“Eriko, vi estas genia. Prenu la frontpagon, au pli guste la tutan unuan folion, kaj mi prenu la duan.”

“Kaj la internon?”

“Tio estas nur la fusajo, kiun mi misprenis por vera lingvo, gi valoras nenion. Tiun parton ni povas forjeti.” Li genuis apud la kameno. “Cetere, mi intencis tuj fari fajron. Ne estas tre varme, kaj kamenfajro ciam kreas tiel placan etoson.”

Li prenis la internon de la gazeto, gin cifis, arangis sur gi maldikan lignon, kaj sur tiu iom pli dikan, kaj sur tiu pli dikan, faligis la tutan arangon per mallerta, ebriula gesto, rekomencis, refaligis parte, kaj post kiam li fine tamen sukcesis pli malpli tauge pretigi la stiparon, metis flamantan alumeton al gi.

La fajro brile lumis.

Ambau viroj rigardis gin kvazau hipnote — fajro ja facile fascinas — kaj dum longa momento audigis nur la ritma tiktako de malnova pendhorlogo kaj la place kraka bruo de ligno flamvorata. Jakobo Plum plu drinkis.

“Okazis io stranga pri tiu gazeto”, li lispis, pli kaj pli pene artikante la silabojn. “Policano gin stelis de mi, kaj konservis gin unu au du tagojn, antau ol gin redoni.”

“Eble cenzura afero, cu?”

“Eble”, sonis la vakumensa respondo.

Ce ambau viroj tre nebula ero da penso flirtis tracerbe, sed Frajdele estis vojage tro laca, Plum tro konfuza viskie, por kapabli vere kapti gin.

“Rakontu al mi pri Alma-Ato generale”, la eta barbulo sugestis.

“Nu…” komencis la alia, dum tiko vibrigis kadence la maldekstran angulon de lia buso, “estis tiel. Kiam ni alvenis…”

Li starigis el la sego kaj per la fajrostango fusgeste, duonebrie, iom skuis la cindrojn. Stipo falis sur la plankon, sed felice gi apenau komencis bruli kaj gia sola efiko estis lasi sendangeran nigran makulon.

De fusuloj ekzistas du specoj, lertaj kaj mallertaj. Al la unua kategorio apartenis Zajd Azzuz, al la dua Jakobo Plum. Sed dum ci-lasta skuis la cindrojn de la dua kopio de l’ Berenstama verko — dua kopio presita sur alia numero, kun aliaj dato kaj enpagigo, kaj sendita al Alma-Ato lau alia vojo ‘garantie, se okazus io fusa al la unua’ — Jakobo Plum ec ne imagis, ke li jus faris la plej grandiozan fuson el sia tuta vivo.

En la kameno, la fajro plu malhelrugis: lau alia procedo ol la Berenstama, materio transformigis en energion, hejmecige.

Glosoj

MOS

Monda Organizo pri Sano.

ILO

Internacia Labor-Oficejo, Sekretariejo de Internacia Labor-Organizo.

IKSSBH

Internacia Konferenco pri Spirita kaj Socia Bonfarto de la Homo.

filakterioj

Du kvadrataj ledaj skatoletoj enhavantaj pergamenajon kun, hebree, tekstoj el la Biblio (Readmono 6, 4–9, kaj 11, 13–21; Eliro, 13, 1-10, kaj 11–16), kiujn ortodoksaj judoj ligas al la maldekstra brako kaj al la frunto por matenpregi, memore pri la devo observi la Di-legon.

Mafio

Sicilidevena, en Usono bazita, vasta sekreta organizajo dedicita al profit-akiro per nelegaj rimedoj.

Kertsch

Prononcu: Kerc.

sledovatel’

Tiel oni nomas, en Sovet-Unio, la cefa persono respondeca pri enketo, kaj gin direktanta. La rusa-esperanta vortaro de Bokarev tradukas tiun vorton per “jugesploristo”. La plej gusta esperantigo eble estus “enketestro”.

Anne-Marie Fayol

Prononcu: Anmari’ Fajol’.

Nu, skajite, grajdanin, sto zdes’ proishodit…

“Nu, diru, civitano, kio ci tie okazas…?”

lasero

Aparato produktanta tre intensan lumondon kun granda potenco.

Michael Wise

Prononcu: Majk’l Uajz.

GULag

Mallongigo de Glavnoe Upravlenie ispravitel’no-trudovyh lagerej, “Cefa Direkcio de laborbazitaj reedukejoj”.

Kirsch

Prononcu: Kirs.

duobla agento

Ano de spionservo, kiu laboras samtempe por du malamikaj statoj, el kiuj nek unu nek la alia scias pri lia aparteno al la rivala sekreta servo.

dva

“Du”, ruse.

James McKinzie

Prononcu: Gejmz Mak-Kinzij.

Publika rajtigilo

Vi rajtas kopii kaj redistribui la nesangitan tekston de Cu ni kunvenis vane?, komplete au parte, en iu ajn formo, inkluzive de komputilaj dosieroj kaj sonregistrajoj, sub la sekvaj kondicoj: (1) Vi liveru ci tiun rajtigilon kun ciu kopio. (2) La originala teksto estu klare distingita de cia aldonajo, komento au klarigo, kaj, se la teksto estas nur parte reproduktita, la lokoj, kie tekstoparto estis forprenita, estu klare indikitaj.

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×