“Kiel mi povus? Temis pri ago absolute nelega en soveta respubliko. Kiel internacia dejoristo, mi ne rajtas enmiksigi en agojn kun politikaj implicajoj, kaj, diru kion vi volu, en Sovetio religio estas politika.”

“Cu vi retrovis viajn varojn?”

“Jes. Andersen vane ekscitigis. Li estis tiel emociita pri la tuta afero, ke li rigardis malgustaloke. Mi ne bezonis pli ol ses au sep minutojn por iri tien, kontroli kaj reveni. Fakte, la transdono al la pastro tute bone farigis. Sed imagu, kion mi travivis la morgauon, kiam oni min informis, ke guste tiuperiode Kertsch estis murdata!”

“Cu vi suspektis vian kolegon?”

“Mi pensis, ke logike eblus, ke li krimis, ec ke lia ekscitiga enveno povus esti parto de plano tiucela. Sed tiujn pensojn mi forpusis. Mi konas lin bone, mi scias, ke li ne estas kapabla murdi. La postaj okazajoj konfirmis mian jugon. Sed vi momente timigis min kun via rakonto pri kontrola kamerao!”

“Cu vi pardonos min?”

“Mi neniam sukcesis abomeni vin, kiel vi meritus”, li diris kun amuziga esprimo. “Komence, kiam vi diris tiun historion, mi sentis min dankema al vi. Mi opiniis, ke vi jus helpis min kaj miajn kolegojn per bonvena averto. Poste, kiam mi sciis, kiu vi estas, mi komprenis, ke oni nepre devis suspekti min, kaj ke vi provis ion scii pri mi tiataktike. Kiel mi povus ne pardoni? Mi estis policano sufice longe.”

La persono, kies segon Goja okupis, tiumomente revenis, kaj si adiauis la norvegon. En la lautparolilo la aviadila komandanto klarigis, ke ili nun flugas 7000 metrojn alte super Germanio…

26

Zajd Azzuz malbukis la sekurzonon kaj etendis siajn longajn krurojn. La regulaj trajtoj vizagaj ci-foje esprimis malkontenton, kaj eble ec specon de antautimo. Oni jam multe plendis pri liaj fusajoj en la sekreta servo, kaj kvankam li havas altajn protektojn, tiuj eble ci-foje ne suficos. Li provos prezenti la aferojn tiamaniere, ke oni danku lin pri tio, ke Israelo ne ricevos la Berenstam-tekston, kaj li emfazos la fakton, ke, kun siaj petrolrezervoj, Libio ne bezonas gin, sed cu ili akceptos?

Li pripensis pri si. Li provis kompreni, en kio konsistas lia eraro. Dum sekundero li preskau trafis la gustan respondon, sed tuj liaj pensoj fugis de gi, al bildoj de maldungigo. Io amara pentrigis sur lia estetike perfekta vizago. Li sentis, ke se oni fortiros lin el la landa sekreta servo, tio estos ega maljusteco, suldata ne al ia manko en li, sed al la internaj malamikoj, viroj eble jaluzaj pri lia beleco, pri lia sukceso ce virinoj. Kio alia povus esti? Malofte homo akceptas la ideon, ke povus manki al li iom da inteligenteco.

Li malfermis sian vojagsakon, kaj ameme karesis la trancilon, kiun, dank’ al tauga artifiko, li ciam sukcesis kunpreni, kaj kiu neniam praktike utilis.

*

S-ro Kirsch, delegito el Luksemburgo, kontrolis cu lia kreditkarto, liaj dolaroj, liaj vojagcekoj kaj lia diplomata pasporto plu trovigas en la negranda leda saketo, kiun lia edzino donacis al li okaze de lia 50-a naskigtaga datreveno. Cio estis en ordo. Almenau tiuflanke.

Ce la medicina flanko… Li metis la manon al la koro, kaj gemspiris. Ekde tiu batalo liacambra, li sentis strangajn sensacojn en la brusto, fojfoje ankau ce la maldekstra sultro. Li bedauris, ke ne prosperis al li sukcese plenumi la servon, kiun li akceptis por sia israela amiko. Io refoje pincis ce la koro. Nepre, kiam li retrovigos hejme, li konsultos d-ron Dupong. Li esperas, ke tamen ne estas io serioza. Li akuzos tiun abomenindan sovetian t.n. campanon, kaj eble ec la sorbon, samvespere, de vodko kaj brando, al kiu li estis, kiel diplomato, devigita. Cu li rakontos pri la batalo? Cu lia rolo en gi ne estis iom ridinda? Kompreneble, ne estas risko, ke iu alia sciu, la profesian sekreton D-ro Dupong senmanke obeos. Sed, tamen, kiel stata reprezentanto, cu li ne havas la devon, ec rilate al unu sola persono, gardi sian dignecon? Al s-ro Kirsch la aviadilo aperis pli kaj pli ne tute komforta.

*

Post kelktaga restado ce amikoj en Moskvo, kaj diversaj aktivecoj pravigantaj, lauplane, tiun lian vojagon, Misa Viktorovic Kaganov reaviadis al Birobigano. Li estis kontenta, ke lia tasko plenumigis tiel facile. Konfesinde, transdoni gazeton al difinita persono estas simpla afero, kaj li ne multe herois. Tamen, kiam la elpensajo de Berenstam alportos al Israelo tiajn mirindajn sekurecon kaj ricecon, kiuj helpos gin pluvivi, li estos agnoskita kiel unu el la gravaj kontribuintoj. Tiu ideo placis al li. Sed dum longa tempo necesos, ke neniam lia nomo estu prononcata tiakuntekste. Pasporto kaj elirvizo ja estas tro gravaj aferoj, por ke oni endangerigu siajn sancojn.

Li rigardis al la interna poso de la jako, kie, dum la irvojago, trovigis la Birobiganer Stern. Nun tie trovigis nenio plu. Li ridetis. Marko Lazarovic Berenstam, la presisto, ege felicos, kiam li rakontos al li. Tiu ciam havis profundan amon al sia frato, kies nomo nun eniros la homan historion…

*

Ilja Romanovic Askenazi trovigis en trajno. Li iris al iu malliberejo, ne sciante kien. Li ne komprenis sin. Antaue li pensis, ke se tio okazus, li estus panikfebra. Kaj jen nun gi okazis. Ili arestis lin, li scias, nek kien li iras nun, nek kien li iros poste, kaj tamen li sentas en si strangan serenecon. Cu car li sukcesis transdoni la kodhavajn tefilojn? Cu car li estas, fundfunde, pli fatalisma ol li imagis sin? Li ne dubis, ke tiu juna usonano finfine enmanigis la kodon al la koncerna persono. Kaj nun cio estis nenormala. Li staris malkomforte en ci tiu trajno, li estis gardata kiel krimulo, lia tuta vivo nun orientigos al radikala sango, al nekonataj sortodezertoj, kaj anstatau angori, tremi, suferi, li plenas per nekomprenebla sereneco.

Estas eksterordinare, kiel cirkonstancoj povas sangi la karakteron de homo. Li neniam estis tre religia. En Alma-Ato li vizitis la sinagogon, ne pro aparta pieco, sed nur car li konstatis sin sekvata de homoj apartenantaj al KGB kaj esperis iel renkonti fidindan eksterlandan konferencanon. Kaj jen nun, ne komprenante, kio okazas al li, li rimarkas, ke li ekbalancigas surloke kaj audas internan vocon kvazau propravole murmuri en la hebrea: “Benata estu, Eternulo, nia Dio, Rego de la Universo, kiu…”

*

Ankau Marta Martin sin ne komprenis. Si sidis en sia karcero, kaj ploris. Jam tutan horon si ne cesis plori. En sia vivo, ekde kiam si estis tute eta kaj siaj gepatroj mortis, neniam plu si ploris. Si havis nur tragikan rigidan maskon, anstatau normala movigema vizago. Kaj nun la masko ial estis forsirita. Estis tre dolora sperto, sed samtempe kvazau liberiga. Si komprenis nenion pri si. Si estis jurinta al si, ke neniam si konfesos la veron, kaj tamen si tion faris. Sia rigida obstineco venkigis, kaj, anstatau senti pri tio humiligon, si perceptis ian konfuzan, primitivan senton de plenumigo, kvazau naturo finfine triumfis.

Sed jen el la konfuzaj, sinkontraudiraj sentoj subite elmergigis alia, kiu preskau sin sufokis: angoro. Si pensis pri sia estonteco. Kio okazos al si? Kiel si travivos la proceduron en rusa lingvo lau normoj kaj kutimoj, pri kiuj si konas nenion, en lando, kie si havas ec ne unu amikon por sin viziti?

Kaj ci-foje sento humiliga, aperanta kvazau fulma ofensivo, sin batis kruele. Si ekkonsciis, ke tutavive si planis la murdon de Kertsch, kun tia koncentrigo, tia atento al la detaloj, ke neniam si starigis al si la demandon: kaj kio, se mi estos kaptita? Si neniam pensis pri la posta vivo. Nur tre konfuze si atendis de gi specon de libereco, sed neniam klare si frontis la eblecon, ke eble si riskas kaptigi.

Si mordis al si la lipon. Si menciis tiun cirkan programeron guste tial, car tiu klauna galopado okazis, la antauan tagon, kiam si ceestis la tuton, precize en tiuj minutoj, kiujn si fiksis al si por la realigo de la murdoplano. Kaj cu estis eraro konstante preni kun si la pluvombrelon? Fakte, si tiom timis, ke, se si lasas gin en la hotelcambro, iu tie gin pristudos. Kaj la kontroloj pri la taksioj, la skribo… La polico estas pli forta ol si imagis. Si estis certa, ke oni ne povos suspekti sin, kaj pro tio si neglektis tiujn punktojn.

Ondo de malgojo sin denove kaptis, kaj la larmoj, momente haltintaj, rekomencis flui. Kio nun okazos al si? Kio nun? Nur unu penso sin konsolis: ke kiom ajn si misplanis, prosperis al si unu afero, la plej grava: Kertsch nun ne plu vivas. Kaj kun la sala gusto de l’ larmoj miksigis la placa gusto de plenumita vengo, nepre, nepre frandinda.

27

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×