kiu elvenas kaj eniras la konstruajon, celas tiun ci koridoron, sed ni tuj scios, cu tiu atesto konfirmigas au ne.”

“Bone. Intertempe, kiun vi preferas vidi tuj, cu tiun s-ron Romian, kiu venis lasta kaj devus povi diri interesajn aferojn al ni, au cu la sekretariinon, kiu certe povos multe helpi nin?”

Ne ili decidis, sed la situacio: Marta Martin estis tuj apude disponebla, dum Romian ne trovigis en sia oficejo.

*

Enirante, Marta Martin faris strangan movon per la dekstra mano: si premis unu- au dusekunde la pugnitan manon, malstrecis la premon samdaure, tamen konservante la manon fermita, kaj rekomencis premi. Iu, kiu bone konus sin, tuj komprenus la signifon de la gesto: si nekonscie sercis sekurigon en kontakto kun sia amata pluvombrelo. Fakte, neniu el la enketistoj konis sin sufice por tion diveni, kaj Adams estis la sola, kiu vere registris enmense tiun geston, cetere sensignifan.

La kutime angora esprimo de Marta Martin estis ec pli tragedia ci-foje. Karal sin demandis, cu si ploros, kaj konkludis, ke ne. Bone rigardante sin, li sentis, ke si estas persono, kiu konstante satus plori, sed neniam tion allasas al si. Ia rigideco en la trajtoj elvokis dauran lukton kontrau emo esprimi teruran fundan malgajecon.

Si eksidis timeme, kvazau la sego estus la elektra mortiga sidmeblo uzata en kelkaj usonaj statoj kiel definitiva puno.

“Kie vi estis hierau inter la 17-a kaj la 18:30?” Zajcev abrupte diris per sia basa voco kaj kun ec pli rusa prononco de la angla ol ordinare, antau ol iu alia havis la tempon artiki demandon.

La sekretariino aspektis kiel muso, kiun sovaga kato alpremis en angulon sen ebla fug-espero. Adams jetis al la dika ruso furiozan rigardon. Timigi tian atestanton estis, en liaj principoj, serioza psikologia fuso.

“Eble ni povus komenci per alia demando…” Tuurken intervenis, dezirante savi sin el apenau elportebla embaraso.

“Ne necese”, si fine diris, pli kviete, sed kun la ciama tragedia vizago. “Mi ne estas kulpa, kaj mi komprenas, ke mi devas respondi la demandon. Mi nur petas iom da pacienco, dum mi kunstrecas miajn intelektajn fortojn. Hierau je la kvina posttagmeze? Mi estis ci tie. Mi enkondukis iun sovetian sinjoron al s-ro Kertsch, restis ci tie tajpante tiun faman raporton, vi scias, la sintezon de la respondoj registaraj pri la financindaj agadoj rilataj al la socia, psika kaj spirita bonfarto de la logantaroj. Mi haltis je dudek minutoj antau la sesa…”

“Kiel vi povas memori tiel precize?” Adams demandis.

“Car la spektajo komencigis je la sesa kaj mi ne volis tro malfrui; krome, ni skribas la horon sur la registrolibron, cu ne? kio helpas memori.”

“Kiu spektajo?” scivolis Karal.

“La cirko. Mi iris tuj al la cirko; veturilo atendis min ce-trotuare. Estis antaue jam arangite kun kolegoj.”

“Efektive, honore al la konferenco, oni arangis ekstrajn prezentadojn de la cirka programo dum pluraj tagoj. Tio estis organizita favore al la laborantaj personoj, kiuj havas noktajn au alihorajn dejorojn kaj ne facile povus ceesti la spektajon lau la normala vespera programo”, Mahmetali iom fiere klarigis, senutile, car ciuj anoj de la interorganiza sekretariejo jam estis cirkulere informitaj.

“Post la cirko,” reparolis f-ino Martin, “mi iris mangi en tiu granda restoracio apud la Lenin-Palaco, mi ne memoras la nomon, kaj mi reiris piede al mia hotelo.” Si pauzis. “Ala-Tau”, si aldonis. Estis io kortusa en la miksajo el timo kaj el bezono montrigi bona, fidinda sekretariino, kiu videble fonis sub sia precizeco.

“Cu vi memoras, kiuj personoj vizitis s-ron Kertsch hierau fine de la labortago?” Adams demandis kun tre afabla tono.

“Fine de la posttagmezo estis preskau neniu. Mi longe tajpis la raporton. Cirkau la kvara s-ro Kertsch diktis al mi plurajn korektojn kaj aldonajojn, kio multe genis min, car tio devigis min retajpi jam bele finpretajn pagojn. Poste venis tiu sinjoro…”

“Cu vi scias, pri kio ili parolis?” Tuurken demandis.

“Ne. S-ro Kertsch ne konfidis al mi.”

“Kiel aspektis tiu sinjoro?”

“Nekutima. Mi volas diri, li estas tute ordinara, sed tia tipo de ordinara homo, eble laboristo au eta oficisto, kian oni ne kutimas vidi inter la vizitantoj de s-ro Kertsch. Li havis zorgan mienon.”

“Cu vi audis ion el la konversacio?” basis Zajcev.

Si silentis momente kaj sia frunto sulkigis. Videblis, ke la gras-forta ruso ne placas al si.

“Ne”, si fine respondis.

“Kial vi pauzis antau ol respondi?” la dika sovetiano demandis, kun io malamika en la voco. Cu sia tro preciza, sed ankau tro malrapida maniero paroli lin incitis?

Adams kaj Karal jetis al li malkontentan rigardon. Ili evidente ne havis la samajn principojn pri pridemandado.

Refoje sia vizago rivelis teruran lukton inter deziro eksplodi per larmoj kaj kirasa volo ciakoste malhelpi tian liberlason. Ambau fortoj aperis tiel potencaj, ke Jano kvazautimis, ke sia vizago sirigos, au ke si frenezigos, au havos korkrizon.

“Mi ne sentas min bone”, si palvocis.

Guste tiumomente sovetia oficisto envenis, kaj transdonis dokumenton al Zajcev. Tiu ekrigardis gin kaj gin montris al Mahmetali. Karal profitis de la distrado por flustri kelkajn vortojn al Adams, kiu kapjesis.

“Se miaj kolegoj permesos,” li diris al Marta Martin kun la tre milda, amika esprimo, kiu ebligis al li ricevi multajn konfidencojn de homoj decidintaj ne paroli, “mi akompanos vin eksteren. La vetero estas tre bela, iom da aero efikos sanige. Kaj se vi bezonas aspirinon, au ion alian…”

“Mi unue iros necesejen”, si respondis, kaj si levigis sen peti permeson. Karal eliris post si.

Li revenis sola post kvaronhoro.

“Cu si diris, ke si audis ion?” Zajcev demandis kun la brutala tono, kiun li kelkfoje havis rilate al la sekretariino.

Karal ne respondis tuj.

“Si kusas sur sofo en unu el la apudaj cambroj”, li diris. “Si abunde vomis en la necesejo. Mi proponis, ke si reiru al sia hotelo kaj dormu. Nia pridemandado povas ja atendi. Sed si ne volis, kvazau si timus, ke tio igos nin rigardi sin kulpa. Si revenos post kvaronhoro kaj respondos al niaj demandoj.”

Li turnis sin al la granda peza ruso:

“Ne, s-ro Zajcev, si ne parolis pri io audita. Mi havas la impreson, ke la morto de sia cefo sin profunde perturbis. Kio estas tute normala, cu ne?”

“Kaj ec se si audis ion, kial turmenti sin?” demandis Tuurken. “Ni ja havos la bendon kaj auskultos la tutan konversacion…”

Sed Zajcev kontraudiris:

“Eble vi ne havos la bendon.”

“Kaj ciaokaze estas utile kontroli la veremon de atestanto, cu ne?” aldonis Mahmetali.

Ili tiel diskutis dum kelkaj minutoj, kun multe da kasita atakemo, gis timplena, apenau perceptebla frapeto audigis ceporde. Enirante, f-ino Martin surhavis doloran, kompatigan rideton.

“Mi estas je via dispono”, si diris kun mieno, kiu signifis: ‘Mi suferas, vi estas turmentistoj, sed mi estos kuraga martiro.’

“Ni do revenu al tiu sovetia civitano, kiu vizitis vian estron”, Adams proponis. “Cu vi akompanis lin for?”

“Ne. Li eliris sola, kaj mi restis en mia oficejo, tajpanta.”

“Cu la posta vizitanto ne petis, ke vi enkonduku sin?”

“Ne. Mi ec ne vidis sian vizagon. Si iris mem. Mi dubas, cu si frapis al la pordo.”

“Cu vi sciis, kiu estas?”

“Ne. Si ne havis rendevuon, kaj mi preskau nenion audis. Nur dum pli lautaj momentoj, sajnis al mi, ke mi rekonas la vocon de… Nu… Se mi pravas, estis s-ino Fuentes, la amdonantino de s-ro Kertsch. En tiuj momentoj, si vere kriis. Mi havis la impreson, ke si estas furioza, kaj skoldas lin. Sed mi audis malmulte, kaj mi neniam jurus pri tio tribunale.”

“Kion alian vi povas diri al ni?”

“Pri kio?”

“Pri s-ro Kertsch.”

“Kion mi diru? Li kutimis paroli laute, kiam li estis sola, sed ne sufice forte por ke mi audu lin ci tie. Cu tiajn aferojn vi volas scii? Kion plu? Li diris, ke mi povas iri trankvile al la cirko, kvankam li ankorau havis du rendevuojn,

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×