4

En apuda cambro arangita kiel enketa stabejo, posttagmeze kunsidis Zajcev, Mahmetali, Adams, Tuurken kaj Karal. La du sovetianoj sufice bone scipovis la anglan, por ke la diskutoj okazu tiulingve.

“Nu, tute certe interesos vin la provizora raporto jurmedicina, cu ne?” deklaris Zajcev, rondrigardante siajn kolegojn.

“Jes”, respondis Adams. “Kompreneble ni vidis, ke la morton kauzis enpenetro de iu klingo en la bruston, sed ciun plian detalon ni bonvenigos. Kia klingo tio estis?”

“Tre pinta, maldika, mallarga kaj plata, jen kiel la raporto gin priskribas.”

“Cu gi trafis rekte en la koron?” Tuurken demandis.

“Jes. La klingo pasis tra la spaco interripa en la maldekstran kor-atrion. La fakuloj ekzamenis la imunecan reagon ce la vundorando kaj el tio deduktas, ke la morto okazis 10 au 15 minutojn post la vundigo, sed la atakito certe restis nekonscia dum tiu tuta dauro. Fakte, la gusta mortokauzo estas, ke sango elversigis el la koro en la pleuran kavon.”

“Cu ili povas precizigi ion pri la murda gesto?” scivolis Karal.

“Pli malpli. La klingo penetris de antaue. Forestas sur la torako la tipaj spuroj, kiujn lasas la tenilo, se oni pusas la armilon vigle. Tion oni povas klarigi per du hipotezoj. Povas esti, ke la armilo penetris relative malrapide, do ne per forta, energia ekfrapo. Ankau povas esti, ke la murdinto ne uzis trancilon au stileton kun mallonga klingo, sed pikilon sufice pli longan.”

“Cu la viktimo baraktis?”

“Ne. Ec estas tute certe, ke antau ol la pika vundo okazis, la viktimo jam estis nekonscia pro frapo sur la nukon, probable farita per la rando de mano plate tenata.”

“Okulfrapis min,” diris Adams, “la esprimo sur la vizago, kiam mi rigardis gin. Pli ol ion alian, gi indikis miron.”

“Prave”, aprobis Zajcev. “La raporto mencias, ke li prezentis la sulkitan frunton de persono ne komprenanta, kio okazas al li.”

“Kiam la morto okazis? Cu la tempo jam estas preciza?” Karal informpetis.

“Ankorau ne tre. Estas sciate nun, ke la morto estigis vendredon la 6-an de septembro inter la 17:15 kaj la 18:30. Pli postaj esploroj versajne helpos malvastigi tiun tempospacon.”

Ankau la provizoraj raportoj de la teknikistaro estis haveblaj, sed ili ne lasis multe da espero tuj solvi la diversajn problemojn. Fingropremoj de kelkaj personoj estis trovitaj, sed ne la uzita armilo. Griza kapharo ne devenanta de la viktimo estis kaptita de sur la skribotablo. La aliaj postlasajoj konsistis el su-spuroj, kiujn rivelis fotado de la planko ce diversaj lumanguloj kaj — specoj. Rilate al ciuj tiuj indikajoj, identigo de la spurlasinto estis nun sercata kaj certe sukcesos, sed tio postulos tempon. La polveroj kolektitaj sur la planko ne alportis ian informon: ili estis tipaj pri la polvo trovebla en tiu parto de Alma-Ato, ekzemple sur la vojo inter la oficejoj kaj hoteloj Kazahstan, kie logas Kertsch, kaj Ala-Tau, kie logas lia sekretariino kaj multaj aliaj funkciuloj laborantaj ce la internacia konferenco.

“La sekvanta punkto”, diris Zajcev per voco, kiu sajnis origini en la malsupra abdomeno, “estas ekscii, kiu vizitis la viktimon hierau posttagmeze, kaj kiu lasta vidis lin vivantan.”

“Tio estos facila”, Adams respondis. “Kiel vi scias, Kertsch estis unu el la subgeneralaj direktoroj, respondeca pri la sfero financa kaj administra, kun statuso de vicministro. Kiel por la aliaj tre gravaj personoj, oni instalis oficejon por li sur tiu ci etago; la koridoron, kiu kondukas al gi, la personaro jam nomis koridoro de la gravuloj. Ce la koridora enirejo trovigas speco de vestiblo, kiun ni arangis kiel gardejo. Tie trovigas konstante gardisto, kaj tablo kun registrolibro; ciu persono, kiu envenas, devas skribi sian nomon, laborfakon (au adreson, se ne temas pri funkciulo de niaj organizajoj), horon de enveno kaj oficejon vizitotan; kiam li foriras, li devas noti la elirhoron. Car la morto okazis post la 17-a, ni tuj scios, konsultante la skribajojn de la koncerna horo, kiu au kiuj iris al Kertsch tiutempe. Bonvolu atendi minuteton.”

Li prononcis frazon telefone, kaj tuj poste gardisto alvenis kun dika registrolibro. Antau ol li malfermis gin, Zajcev ekparolis:

“Ankau ni havas gardistojn ekstere, kiel vi scias. Ili atentas, ke neniu ne allasita penetru en la konstruajon. Ciam estas du samtempe. Eble ili povos sciigi ion al ni.”

“Cu vi ne trovas stranga,” demandis Mahmetali, “ke la koridora gardisto ne miris pri tio, ke Kertsch dum la tuta nokto ne eliris?”

“Tio ne estas vere miriga,” Tuurken respondis, “se konsideri, ke tiun gardiston alia anstatauis je la 21-a. La unua gardisto pensis, ke Kertsch forlasos la oficejon post li, kaj la dua versajne opiniis, ke li jam estas for. Ne estas ilia tasko kontroli la registron por scii, kiu, se iu, ankorau enestas.”

“Ne tre serioza gardado!” Zajcev murmuris, sed tiel mallaute, ke nur Karal klare audis lin.

“Jen la koncernaj personoj”, diris Adams malferminte la dikan libron. “Eble utilus, ke vi notu.”

Kiel diligentaj lernantoj en klaso, ciu sin preparis al skribado.

“Ciuj personoj, kiuj tiam envenis, vizitis s-ron Kertsch. Tio estas normala, car tiuhore li estis la sola, kiu plu laboris ce la gravula koridoro. Ciuj aliaj, inkluzive de la generalaj direktoroj, ceestis la akcepton organizitan de la sovetia ministrejo pri sanoprotekto. Je la 17:02 envenis iu… estas skribite ruslitere, mi ne povas legi. Olavi, cu vi bonvolos…”

La finno rigardis la registrajon, kaj lautlegis:

“Peter Graf, alvenis je la 17:02, foriris je la 17:30; celo de la vizito: rendevuo kun s-ro Kertsch; adreso: Alma-Ato, ul. Ostrorogova 115/3, kv. 27.”

“Sajnas esti sovetia civitano”, rimarkigis Adams. “Estas por mi iom strange, ke sovetia civitano, loganta en Alma-Ato, vizitis ce ni subgeneralan direktoron.”

“Ni esploros la aferon”, senemocie komentis Zajcev, kaj li flustris kelkajn vortojn en la orelon de Mahmetali, kiu foriris. “Kiuj aliaj venis?”

“La aliaj skribis per niaj literoj”, Adams respondis, videble trankviligita, ke li ne plu devas senti sin analfabeto. “Je la 17:35 alvenis iu Lolita Fuentes, el la fako “laborhigieno” de ILO. Si foriris je la 17:45. Poste…”

“Permesu, ke mi interrompu,” diris Karal, “sed se vi rigardas la registron nur ekde la 17-a, vi ne vidos la nomojn de tiuj, kiuj envenis pli frue, eble ec matene, kaj foriris nur post la 17-a. Necesas…”

“Prave, tute prave”, Adams siavice interrompis. “Mi rigardos ekde la mateno, sed diros al vi nur la nomojn de tiuj, kiuj eliris post la 17-a, cu konsentite?”

Ciuj aprobis.

“Jen unu: Marta Martin; celo: cambro 150 (estas sia oficejo); alvenis je la 8:50, foriris je la 17:40; fako: oficejo de la subgenerala direktoro pri financaj kaj administraj aferoj. Tiu estas lia persona sekretariino, tiu, kiu malkovris la korpon ci-matene. Lau tiu registrajo, si foriris, kiam Lolita Fuentes ankorau estis kun Kertsch. Si estas la sola, kiu alvenis antau la 17-a kaj foriris post tiu horo. Sajnas, ke si ec ne eliris por tagmangi.”

“Tio estas normala,” intervenis Tuurken, “multaj ege laboris hierau; si versajne mangis sandvicojn en la oficejo.”

“Post tiu Lolita Fuentes,” rekomencis Adams, “venis iu Jakobo Plum, tradukfako, 17:50–18:05, kaj poste nur unu: A. Romian, servo de subvenciado al internaciaj kunordigitaj esploroj, alvenis je la 18:30 kaj foriris je la 18:35.”

“Versajne”, basis Zajcev, “li estas la lasta, kiu vidis Kertsch-on vivantan.”

“Ni kontrolos”, Adams respondis.

“Cu estas ebleco, ke iu envenis la cambron de Kertsch kaj la gardisto ne vidis lin, kaj ne igis lin registri sian nomon?” demandis Mahmetali, kiu antau minuteto revenis.

“Ne”, firmvocis Adams. “Ec dum la labortago, tio ne povus okazi, car nur malmultaj personoj venas en la koridoron de la gravuloj, sed tiuhore ec pli certe ne. Kiel vi vidas, nur malmultaj homoj — kvar entute — alvenis. Li ne povus preterlasi iun. La gardistoj, kiuj venis al Alma-Ato, apartenas al niaj organizoj jam delonge, kaj ni estis tre striktaj, kiam ni ilin selektis. Mi havas al ciu el ili plenan konfidon.” Estis io definitiva en lia tono, sed gi videble ne konvinkis la du sovetianojn.

“Kiu estis gardisto tiuhore ci tie?” Tuurken demandis.

Adams konsultis dokumenton. “Arne Kristiansen”, li diris. “Ho jes, mi konas lin persone. Norvego, plej

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×