kompetenta. Antaue en la propralanda polico. Li havas sufice altan gradon en la sekureca servo de UN, en la cefsidejo novjorka. Mi gojas, ke dejoris homo, kiun mi persone konas kaj satas. Cu vi volas, ke ni pridemandu lin tuj?”

Ce unuanima kapjesado, li prenis la telefonon: “Adams. Cu Arne Kristiansen estas disponebla? Venigu lin tuj. Al cambro 154.”

Invadis la ejon silento, kvazau neniu scius, kion fari, dum ili atendis la gardiston. Gin rompis Adams:

“Atendante, mi satus, ke ni pritraktu du demandojn. La unua rilatas al la armilo. Kiel ni organizos la sercadon?”

“Miaj subuloj”, respondis Zajcev, “trasercos tiucele la konstruajon kaj la cirkauan grundon. Cu ni ankau trasercu la aferojn de la suspektatoj? Mi povas doni la ordonon tuj.”

“Estas tro frue por serioze suspekti”, la nigrulo diris. “Pri tio ni decidos post kiam ni estos pridemandintaj ciujn personojn, kiuj venis hierau post la 17-a. Cu konsentite?”

Neniu kontraustaris.

“Nun, al mia dua punkto, kiu tre gravas por nia enketo. Cu niaj sovetiaj kolegoj povus klarigi al ni, kial trovigis mikrofono en la kabineto de s-ro Kertsch? Kiu auskultis, kio tie dirigis? Kial? Cu la konversacioj estis surbendigataj?”

“Ne estas vere mistero, kolego,” respondis per sia profunda voco la dika Boris Zajcev, “kvankam temas pri statsekretoj, kaj mi ne rajtas diri al vi cion sen plua permeso. Ni havis motivojn por suspekti, ke al Kertsch iuj spionoj transdonos dokumentojn, pri kiuj scii ege gravas al nia registaro. Ni opiniis, ke la plej bona maniero informigi estas surbendigi ciujn konversaciojn, ec ciujn bruojn, kiuj audeblas en lia kabineto…”

“Sed tiam”, Tuurken interrompis, “vi versajne surbendigis la krimon!”

“Preskau certe jes”, Zajcev konfirmis.

“Mi do petas, ke vi audigu al ni tiun bendon”, Adams diris.

“Mi volonte arangos tion, tuj kiam la koncerna servo de la Komitato pri stata sekureco tion permesos al mi. Vi ja komprenos, ke se sur la bendo audeblas statsekretoj, mi ne povus ilin komuniki al vi… kion ajn la Konvencio rakontas pri kriminala proceduro”, li sarkasme finis. Kaj tuj poste li parolis en la telefonon.

“Ili nun auskultas la bendon”, li anoncis. “Post unu horo kaj duono, iu gin alportos ci tien kun magnetofono.”

“Mi tutkore dankas”, prononcis Adams, kaj oni sentis lin sincera. Versajne li opiniis, ke dank’ al tiu bendo la afero estos rapide likvidita, ec se malplacis al li, ke alia polica servo antaue plantis mikrofonon ien sur lia teritorio.

5

Kio impresis, en la uniformulo, kiu eniris, estis la profunde bluaj okuloj. Li estis bele altakreska, jes ja, fortike carpentita, sendube, liaj rozkolora vizago, bonorde kombitaj helkastanaj haroj, kaj frunto sindemande sulkita, tuj elvokis simpation, konsentite, sed tiuj karakterizoj iel perdis cian ekziston kompare kun la profunde bluaj okuloj. Oni sentis, ke tiuj povus bori vin gis la kerno de la koro, sed ke tion ili ne faris, eble pro respekto. Tial ili tiagrade imponis: ili esprimis forton neuzatan, ili signis plej superan potencon: la povon de campiono, kiu rifuzas lukti, ne pro timo, ne pro manko de memestimo, sed pure-nure por ne kauzi doloron, au car perforto ne decas ce homoj civilizitaj. La forto de Arne Kristiansen estis antau cio morala. Tial, versajne, la okuloj pli impresis ol la herkula konstruo.

“Diru, Kristiansen, cu vi havas bonan memoron?” Adams demandis, post la prezentadoj.

“Jes, laudire”, la rozvangulo trankvile respondis.

“Cu vi memoras, kiuj pasis en la koridoron, dum vi garde dejoris hierau, post la 5-a?”

“Nu… Sendube, se vi rigardos la registrolibron…”

“Jes, jes, ni scias, sed mi satus, ke vi montru al niaj sovetiaj kolegoj, ke ankau ni havas observemajn homojn kun fidinda memoro, kapablaj montrigi precizaj atestantoj.”

La gardisto sentis, ke delikata rivaleca ludo disvolvigas ci tie. Li satis sian cefon kaj nepre deziris placi al li. Li sulkigis ec pli la frunton.

“Nu,” li diris, “permesu, ke mi koncentru min… Estis unu sudamerika virino, tre ekscitita. Si volis pasi sen skribi sian nomon kaj mi devis vere insisti. Estis ankau iu sovetiano, kiu parolis al mi germane, iom balbute, tre timema homo… Kiu plu? Atendu… Ha jes! Estis tiu persono kun la haroj senordaj, unu sultro pli alta ol la alia, kiu faras grandajn gestojn kaj konstante stumblas au faligas objektojn, li aspektas kiel artisto, mi ofte rimarkis lin en la restoracio, des pli car li parolas tre laute, kun lispo…”

“Vi havas belan priskriban talenton”, Karal diris. “Vi perfekte bildigis al ni s-ron Plum, la estron de la tradukfako.”

“Eble. Mi ne scias, kion li faras ci tie. Li revenis lau la koridoro kurante, kun la longa kravato flirtanta super la sultro, tiel ke mi ne povis ne ridi.”

“Li kuris, cu?” Mahmetali diris suspektoplene.

“Jes. Mi memoras preskau lauvorte liajn frazojn, car ili ne estis kutimaj. Li diris: ‘Tiu Kertsch certe ricevis la plej altan diplomon en la skoldista lernejo. Kian lavon mi ricevis!’ au io simila. Ankau al li mi devis memorigi skribi la elirhoron. Krom tio… atendu… ha jes, estis iu alia, viro tute normala, kun blua jako, blanka cemizo kaj ruga kravato, au pli guste malhelruga, kun strioj, plus tre nigraj, tre densaj brovoj.”

“Dankon”, Adams diris. “Cu vi memoras iun alian?”

“Cu estis iu alia? Sajnas al mi, ke ne. Ha, tamen, jes, la sekretariino, kompreneble, la maljuneta virino, kiu sekretarias por s-ro Kertsch.”

“Bonege, Kristiansen”, aprobis la nigrulo. “Vi efektive havas observemajn okulojn kaj precizan memoron. Ni tre dankas vin. Bonvolu pripensi plu la aferon, kaj se vi memoras ian detalon, tuj informu nin.”

“Cu povus okazi, ke iu pasis ne registrinte sian nomon?” Zajcev demandis kun neutrala tono.

Se Arne estis ofendita, tio ne montrigis vizage.

“Ne, sinjoro. Tio ne povus okazi”, li prononcis senemocie, lau la maniero de persono simple priskribanta facile kontroleblan fakton, kiun kontesti ne eblus. “Des malpli, car necesus esti nevidata kaj enire kaj elire.”

“Cu vi audis au iel perceptis ion nenormalan hierau inter la 17-a kaj la 18:30?” Tuurken demandis.

“Nenion, sinjoro”, la gardisto respondis.

“Ec ne krieton, au pordon fermatan?”

“Ne estus eble, sinjoro. La koridoro formas rektan angulon eble dek kvin metrojn post la gardloko, kaj la oficejoj de la gravuloj trovigas post la angulo, kio versajne malhelpas audi klare, kio tie okazas. Kaj krome…”

Li hezitis kaj rigardis la du sovetianojn kun iom kulpa esprimo. En la bluaj okuloj legigis ec pli da sinreteno ol kutime.

“Krome?” Adams ripetis.

“Krome en la unua cambro post nia gardloko, komence de la oficeja koridoro, estas lautparolilo, kiu konstante funkcias. Gi parolas ruse, kazahe, germane, muzikas, kantas. Ciam iom tro laute lau la gusto de la gardistoj. Ni petis, ke oni silentigu gin, kaj estis promesite, ke venos elektristo, sed li ankorau ne venis. Kaj la butono, kiu regas la lautecon, ne funkcias; kiom ajn oni turnu, restas same laute. La sola maniero silentigi gin estus tranci la dratojn, sed tion ni ne permesus al ni.”

Karal amuzige rigardis la du sovetiajn kolegojn. Iliaj vizagoj restis perfekte senesprimaj.

“Dankon, Kristiansen, vi povas iri”, Adams senkomente diris. La bluaj okuloj rondiris la kunularon, kvazau salute la norvego klinis la kapon, kaj pasis for.

*

“Cu vi opinias, ke li rigardis la registrajojn, kiam li eksciis pri la krimo?” Mahmetali demandis.

“Preskau certe ne”, respondis Tuurken. “Kiam li finis sian dejoron, li ne sciis pri la krimo, kaj havis neniun motivon enkapigi al si tiujn nomojn — cetere, ne la nomojn li memoras, sed la aspektojn — kaj li ankorau ne rekomencis dejori, kiam ni vokis lin. Li do ne havis okazon tion fari. Sed se vi volas, mi kontrolos.”

“Se li ne studis parkere la registrolibron, lia atesto konfirmas la skribajojn”, serioztonis Zajcev. “Kaj ciaokaze, ni kontrolos ce niaj gardistoj, kiuj dejoras ekstere. Kompreneble, ne ciu homo,

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×