Ester Plum rigardis sian edzon malkontente.

“Jakobo, vi drinkas tro multe. Viaj okuloj jam aperas vualitaj. Memoru, kion diris d-ro Lasal. Viaj arterioj…” Sonorado sin interrompis. “Kaj nun tiu malbena telefono!” si grumblis. “Cu do ne eblas vivi pace?”

Si marsis telefonen kiel kolonelo ofensive.

“Haloo, Ester Plum…” si preskau bojis, sed iom post iom siaj trajtoj moligis. Per tute amika voco si reparolis post momento: “Kia agrabla surprizo! Jes. Atendu minuteton, mi tuj demandos, cu li ne havas alian projekton.”

Li estis en la bancambro kun — kia homo! — glaso da viskio enmane.

“Jakobo, jus telefonis Eriko Frajdele. Li alvenis ci-urben. Lia aviadilo malfruis, kaj alia ne povis guste alterigi pro la nebulo au io simila, mi ne tre klare komprenis, sed ciaokaze liaj planoj sangigis kaj li foriros nur morgau posttagmeze. Vi konsentas, ke ni invitu lin vespermangi ce ni kaj lin logigu, cu ne?” Si pauzis. “Kvankam en via drinkostato…” Si lasis la frazon svebi senfine, kun malgaja esprimo.

Li sin rigardis tra nebulaj okuloj.

“Frajdele, cu vere? Guste al li mi volis skribi. Kompreneble li venu.”

Kaj kvazau por festi tiun placan novajon, li unuglute eltrinkis.

Post nelonge eta barbulo kun nigra capelo estis bonvenigita en la domon. Jakobo Plum penis venki la pezon, kiu igis lian langon strange mallerta, kaj preskau komplete sukcesis.

“Eriko!” li pezlangis. “Estas eksterordinare, ke vi venis guste kiam mi intencis skribi al vi. Pri interesa lingva problemo. Kia gojo akcepti hejmen la plej faman konanton de ciuj lingvoj uzataj au uzitaj de la judoj, autoritaton pri la aramea, spanjola, tata, judpersa…”

“Nu, nu, ne troigu!” diris la vireto, demetante la mantelon.

Intervenis ina voco:

“Jakobo, eble Eriko satus iom ripozi, bani sin, au gui duson, post tiel longa, transoceana flugado. Cu vi ne povus lasi lin spiri kelkminute antau ol sufoki lin per viaj lingvaj enigmoj?”

“Nu, nu,” respondis la eta barbulo, “vi estas tre afabla, kara amikino, sed vi ne komprenas nin virojn. Ankau mi pasiigas pri tiuj lingvaj demandoj, kaj estos por mi pli refresige pritrakti kun Jakobo la satatan temon ol malstrecigi en via banujo.”

“Ne pro gentileco vi tiel parolas, espereble,” si diris, “sed versajne ne. Mi suspektas, ke vi diras la veron. Intelektulojn mi neniam komprenos”, kaj, skuante la kapon, si foriris al iu hejma tasko, lasante la du virojn solaj.

“Kion vi satus trinki?” Plum demandis, versante al si plenglason da viskio. “Cu ci-saman?”

La alia hezitis, senutile. Jam lin servis lia amiko. Levante la sultrojn, li akceptis la viskion.

“Sansan!”

“Sansan!”

Ili trinkis, Plum vere, Frajdele nur sajne. Viskion li abomenis.

“Mi menciis viajn lingvajn kapablojn,” la tradukisto lispis, “car…”

“Vi defalos, se vi atendas de mi pli ol mi povas doni”, la barbuleto interrompis.

“Ne, ne. Ne sajnigu vin modesta. Mi konas vin. Auskultu. Mi montros al vi dokumenton, pri kiu mi satus vian opinion. Mi alportis gin el Alma-Ato.”

Li rapidis al sia studcambro, ne stabilkrure, kaj, brue koliziinte kun koridora kesto, revenis kun gazeto kovrita per hebreaj literoj.

“Ho!” Frajdele krietis mire, legante la titolon. “Birobiganer Stern! Cu ankorau ekzistas judoj en tiu forperdita lando? Mi opiniis ke tiu malnova projekto fiaskis.”

“Ili estas ne pli ol 15 procentoj el la logantaro tie, eble 20 procentoj”, la alia dikvocis. “Sed rigardu la gazeton.”

“Gi devas esti interesa. Jida gazeto el tiel izolita komunumo…”

“Fakte gi tute ne estas interesa. Se vi legos Pravda, vi legos la samajn frazojn, nur kun iom pli kampara etoso ci tie.”

“Kial do vi tiom senpaciencas gin montri al mi?”

“Ne pro la jida parto”, Plum respondis reversante al si iom pli da alkohola veneno, ce kio Frajdele direktis al li riprocan rigardon, tute vane.

“Cu estas parto en alia lingvo?”

“Atendu kaj atentu. Jen. Tiu ci titolo legigas Progresoj de sovetia scienco kaj tekniko, cu ne?”

“Vi tro drinkas, Jakobo”, lia kunulo diris, skuante la kapon iom malgoje. Li rigardis la gazeton. “Nu, estas pure jida lingvo. Sed tiu autoro, tiu I. L. Stamenber verkas vere longe, vidu, multajn pagojn tiu artikolo okupas.”

Plum absorbis gluton da viskio, gratis al si la nukon, dum spasma tiko manifestigis ce lia lipangulo.

‘Strange’, li pensis en sia duonebria, konfuza stato. ‘Kial mi nun pensas pri tiuj libianoj?’ Sed li ne sukcesis klare regi sian menson. Li faris kapgeston, kvazau por muson forpeli, kaj sin turnis al Frajdele:

“Nun rigardu”, li grasvortis. “La komenco de la teksto estas en la jida. Sed poste, diru al mi: kiu lingvo estas?”

“Permesu…” la barbuleto atente legis, kuntirante la brovojn. Jakobo Plum lin rigardis, tenante sin sancelige stare, kun unu sultro pli alta ol la alia, kaj farante strangajn grimacojn per la buso. Fine la alia ekridis:

“Hahahaha! Tio ne estas lingvo! Mi povas identigi ciujn lingvojn iam ajn skribitajn au skribatajn per hebreaj literoj. Tio ci ne estas unu el ili.”

“Ankau al mi gi aperis stranga, sed… Mi min demandis, cu ne estas ia maloftajo, ia jud-azerbajga au io simila. La fakto, ke en pluraj lingvoj skribitaj hebre-litere, oni ne markas vokalojn, igas iun ajn litermiksajon aperi kiel vera lingvo, cu ne? Sed se gi ne estas lingvo, kio gi estas?”

“Hahaha! Kara lingvisto! Vi videble ne pensis pri la evidenta solvo! Hehe! Estas fusajo, tute simple. Mi suspektas, ke ili acetis unu el tiuj modernaj elektronaj masinoj, kiuj kompostas mem rekte el tajpajo, kaj ili tiom malfruis en la aperigo de la jurnalo, ke ili ne havis la tempon relegi la presitan tekston, kaj la masino havis ian difekton, kapricon, tusis, singultis, kaj miksis la literojn. Tia sovetia tekniko!”

Jakobo Plum ebriete ekridis, kaj frapis al si la frunton per la mano.

“Kompreneble! Tamen ne. Mi havas pli probablan respondon: la Plano. Cu vi scias, kiom supersankta la produktoPlano estas por sovetianoj? Sekureco kaj mona enspezo dependas cefe de gi. Certe la Plano difinis, ke devos aperi tiom da pagoj, kaj car ili ne havas sufice da materialo kaj atingis la Planan limdaton, ili tajpis ion ajn sur sia klavaro, sciante ke okazos neniu kontrolo fare de nejudo, ec ekster Birobigano, kaj ke tie, ciuj komprenos kaj pardonos la fuson! Hahaha! Kaj mi rompis al mi la kapon provante trovi, kia lingvo tio estas!”

“Vi certe pravas. Via hipotezo estas pli probabla ol la mia. Plenumi la Planon ciakoste! Kaj plej humure estis titoli tion Progresoj de sovetia tekniko!

“Prave, brave!”

“Auskultu, kara mia, cu vi bonvolus lasi al mi tiun specimenon? Tamen, birobigana gazeto valoras, ke oni konservu gin.”

“Eriko, Eriko, mi satas vin, sed ankau mi havas la saman penson: mi satus konservi gin. Domage, ke mi havas nur unu ekzempleron.”

“Kial vi ne acetis du?”

“Mi ne acetis. Iu gravulo tie, iu Kertsch, donis gin al mi. Li diris, ke iu freneza sovetiano, kun kasa mistera sinteno, gin liveris al li, kvazau li devus per gi fari ion gravan. Kertsch ne sciis, kion fari el gi, kaj car mi interesigas pri lingvoj… Sed fakto estas, ke mi havas nur unu ekzempleron, kaj intencas gin konservi. Nu, kio okazas al vi, Eriko, vi aspektas tute malgoja.”

Plum refoje malplenigis sian glason, brue glute.

“Nu, kiam mi vidis tion,” Frajdele diris, “mi pensis: por miaj arhivoj… Birobigana gazeto…”

“Mi komprenas. Mi scias, ke tia estas absolute nehavebla en Okcidento, sed…”

“Auskultu, Jakobo”, la eta barbulo solene prononcis. “Vi deziras ci tiun gazeton, kaj mi deziras ci tiun gazeton, cu ne?”

“Jes”, respondis Plum, nebulokule.

“Permesu do, ke mi agu salomone. Ni arangu dividon.”

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×