Johan Valano

Cu li venis trakosme?

Romano verkita en Esperanto

© Kopirajto ce verkinto kaj eldonisto

HTML-eldono kreita lau la libroforma eldono:

Antverpeno: TK/Stafeto, 1980. ISBN 90-6336-019-3.

Kembrigo: Edmundo, 2011-10-24.

Cia simileco kun ekzistantaj personoj, institucioj, instancoj kaj organoj devas esti rigardata kiel pure hazarda koincido.

1

Roberto — au cu ni, kiel ciuj liaj amikoj, familiare lin nomu Bob? — gratis al si la nazon. Tiu gesto, automata ce li ekde l’ frua infaneco kiam problemo starigis, neniam mankis, dum li malkodis mesagon. La kodon li abomenis.

Li pene atingis la finon de l’ laboro, minuteton kontemplis la decifritan tekston, ekstaris kaj komencis pasi tien kaj reen en la cambro, car li bezonis pensi, kaj pensi side al li preskau tute ne prosperis. Li ja estis viro agema.

Li prezentis per si belan specimenon de la homa speco, se oni limigas siajn kriteriojn al tiu modelo de sana besto, kiu sajnas esti la hom-idealo ce kuracistoj niatempe: simetria belhauta kunmetajo el sengrasaj muskoloj kaj sanaj organoj, kun bona koro kaj bonaj pulmoj, facila rideto blankdenta kaj frunto ne markita per troo da intelektaj turmentoj. Domage nur ke la tro longa nazo iom fusis la cetere harmonian vizagon.

La bonfarta koro de Bob Sulavi ne akcelis sian ritmon pro la jus decifritaj laudoj, sed dum li pasadis encambre, fiero tamen sveligis lian bruston. Estas place senti sin satata.

Lia nuna tasko estos pli malfacila. Jes ja, posteno kiel lia, ce vaste auskultata radiostacio, ege favoras orientadon de la publikopinio — guste tial “ili” petis lin kunlabori — sed estas pli facile plifortigi jam ekzistantan tendencon ol helpi konfuzan opinion sin difini lau dezirata senco. Organizi la intervjuon, kiu multigis la vendadon de la koncerna numero de Legantula Plezuro, estis infanludo; suficis iom akcenti la sadisman aspekton de la regimo atakata, por ke la homoj sin jetu sur la revuon kaj sorbu ties mesagon avide. Lukti kontrau la eksterteranoj estos malpli simple. Al la publiko, kiu rave voras ciun detalon pri suferiga diktatora regimo, la eksterteranoj ja simpatie aspektas.

La enhavo de la mesago estis tute klara, kaj pasante tien kaj reen Bob encerbe kvazau-audis la vocon de la kolonelo:

“Vi faris bonegan laboron vaste diskonigante la rivelojn de Legantula Plezuro. Konsiderinda parto de la publiko estis impresita kaj proksimigis al ni. Nun necesas eviti, ke gi vocdonu por la fantaziuloj, kiuj pretendas rilati kun la kosmo: ties partio estas tro malserioza por havi veran sancon sukcesi, sed la plejparto de la vocoj, kiujn gi ricevos, estos perdita de ni. Tio povus sufici, por ke niaj kontrauuloj ricevu plimulton kaj eniru en la registaron, kun bedaurindaj sekvoj el milita kaj internaci-politika vidpunkto…”

Tio estis tute prava. La homoj, kiuj vocdonos por la nova kosmana partio, ne imagos, ke ili favoras la rugulojn. Ili vocdonos por nova partio, nova homo, sen multe atenti la mankon de rigoro en ties ideoj, sed ili senscie malfortigos la solan grupon kapablan venke kontraustari la orientan malamikon. Provi ilin racie konvinki estus perdi sian tempon. La intereso al la eksterteranoj estas pure neracia. Necesos trovi rimedon por malgrandigi la prestigon de tiu nova homo, kiu sin lancis tiel strange en politikon, de tiu Rikardo Ospaci. Sed kiamaniere? Finfine, kiu estas tiu Rik Ospaci?

*

Veronika Munzo volvis harbuklon cirkau la montra fingro, malvolvis gin, revolvis gin, kaj tiel plu senfine, dum sia frunto sulkigis. Tio estis ce si nepra kaj nekonscia akompano de cia intensa pensado, cefe kiam la meditadon tiklis la incita pikilo de zorgo.

Zorga si estis nun, efektive. La artikolo en Legantula Plezuro havis multe pli da efiko, en ci tiu tempo elektada, ol gi normale devus, kaj siaj cefoj en Komitato por Geopolitika Bonfarto — mallonge KGB — pri tio tre malkontentis. Si provis rebati disvastigante onidiron, ke Legantula Plezuro estas redaktajo de Centra Informkolekta Agentejo — mallonge CIA — kaj ke ties artikoloj estas automate stampitaj kiel politike senvaloraj, sed si, manke de pruvo, ne povis tion publikigi, ec se persone si ne havis dubon, time ke oni lancus kontrau si la tutan justican aparaton en brua proceso pri misfamigo.

Ne mirige do, ke Veronika volvadis kaj malvolvadis la buklon sen trovi en tiu kutima gesto ian ajn trankviligon. KGB atribuis egan gravecon al la baldaua vocdonado, car unuafoje post longa periodo prezentigis okazo enscenigi registaron, kiu povus distancigi sin de la okcidenta mondo. Sen ia dubo, gi tute korekte analizis la situacion: la plej efika taktiko estis favori la fantaziulojn, kiuj kredas je kunlaboro kun eksterteraj vizitantoj. Ciu voco donita al Rikardo Ospaci estos voco perdita de la fortoj porokcidentaj, ec se la vocdonanto mem tion tute ne konscios…

Por tauge plenumi siajn instrukciojn, si devos pli rekte rilati kun la kosmana partio. Multo ja turnigas cirkau la demando, kiu estas tiu Rik Ospaci?

*

“Frenezulo”, diagnozis Goja.

“Ruzulo”, opiniis Jano.

“Kial ne homo sincera?” Stefano demandis.

Jano Karal, polica detektivo, ties edzino Goja kaj ilia nevo Stefano eliris kun impresa homamaso el la vastega kunvenejo, kie Rikardo Ospaci jus prezentis sian politikan programon.

“Cu li ne aperas al vi purintenca?” Stefano insistis.

“Nuanco: purintenca li sajnas”, respondis Karal.

“Li estas sincera”, Goja asertis. “Tiuj malsanuloj ciam sinceras. Li rakontas ion fantazian, sed li mem kredas gin. Tial lia voco enhavas tiun konvinkan povon.”

“Mi ne konsentas”, komentis la detektivo. “Li efektive havas ian carmon, ian allogon, kiel bona teatra aktoro, kaj li ruze ekspluatas la propran talenton por konvinki naivulojn kiel Stefano. Ciu bona komedianto sajnas sincera, cu ne?”

“Tamen vi ne neos, ke lia argumentaro estas kohera!” la junulo diris.

“Kompreneble gi estas kohera, oni tion nomas sistema deliro precize, car trovigas io tre kohera en la rezona logiko”, iom sentence klarigis Goja, la psikologino el la triopo. “Kiam li diras, ke li vidis vizitantojn el la spaco, li diras la veron, sian veron, car li efektive vidis ilin, parolis kun ili, kaj ricevis de ili la taskon reformi la mondon. Nur necesas aldoni, ke tio okazis kvazau songe, kaj lia mensa malsano konsistas en tio, ke li ne distingas halucinojn, kiajn ni ciuj havas dumsonge, disde la realo.”

“Kion vi diras, tio estas imprese rigora…” sia edzo ekdiris.

“Cu ne?” si interrompis, kontenta ke si konvinkis lin.

“…sed kiel vi jus brile prelegis al ni, rezono povas esti tre kohera kaj tamen delira”, li frazfinis.

“Grrr!” si gruntis, kun grimaco.

“Ne delira estas via rezono,” Stefano prononcis kun konsola voco, “nur erara. Vi lasas vin misgvidi de via psikologa trejnigo. Vi ne kapablas vidi la realon tute simple: homo diras, ke li parolis kun eksterteranoj; eble li efektive parolis kun eksterteranoj. Vi jugas antau ol kontroli: puran antaujugon vi havas.”

“Almenau mi”, Karal emfazis, “jugas ne antaue, sed poste. Mi rigardis lin, kaj vidis bonan aktoron

Вы читаете Cu li venis trakosme?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×