ke mi ne zorgu pri ili, ke la vizitantojn li enirigos mem…”

“Cu li havis malamikojn?”

“Malamikojn, mi ne scias, sed mi povas garantii, ke oni generale ne amis lin. Li estis kruda kaj kruela kun la subuloj. Mi estis unu el la solaj personoj, kiuj povis elteni lin.”

“Cu vi satis lin?”

“Ne. Sed la laboro min interesas, mi ricevas tre bonan salajron, mi scias, ke mi estas nemalhavebla, car neniu volas resti kun li, kio donas al mi senton de profesia sekureco, kaj mi sciis, kiamaniere trakti lin miaavantage. Do, entute, tiu situacio ne estis tro malagrabla por mi.”

Denove audigis frapo ce la pordo. Estis sovetia sekureca oficisto, kiu alportis la bendon. Transdonante gin, li flustris kelkajn vortojn al Zajcev, kies vizago alprenis dum sekundo furiozan esprimon. Post malbonhumora diro, tro mallauta, por ke Jano komprenu, la ruso levis la sultrojn kaj signis al la oficisto foriri. La polica kvinopo dankis f-inon Martin kaj petis sin, se si sentas sin sufice bonfarta nun, resti apude en sia oficejo je dispono, car ili eble plu bezonos sin.

Si deklaris sin tute sana nun, kaj diris, ke si atendos iliajn ordonojn. Nur ili bonvolu diri al si, kiam si povos forlasi la konstruajon.

6

Simile al tiu de Nixon, pri kiu oni tiom parolis okaze de la fama Watergate-afero, la surbendiga sistemo estis arangita tiamaniere, ke la magnetofono ekfunkciis ciufoje, kiam io bruis en la cambro. Tial, parto de la bendo konsistis el nekompreneblaj grumblajoj de Kertsch, kiu, efektive, kiel diris lia sekretariino, lautvocis siajn priokupojn dum li estis sola. Inter tiuj malfacile interpreteblaj diroj, pluraj enhavis la nomon “Romian”, akompanatan de tiaj kvalifikoj kiel “fripono”, “rabisto” kaj multaj aliaj ne decaj por preso.

Pro tiuj ripetataj mencioj, kaj pro la fakto, ke Romian estis la lasta vizitinto registrita, la kvinopo decidis revenigi la sekretariinon, por peti de si detalojn pri tiu funkciulo.

Si klarigis, ke s-ro Kertsch iom post iom akiris la certecon, ke tiu Romian deturnis al si altajn sumojn destinitajn al diversaj agadoj financataj de la organizo, al kiu li apartenas, kaj ke Kertsch firme decidis lin denunci. Li diktis al f-ino Martin tri memorandojn pri tio, kaj vokis lin al si por fina alfrontigo en la koncerna posttagmezo. Li nepre volis likvidi la kazon “Romian” tuj, car tiu malhonestulo havas apogojn en pluraj delegitaroj, kaj oni jam citis lian nomon rilate al grava financa posteno kreota de la nuna konferenco. Interorganiza posteno. Ke li akiru tian pozicion, Kertsch absolute ne volis.

“Vi certe havas kopion de tiuj memorandoj, cu ne?” Mahmetali demandis.

“Jes”, si respondis. “Ili estas en la kabineto de s-ro Kertsch, same kiel ties personaj notoj pri la afero. Estis tuta dosiero pri Romian.”

“Estus sage, ke ni legu tiujn antau ol pridemandi Romian”, diris Adams. “Jano, cu vi bonvolos akompani f- iron Martin ci-apuden kaj kolekti tiujn dokumentojn?”

Post kelkaj minutoj, Jano Karal kaj Marta Martin revenis. Si aspektis konsternite.

“La dosiero malaperis!” si anoncis.

“Cu vi estas certa?” demandis la ciam skeptika Zajcev.

“Absolute certa. Mi mem remetis gin hierau en la aktosrankon de s-ro Kertsch. Post kiam mi tajpis la lastan memorandon kaj sendis gin al s-ro Romian, la trakopion mi endosierigis, kaj la dosieron mi remetis gialoken.”

“Cu vi memoras la enhavon de tiuj dokumentoj?” Tuurken demandis.

“Ne tiun de la personaj notoj de s-ro Kertsch, sed pri la memorandoj, mi ne nur memoras, mi havas la tekston en mia stenografia notlibro. Ciujn tekstojn, kiujn s-ro Kertsch diktas al mi, mi konservas, ili trovigas en miaj stenokajeroj en la sama ordo, en kiu li ilin diktis, kun la dato kaj horo. S-ro Kertsch tute ne satas diktomasinojn ankau pro tio: estas pli facile retrovi perditan tekston en stenokajero, ol cerpi la gustan parton el bendo. Se vi deziras, mi povos retajpi por vi tiujn tri memorandojn.”

“Jes, faru tion, vi tre helpos al nia enketo”, Adams diris, kaj si eliris. Sur sia vizago, la tragedia masko iom lumigis per esprimo fiera. Si videble satis ludi rolon de perfekta sekretariino.

*

Adams etendis la manon al la magnetofono por audigi la reston de la bendo, sed Zajcev lin haltigis.

“Momenton”, li diris. “Ni ne procedas bonorde. Mi satus scii pri la viktimo. Cu vi havas dosieron pri li?”

“Ne. Sed vi pravas. Ni bezonas scii. Olavi,” la nigrulo sin turnis al Tuurken, “cu vi bonvolos prizorgi la aferon? Telefonu al la personara sekcio de lia organizajo, por ke ili telekse sendu al ni resumon de lia vivhistorio kaj aliajn necesajn detalojn pri li.”

“Ne necesas”, Karal intervenis. “Kiam mi avertis la internaciajn autoritatojn, mi ekrilatis pri tio kun la Cefsidejo. Ni estas bonsancaj, car funkciulo, kiu ne povis ceesti la komencon de la konferenco devis tuj veni de Parizo ci tien, pasante tra Genevo, kaj li estis petita kunpreni tiun dosieron, au almenau fotokopiojn de gi. Se mi ne eraras, li alvenos morgau.”

“Mi levis tiun demandon,” Zajcev klarigis, “car antau ol veni ci tien, mi iris konsulti la vizoslipojn de la eksterlanda konferenca personaro. Ni havas kopiojn ci tie. Kaj kun intereso mi rimarkis, ke tiu s-ro Kertsch naskigis antau sesdek jaroj en Moldavio, kiu ekde la fino de la dua mondmilito farigis sovetia. Li havas nun usonan civitanecon, sed… Nu… Estas interese scii tion, cu ne?”

“Cu ni nun auskultu?” Tuurken demandis, kaj Adams premis la klavon.

Post iom da Kertsch-a grumblado tute nekomprenebla, oni audis la telefonsonorilon kaj la respondon de la subdirektoro: “Jes, venigu lin, mi lin atendas.” Audigis pord- kaj pasbruoj, kelkaj murmuraj neinterpreteblaj vortoj, kaj subite:

Thomas, ich hoffe…

La enketistoj konsternige rigardis unu la alian. La konversacio estis en la germana. Zajcev eligis ruslingvan sakrajon.

“Stultuloj! Kial ili ne avertis min?” li diris malkontente, mense insultante tiujn, kiuj jus kontrolis la bendon.

La rigardo de Adams rondiris al la grupo. “Cu unu el ni komprenas la germanan?” li demandis kun la paca, senekscita tono, kiun li konservis ciacirkonstance.

Karal kapjesis:

“Se la interparolo farigos faka, mi havos malfacilajojn, sed se estos nur ordinara konversacio, mi versajne povos traduki por vi.”

“Eble ni povus peti unu el niaj oficistoj transskribi la konversacion, kaj gin traduki por ni anglen”, Mahmetali sugestis.

“Mi preferus ne”, diris Tuurken. “Estos relative longe, se Jano tradukos parton post parto, sed ni audos la bruojn, la tonon de la vocoj, la emociojn…”

“Kaj mi estas scivola,” aldonis Adams, “mi satus audi tion tuj. Mi ne komprenas la germanan, sed kiel certe ankau vi, mi rimarkis la unuan vorton prononcitan de tiu Peter Graf: ‘Thomas’. Tio estas la individua nomo de Kertsch. Cu vi ne trovas stranga, ke alma-atano vokas subgeneralan direktoron de monda organizo tiel familiare? Ne forgesu, ke Kertsch, lau protokolaj reguloj, havis la rangon de vicministro!”

“Antau ol ni daurigos,” sonis la voco de Tuurken, “mi satus demandi al niaj sovetiaj kolegoj, cu ili scias au duonscias, kiam ili ricevos informojn pri tiu Peter Graf?”

“Ni jam havas,” respondis Zajcev, kun la esprimo de iu diranta ‘Vidu, kiel ni estas efikaj en Sovet-Unio’, “oni alportis al mi tiun raporton, dum ni pridemandis f-iron Martin.” Li tiris paperon el sia poso. “Tiu Peter Graf naskigis en Saratov en 1932. Lia nacieco estas notita kiel germana…”

“Li do ne estas sovetia civitano?” Adams interrompis.

“Ho jes. Videble vi ne konas nian sistemon. Ni distingas inter civitaneco kaj nacieco. Ekzemple, mia civitaneco estas sovetia, kaj mia nacieco rusa. Kamarado Mahmetali, ci tie, kompreneble ankau havas sovetian civitanecon, sed lia nacieco estas… cu kazaha, kamarado?”

“Ne”, la alia respondis. “Uzbeka. Mia familio devenas de Samarkando. Tiu Graf versajne estas tio, kion oni nomas ’Volga germano’, cu ne?”

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×