke mia nevo Stefano miksis la nomojn!”

“Sed la priskriboj tute kongruis!” Stefano provis sin defendi.

“Priskriboj, se vi volas. Preskau ciuj gardistoj havas similan iom atletan figuron, cu vi ne rimarkis? Kaj mi koncedas, ke ankau Andersen estas blonda kun bluaj okuloj. Krom tio, ili tute ne similas unu la alian. Andersen fakte estas kanadano.”

Stefano ne aspektis tre fiera, sed lia scivolemo tuj pensigis lin pri io alia. Li demandis:

“Kaj kiu estis la rolo de Mahmetali en tiu afero?”

Goja parolis antau ol la edzo:

“Multaj el tiuj, se ne religie, almenau kulture islamaj sovetianoj ne tre satas la superecon de la rusa etno super ciuj aliaj ci-lande. Mi supozas, ke kiam li povas agi kontrau ruso kun minimuma risko por si, tia homo kia Mahmetali ne hezitas.”

“Jes,” Karal aldonis, “li kunlaboris kun la libianoj. Li deziris, ke ili, ne la rusoj, ricevu la dokumenton. Fakte li rezonis kiel Berenstam, sed por la kontraua partio. Eble la libianoj ankau proponis monon, mi ne scias, tion ni neniam scios, sed miaopinie tio ne estis necesa. Lau lia esprimo, kiam li parolis pri Zajcev, sajnis al mi, ke li ege malamas lin. Kaj tio suficus, cu ne?”

“Cu li informis la libianojn pri Birobiganer Stern?” la junulo demandis.

“Precize,” respondis la polica detektivo, “kiam ni sidis sur benko parka kaj mi klarigis al miaj du nesovetiaj kolegoj la aferon pri la gazeto, lau tio, kion ni eksciis pere de la sinagoga nekonato kaj de Michael Wise, Mahmetali audis cion per sia kasita mikrofono-plus-radiosendilo. Li do tiam sciis, sub kia formo la referajo de Berenstam devis atingi Alma-Aton. Li kompreneble komunikis tiun gravegan informon al la libianoj.”

“Estas amuze pensi,” iom reve komentis Goja, “ke se ili estus sciintaj antaue, ili estus forstelintaj la gazeton, kiam ili sercadis la cambron de Plum. Ili do ne bezonus lin, kaj ni nenion scius pri Berenstam!”

“Tute prave. La libianoj komence sciis nur, ke la dokumento devas atingi iun s-ron ‘Kers’ en Alma-Ato okaze de la konferenco, sed ne kiaforme. Audinte nin, Mahmetali ilin informis, kaj pro tio la libiano ebriiginta dum la akcepto de la kazahaj autoritatoj, lautvocis tiun informon, kiun, siaflanke, sercis diversaj homoj eksciintaj pri la dokumento ekde kiam duobla, eble ec triobla agento israela transdonis la novajon al Libio.”

Jano fikse rigardis sian nevon.

“Vi ne aspektas kontenta”, li diris.

Stefano grimacis.

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×