“Certe.”

“Ili estis transportitaj en Centran Azion dum la dua mondmilito, cu ne?” diris Tuurken, “car vi timis, ke ili aliancigos kun la proksimigantaj naziaj trupoj. Mi rimarkis, ke oni relative ofte audas la germanan en Alma-Ato. Kaj ec estas programo en la germana ce la loka radio.”

“Estu kiel ajn,” pludiris Zajcev, “li estas sovetia civitano. Li havis sinsekve tre diversajn okupojn, kaj nun laboras kiel oficisto ce Kazmedsnabsbyt.”

“Tio estas la kazaha entrepreno, kiu prizorgas la liveradon de medicinaj varoj, ekipajoj, ktp”, precizigis Mahmetali.

La rusa koloso reparolis:

“Li neniam estis arestita au spertis ion similan, sed li estas notita kiel nefidinda civitano, politike, t.e. versajne nelojala al la soveta stato. Li plurfoje petis elirvizon, sed ciam estis rifuzite. Li havas edzinon kaj du filinojn. Ankau la edzino estas, lau nacieco — ne civitaneco — germana. Si laboras en Himfarmtorg…”

“Komerca entrepreno pri produktoj hemiaj kaj farmaciaj”, glosis la sfereca uzbeko.

“Tiuj estas la esencaj punktoj”, Zajcev konkludis. “Cu ni nun auskultu?”

La teda procezo komencigis: ili audigis kelkajn frazojn, Jano Karal faris notojn, kaj poste resumis al ili la substancon de tio, kion li jus sekvis.

Kertsch ne aperis tre simpatia el tiu interparolo. Riveligis, ke Graf estas lia kuzo, ke ili jam dum jaroj korespondis (au almenau Graf skribis al Kertsch, kiu sajne ne ofte respondis), kaj ke Kertsch jam renkontis la familion de Graf en Alma-Ato. La subgenerala direktoro, lau tiu bendo, havis amikojn en tre altaj registaraj kaj partiaj sferoj de USSR, kaj pro tio ne dubis, ke li povus havigi al sia sovetia kuzo pasporton kaj elirvizon por tiu, ties edzino kaj iliaj infanoj. Sed li ne volis tion fari sen pagigi al Graf la prezon, kiun li imagis.

En la tono, kiun li uzis trudante siajn kondicojn, percepteblis akra plezuro sadisma: la volupto senti, ke jen homo estas komplete sub onia povo, kaj oni povas suferigi lin lauplace, la gua ludo de kato kun muso terurata. Ni rekopias ci-sube, el la poste farita transskribo de la bendo, tiun parton de la dialogo, jene:

… “Jes, sub unu kondico.”

“Bone, se gi estas ebla por mi, mi volonte gin plenumos. Pri kio temas?”

“Nu, kiel diri? Mi estis tre kontenta konatigi kun via familio. Simpatia familio. Via filino Katarina estas tre bela.”

[Pauzo]

“Si vere… si vere placas al mi. Cu vi povus disponigi sin dum la dauro de ci tiu konferenco?”

“Pardonu… Permesu… mi ne estas certa, cu mi bone audis vin. Kion vi deziras pri Katarina?”

“Nenion tre teruran. Ke vi disponigu sin al mi. Nur por tiuj vesperoj kaj noktoj, kiam mi estas libera, kio ne estas multe dum ci tiu konferenco.”

“Disponigu por… por kio? Mi ne scias, kion vi celas, ekzakte.”

“Por ludi kun mi. Ludi je amantoj, je patro kaj patrino, je karesata hundo, je mastro kaj sklavino, au inverse, mi sategas ludi ludojn de plenkreskuloj kun junaj fraulinoj.”

“Sed… sed… sed Katarina estas nur dekkvarjara!”

“Guste tial si obsedas min, ekde kiam mi vidis sin ce vi. Mi ne havas virinon ci tie, taugan virinon. Kaj viro ne povas vivi sen virino, cu? Cefe dum periodoj tre strecaj por la nervoj, kiel ci tiu. Viro bezonas karesojn kaj fizikan amon, cu ne? Kaj por mi… tio estas mia naturo… nenio alportas pli da kontento ol ciaspecaj korpaj ludoj kun juna knabino, kiu ec ne scias, kiel viro aspektas dum…”

“Thomas! Sed… sed… vi… mi ne kredas la proprajn orelojn… Cu vi estas monstro? Cu vi trovas plezuron en definitiva fuso de sentemo knabina? Cu vi ne havas konsciencon?”

“Peter, ne bigotu! Mi ne estas monstro. Mi estas pedagogo. Mi satas inici tre junajn knabinojn al la realajoj de la vivo. Unu, kiu plej plezurigis min, estis nur okjara. Katarina estas iom pli aga, sed si perfekte taugos. Guste mi min demandis, kiel trovi iun ci tie, ce tiu tute pruda sovetia atmosfero… Kaj dank’ al vi mia sopiro povos realigi.”

“Thomas! Mi ne povas kredi tion. Estas serco, cu ne? Iom dub-gusta, sed tamen serco. Si ec estas parencino via!”

Audigis bato, kiel de mano sur tablon, kaj la voco de Kertsch farigis ekstreme malvarma, seka, senkompata.

“Mi ne sercas. Vi deziras eliri el Sovet-Unio, cu ne? Mi povas elirigi vin. Vi deziras laboron en Usono, cu ne? Mi povas garantii gin. Sed kial mi donacu mian influon senpage? Mi faras al vi servon, vi faru servon al mi! Mi havas cion dezireblan: monon, artajojn, potencon, interesan laboron, rilatojn kun plej agrablaj homoj. Sed mankas al mi io grava ci tie: la tipo de plezuro, kiun mi satas. Kaj vi povas gin havigi al mi. Vi diris al mi, ke vi pretus doni al mi altan sumon en rubloj, eventuale ec dolarojn vi trovus, se tio necesus, por ke vi povu elmigri. Mi estas bonkora: mi ne volas malricigi vin, kvankam mi povus. Mi petas nur unu aferon, kiu estas tute facila al vi…”

“Thomas, Thomas! Vi ne povas paroli serioze. Estas nur infano!”

“Guste tial, kuzo, guste tial! Kaj nun mi kons—”

La bendo abrupte silentis.

“Kio okazas?” Adams demandis.

Zajcev rigardis la magnetofonon rezignacie.

“Oni informis min, transdonante la bendon, ke io teknike fusigis”, li diris senesprime. Dume, Adams irigis la bendon retroire dum kelkaj sekundoj kaj repremis la klavon por audigo. La konversacio estis klare audebla.

“Ne. Ne estas difekto de la aparato,” klarigis Zajcev, “la surbendigado haltis.” Li turnis sin al Mahmetali:

“Ivan Ibrogimovic, iru telefoni por peti konfirmon, vi scias, kie ili kontrolis la bendon rilate al eventualaj statsekretoj…”

Post kelkaj minutoj, dum kiuj Adams faris diversajn provojn per la aparato, la uzbeko revenis.

“La surbendigo haltis tiuloke, meze de vorto de Kertsch, ili konfirmas. Ili unue ekzamenis la magnetizitan tavolon sur la bendo, gi estas tute en ordo. Poste ili venis ci tien, al la cambreto apud tiu de Kertsch, kie trovigas la magnetofono, por kontroli. Kaj ili trovis: estigis difekto en la ‘registra kapo’. La tuta resto de la bendo estas sensona.”

Tuurken ridetis kaj flustris al Karal, kiu sidis apud li:

“Tipa sovetia tekniko!”

Zajcev reparolis:

“Mi tre bedauras, kolegoj. Mi esperis, ke ni povos audi la plimulton el la konversacioj, sed tiel ne estos. Nu, ni tamen ricevis bildon sufice interesan pri la viktimo. Mi devas diri, ke la afero sokis min. Ni ne tre kutimas, ci- lande, je tia malsaneca malvirto.”

“Ne nur ci-lande tio sokas”, Karal mildavocis. “Tia konduto preskau igas min simpatii kun la murdinto…”

7

“La tempo pasas rapide”, Zajcev diris. “Cu ni vidu ankorau unu personon hodiau?”

“Jes, sed ne pli ol unu”, proponis Adams. “Cu vi konsentas, ke ni sekvu la ordon de la vizitoj al Kertsch, kaj vidu nun tiun Lolitan Fuentes?”

Post kelkaj minutoj, bela mezgranda virino, eble 30-jara, eniris la enketan stabejon. Estis io tre fiera en sia maniero sin teni. La nigraj haroj, la iom bruna hauto kaj la eleganta kremkolora robo ornamita de diskreta, sed rafinita, broco foliforma kunteksis carman silueton. Natura gracio sajnis karakterizi sin, sed oni tuj sentis, ke tiu harmonia ekstero ne signifas mankon de forto: rigardi en la malhele brunajn okulojn estis kvazau rigardi la internon de vulkano. Eksplodema energio tie videble amasigis.

Si ne atendis, ke oni petu sin sidi, au prezentu al si demandojn.

“Oni lin murdis, cu ne? sinjoroj”, si ofensivis. “Ne mi. Sed mi tion preskau bedauras. Iu forrabis de mi la guon kauzi kaj ceesti la agonion de tiu perversa serpento.”

“Rakontu al ni, kiel…” Zajcev komencis, sed si ne auskultis lin kaj jam vocis plu, pli kaj pli krie:

“Aca trompulo! Perfida vipuro li estis. Li amas min, li diris. Mi estas por li samtempe edzino kaj amdonantino kaj kunulino kaj amikino, li diris. La plenumo de ciuj viraj deziroj, li diris. Oj, oj, oj! Surkracinda monstro li estis

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×