nur.”

“Sinjorino…” provis interveni Tuurken, sensukcese.

“Li juris al mi, ke si ne venos al Alma-Ato. Juris. Mi diris: ‘Se si venos al Alma-Ato, mi unge senhautigos vian vizagon, mi mordos vian sultron gissange, mi ponardos vian koron.’ Jes. Mi promesis al li. Mi ne toleras, ke oni moku min, miajn sentojn. Mi ja amis lin…” Kaj si ekploris. Antau kelkaj sekundoj, si estis furio; nun si larmis amare kiel bubo perdinta la amatan ludilon.

Tre milde, singarde, Karal faris demandon:

“Kiu, lau lia promeso, devis ne veni ci tien?”

Si prenis el la mansaketo paperan naztukon, kaj visis al si la okulojn. Senteblis, ke malgojo denove cedas lokon al kolero.

“Tiu stulta knabineto,” si siblis, “Anne-Marie Fayol, tute juna tajpistino el la franclingva komuna tajpejo. Mi dubas, cu si jam estas dudekjara. Si certe sajnas ne pli ol 17-. Ho jes! Estas la tipo, kiu placas al li. Jam de pluraj monatoj mi vidis, ke li turnigas cirkau si, ke li flaras sian parfumon adore, kvazau hundo hundinon. Kaj si tion satas. Imagu, subgenerala direktoro! Si planis la aferojn tiel, ke si havu okazon pasi antau li, provoke balancante la koksojn. Mi igis lin juri, ke si ne poluos mian oksigenon en Alma-Ato, ke en Kazahio li estos tute mia. Kaj li juris, li rubujo, rubUJO, RUBUJO!” Si kriis pli kaj pli laute.

Kaj refoje sia esprimo en unu sekundo komplete sangigis. Si ekridetis kruele.

“Kiu faris al la homaro tiun belegan servon, lin likvidi? Diru al mi, mi petas. Sinjoroj, diru al mi, por ke mi povu iri kure kisi tiun heroon kaj esprimi mian dankegon al li. Kiu li estas? Cu vi kompleze diros?”

Iom post iom si trankviligis, tiel ke farigis eble starigi al si demandojn.

“Vi kutime logas en Genevo, cu ne?” Adams diris.

“Jes. Mi laboras ce Internacia Labor-Oficejo. Mi fakte logis kun tiu kanajlo. Mi…”

“Cu li havis edzinon?”

“Jes, ie, eksedzinon. Sed car estis ‘meksika eksedzigo’, gi ne estis rigardata valida en Europo; tial li ne edzigis kun mi. Tamen la administracio konsideras tiun eksedzigon tauga, kaj si ne ricevos vidvinpension.”

“Kiel subgenerala direktoro li certe ricevadis pli ol komfortan salajron.”

“Kompreneble.”

“Cu viaj bugetoj estis apartaj?”

“Ne. Ni vivis kiel geedzoj, kaj ni havis komunan kason.”

“Okazos do granda diferenco en via vivnivelo, nun kiam tiu mono ne plu venos al vi.”

“Ne. Li estis hundaco, sed almenau finance mi sukcesis protekti min. Mi atingis, ke li kontraktu vivasekuron favore al mi. Gi havigos al mi tri mil svisajn frankojn monate. Sen familia sargo kaj kun mia propra salajro, tio ebligos al mi vivi tute agrable. Li ankau promesis testamenti al mi vastan domon kaj terenon, kiujn li posedas ce la Lazura Marbordo, kaj bieneton en Kalifornio. Li estis tre rica. Sed mi ne scias, cu li efektive verkis tiun testamenton. Kiel scii, ce tia perfidemo?”

“Kial vi vizitis lin hierau dum la ofichoroj?” Zajcev demandis.

“Car mi jus vidis sin! Mi ne povis atendi. Mi volis vidi lin tuj kaj lin persvadi devigi sin for! Mia sango bolis. Mi…”

“Kaj cu vi sukcesis?”

“Ne. Li pale provis klarigi. Li diris, ke li efektive estis cion aranginta, por ke si ne venu, sed ke lastminute unu el la franclingvaj tajpistinoj havis autoakcidenton, kaj oni petis tiun Anne-Marie veni, sen lia scio. Li certe mensogis. Tial mi estis furioza. Mi diris, ke li mensogas, ke li mem venigis sin sen ia ajn konsidero al miaj sentoj. Li estas besto. Kiam li vidis tiun allogan junulineton, li ne plu povis estri sin mem. Mi ne toleras tion. Mi ne toleras. Li enamigis al mi, kiam mi agis 21 jarojn, kaj mi aspektis pli juna. Nun, kiam mi atingis tridekon da jaroj, mi ne plu interesas lin. Mi ne toleras. Ne, ne. Mi ne toleras plu…”

“Kia estis lia sinteno, lia animstato, dum vi parolis kun li?” Karal scivolis.

Si pripensis momente.

“Sadisma”, si fine prononcis. “Li havis en la okuloj tiun volupteman kaj kruelan rebrilon, kiu igas min freneza. Mi amis lin sincere, almenau… au… mi ne scias… tamen… Nu, jes, tamen mi amis lin, sed ne la tuton de li. Li estis psikopato. Kaj lian psikopatecon mi ne elportis. Dum mi parolis kun li, li ne hontis, li ne provis vere pravigi sin, li nur ridetis. Li havis sian diboculan esprimon, kaj mi jurus, ke li guis mian furiozon. Li sentis sian povon super mi, kaj tio lin guigis. Jes ja, kiel mi jus klarigis al vi, li diris kelkajn frazojn por montri sin senkulpa rilate al mi, sed tio estis parto de la ludo, por ke mi ne havu ec tiun minimuman superecon, ke mi estus prava pri lia juro, kaj li ne.”

“Cu li havis malamikojn?” demandis Zajcev.

“Kompreneble. Ciujn knabinetojn, kiujn li kaptis, premis kiel citronon, kaj forjetis. Ciujn subulojn, kiujn li traktis kiel ekspluatindan sklavaron. Ciujn virojn, kies virinojn li casis. Kaj krome…” Si subite pauzis.

Sia rigardo rondiris de unu policano al alia, kvazau si petus helpon por solvi malfacilan enigmon. Kiam si parolis, sia voco, koler-bola antau momento, refarigis tute trankvila:

“Li estis stranga personeco. Konsiderante vian demandon, mi subite pensis, ke alia kategorio de malamikoj ekzistas: tiuj, kiujn li malamikigis al si pro sia profesia skrupuleco. Li estis sekse psikopato, sed ege honesta profesie. Sian ricon li akiris, parte de la gepatroj, sed cefe per la propra laboro, kaj en tiu li estis plej pur-anima. Li vere sin dedicis multenergie al sia alta ofico, kaj neniam li akceptis koruptan monon au donacon de subacetantoj, kvankam li havis konstante okazojn por tio, el kiuj egan profiton li tirus. Sed eble tiuj, al kiuj li rifuzis servon au avantagon, por kiuj ili pretis pagi, eble tiuj lin malamis, kaj timis, ke li rivelos iliajn dub-etikajn proponojn…”

Densa silento plenigis la cambron, dum ciu meditis pri tiu nova ebleco.

“Kiam vi eliris,” Zajcev demandis, “cu vi renkontis iun?”

“Kiam mi eliris el la konstruajo, vi celas?”

“Ne. El ci tiu parto, en la koridoron.”

“Ne. Neniun. Nur tiun gardiston kun la eksterordinare bluaj okuloj, kiu nepre volis, ke mi skribu mian nomon kaj ciaspecajn sensencajojn sur pagon de lia libro.”

“Efektive. Kiam vi notis la horon, forirante, de kie vi sciis gin?”

“Nu, mi rigardis la horlogon. Murhorlogo pendas tie. Mi havas brakhorlogon, sed gi ne estas akurata.”

“Kaj cu gravis por vi esti akurata?”

“Tute ne. Nur estas reflekso: mi neniam rigardas mian horlogon, se trovigas alia.”

“Ni devos kontroli,” ekdiris la finnlandano, “cu tiu horlogo bone funkcias.”

Zajcev direktis al li malestiman rigardon.

“Cu vi volas demandi ion pluan, kolegoj?” Adams demandis. “Se ne, vi povas foriri nun, s-ino Fuentes”, li diris. “Sed eble ni denove devos pridemandi vin, lau la progresoj de la enketo.”

“Estos plezuro”, si respondis. “Kaj tuj kiam vi scios, kiu respondecas pri tiu murdo, kompleze informu min. Mi nepre volas danki tiun personon. Fakte, mi ne plu amis lin, kaj tiel estas pli bone”, kion dirinte, si faris etan kapsaluton, kaj eliris.

8

“Nu, nu, kia fuso!” diris Goja. “Mi tiom antaugojis tiun ekskurson kun vi. Kial vi devas labori dimance?” Sia humoro defalis de alte.

“Kion fari?” respondis sia edzo. “Krimo okazis, kaj ni devas esplori plu. Ni ne povas cion interrompi dum tuta tago, dum kiu eble interesatoj forprenos spurojn au havos tempon arangi siajn estontajn depoziciojn. Ni decidis ne daurigi hierau dumnokte, kaj jam tio eble estis malsaga.”

“Tamen, Jancjo, tiel grandioza mateno! Rigardu tiujn montojn, tiun bluan cielon! Kiel mi repacigos kun la penso, ke vi sidas la tutan tempon en cambreto, ec ne rigardante eksteren?”

“Kompatinda! Ne insistu tro, au mi elpensos pretekston kaj iros kun vi, kaj iu denuncos min, kaj mi morgau devos honte adiaui ci tiun urbon, la internaciulojn, kaj eble mian polican karieron…”

Plej neatendite, si prenis pomon kaj donis gin al li. Eve.

“Ci tion almenau prenu. Ili tiom bonodoras. Gi havigos iom da naturo al vi. Cu vi scias, kion signifas ‘Alma-

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×