“Ne. Mi ne komprenas. La israela sekretservo estas konata kiel unu el la plej efikaj en la mondo. Mi ne povas kredi, ke gi fusis tiun Berenstam-aferon. Ne devas esti tiel malfacile eligi tekston el Sovet-Unio.”

“Nu, la fusajo venas guste de tio, ke ne la israela sekretservo organizis la agadon. La tuta afero estis arangita plej amatore de kelkaj sovetaj judoj, kiuj eklaboris proprainiciate. Ili ne sciis, kiel komuniki sendangere kun la israelaj servoj diplomata au sekreta. Nur lastminute estis decidite, ke la transdono okazos al Kirsch en Alma-Ato kadre de la monda konferenco, kaj Mossad — la israela sekreta servo — ne havis tempon organizi plu. Estis tro malfrue por tauge plani ion, car la diversaj kunlaborantoj jam estis for. Ili ne povis iri rekte de Birobigano Alma-Aton sen veki suspektojn; ne estas tiel facile por ili vojagi. Ili devis trovi taugajn pretekstojn kaj komplikajn vojagplanojn. Tial unu jam estis en Moskvo, la alia en Vladivostoko, kiam la israelanoj provis interveni, kaj ci-lastaj ec ne sciis, kie ilin kontakti: por eviti riskojn, la koncernatoj informis neniun pri siaj restadplanoj. Fakte, la israelanoj tute ne sciis, ke la kodo venos lau unu vojo kaj la dokumento lau la alia. La sola detalo, kiun ili havis la tempon pritrakti, estis la elekto de Kirsch kiel peranto.”

“Kiel vi scias cion ci?”

“Mi babilis kun membro de la israela delegitaro, kiu sciis, se ne cion, almenau multon. Nun kiam cio estas finita kaj fusita, li povis senriske rakonti al mi.”

“Cu Romian, Plum, Lolita Fuentes kaj la konferencanoj generale ion eksciis pri tiu spiona afero?”

“Ne. Kvankam eksterlandaj jurnalistoj trovigis ci tie, ni sukcesis cion plej tauge kasi. Neniu stato satus, ke la afero disvastigu. Kaj en ci tiu lando protekti sekreton estas pli facile, ol aliloke.”

Rapide li finis sian kafon dirante:

“Jen oni ree vokas nin, ni iru, la aviadilo ne atendos nin eterne.”

*

“Mi satus paroli kun vi. Cu vi havus minuteton?” Goja demandis al la longakrura norvego.

Arne Kristiansen direktis al si siajn laserajn okulojn.

“Kompreneble”, li diris kun rideto kaj perceptebla plezuro. Inter Goja kaj li ia nedifinebla kurento pasis. Se la cirkonstancoj estus aliaj — li reiris al Novjorko, si al Valcefa — ne multo necesus, por ke tiuj du koroj flamigu, kaj ke komplikigu du harmoniaj vivoj familiaj.

Ili trovigis en la aviadilo, kaj Goja antaunelonge rimarkis, ke la persono sidanta apud Kristiansen forlasas sian segon kaj aligas al la longa atendovico staranta ce la tualetejo. Si eksidis, kaj sentis sian koron bati pli forte ol si dezirus.

“Cu vi memoras la konversacion, kiun ni havis, post kiam ni ambau vizitis la muzeon?”

“Certe. Kiel mi povus forgesi? Ne ofte simpla gardisto havas la honoron babili sur parka benko kun bela sinjorino apartenanta al delegitaro…”

Si rugigis.

“Mi hontas pri tio, kion mi faris tiufoje”, si diris humile.

Lia intensa, sed samtempe dolca, rigardo kirlis sian animon. Si esperis, ke li ion diros por faciligi sian konfeson, sed li restis plu silenta.

“Kiam mi diris, ke estas kamerao por interna-cirkvita televido arangita kun la celo kontroli la movojn de la gardistoj, mi mensogis”, si prononcis tre rapide, kvazau si volus atingi kiel eble plej frue la finon de malagrabla diro.

“Tion mi poste komprenis”, li respondis kun sia kutima egalanima tono. “Kun miaj kolegoj mi esploris tiun muron, kaj vidis, ke neniam io simila estis tie arangita.”

“Kion vi opiniis pri mi?” Si rigardis lin kun miksitaj sentoj. Si ne satus malplaci al li.

“Ba!” li ridetis. “Kiam mi eksciis, ne longe poste, ke vi estas la edzino de Jano Karal, mi komprenis: estis via persona enketo, cu ne?”

“Guste! Senpezigas min konstati, ke vi ne aperas ofendita. Mi tamen angorigis vin momente, kaj…”

“‘Angorigis’ eble estas tro forta vorto, sed estas vere, ke via bato trafis min. Dum kelkaj sekundoj mi sentis min kaptita.”

“Kial? Vi ja ne estis implikita en la murdo!”

“Oni povas kulpi pri aliaj aferoj, cu ne?”

Ree li rigardis sin tiel penetre, ke si sentis sin sirita. Tiu viro sin ege allogis, kaj samtempe liaj okuloj fojfoje igis sin deziri forkuri al plej malproksima rifugejo. Si ne fieris pri si, kaj lia rigardo trafis rekte en siajn kulposentojn. Pro tio, kvankam si estis ege scivola, si ne kuragis demandi.

“Vi certe satus scii kial, kaj ne volas konduti maldiskrete, cu?” li diris ridetante.

Si kapjesis. Si sentis, kvazau si estas infano, kiu ne sukcesas kasi la veron al la patro pri iu jus farita fusajo.

“Mi povas klarigi al vi nun. Ni ja forlasis la sovetian teritorion.”

“Estas vere, ke mi satus scii, sed se vi preferas ne diri, mi respektos vian deziron”, si flustris kaj si tuj aldonis espere: “Sed se vi elektas klarigi, vi povas kalkuli je mia plej plena diskreteco. Au pli guste, ne. Bonvolu diri al mi nur, se vi konsentas, ke mi miavice rakontos la aferon al mia edzo kaj al mia nevo Stefano, kiu helpis nin ci- enkete.”

“La afero devas efektive resti konfidenca,” li diris tre mallaute, “sed mi fidas je via triopo. Mi petas nur, ke vi ne rakontu plu la aferon, car mi faris ion kontrauan al mia profesia juro.”

“Kion?”

“Estas malfacile rakonti.” Li pauzis, kun sulkita frunto, sin demandante, de kie komenci. Post momento li reparolis kun pli obtuza voco:

“Kiam mi servis en la norvega polico, mi foje dejoris tute norde, ne malproksime de la sovetia landlimo. Grupo da sovetianoj iutage stele transpasis la limon kaj petis la statuson de politikaj rifugintoj. Ili laboris sur la sovetia flanko kun ia scienca brigado, kaj decidis fugi al Norvegio. Mi estis unu el la policanoj, kiuj intervenis tiuokaze. Inter la rifugintoj trovigis tre bela virino, litova. Ni enamigis; si estas nun mia edzino. Jen”, li tiris paperujon el interna jakposo kaj el gi foton, de sur kiu bela rondvizaga virino kun ridemaj okuloj kaj altaj vangostoj ridetis al Goja.

“Tre simpatia”, ci-lasta diris, kaj la penso fulme zigzagis siacerbe, ke se la cirkonstancoj estus malsamaj, tiu povus esti sia rivalo.

“Kiel tio rilatas al nia afero?” si demandis.

Li eligis profundan elspiron.

“Simple. Mia edzino estas tre religiema. Si havas rilatojn, kasajn kompreneble, kun religiaj grupoj litovaj sur sovetia teritorio. Kiam estis sciate, ke mi iros al Alma-Ato, si petis min kunporti bibliojn kaj aliajn religiajn dokumentojn al tiea grupo. Eble vi scias, ke multaj estonoj, latvoj, litovoj vivas tiu-regione, kiel, cetere, germanoj kaj poloj.”

“Jes, tiu fakto min surprizis.”

“Estas postrestajo el la stalina epoko, miaopinie. Kiam mia edzino tion petis, mi kompreneble komence rifuzis. Mi ja juris ne engagi min en politikajn aferojn, kiam mi akceptis labori por UN. Sovetio estas unu el mia centtrideko da mastroj, kaj mi ne rajtas agi kontrau giaj legoj. Se oni scius, ke mi faris ion similan, mi riskus perdi la postenon, kio mian vivon ege komplikus. Aliflanke, mia edzino tiom deziris, ke mi helpu! Mi amas sin, si estas bona, kaj mi komprenas sian vidpunkton. Estis por si unika okazo, car ni sciis, ke niajn pakajojn oni ne kontrolos landlime.” Li gemspiris.

“Mi povas imagi vian turmenton”, Goja diris kunsente. “Se vi rifuzis, vi endangerigis vian hejman, paran vivon. Sed se vi konsentis, vi prenis sur vin teruran riskon rilate al via vivo profesia!”

“Ekzakte. Nu, fine mi jesis. Sajnas, ke mia edzino pli gravas ol mia profesio, kaj ol miaj juroj al UN… Nu, mi devis transdoni tiujn librojn kaj dokumentojn al iu ksjondzo, kiel ili diras tie, pastro tio estas, sed la afero ne estis tiel facila.”

“Kiel vi faris?”

“Estus komplike priskribi. Mi nur diru, ke la tagon, kiam Kertsch mortis, mi devis liveri la librojn kaj brosurojn al la ksjondzo. Ili estis kasitaj en nia komuna oficejo, teretage. Mi havis ‘kunkulpulon’, kolegon Andersen, kanadanon, je kiu mi plene fidas.

“Nu, cirkau la 17:30, Andersen alvenis kure kaj ekscitite flustris al mi, ke li jus konstatis, ke miaj ‘kasvaroj’ malaperis! Estis katastrofo! Mi ne hezitis. Mi petis lin gardi dum unu minuto la koridoran enirejon, dum mi iras kontroli. Li tuj konsentis.”

“Nun mi komprenas. Vi menciis tiun intersangon al neniu!”

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×