vangoharoj estis trokreskintaj kaj aspektis kiel judaj tempiharoj, kaj tio donis ankorau pli melankolian aspekton al lia vizago. Li ne havis difinitan celon, kien iri. Gi tien, en la judan geton, li venis hazarde. promenante inter la malpuraj stratetoj, kondukantaj al tibro, kie de pratempo loGis la Тtelistoj kaj prostituitinoj de romo, li erarvagis en la judan geton. ekinteresis lin la malvastaj, mallarGaj stratetoj kaj la multnombraj masonitaj domoj, la turoj kaj Gelanguloj, kiuj kvazaУ pendis en la aero super la stratetoj. interesis lin la fremda kaj nekonata arto, la judoj kun la flavaj tunikoj, la flavaj judaj signoj en formo de hebrea litero 's' sur la brustoj, kun la dormoGapoj, la judaj malsuprentorditaj Gapeloj, la virinoj kun vualitaj vizaGoj, la du bluaj strioj en iliaj vualoj, kiuj atestis, ke ili estas judinoj; la Gemizoj, kiujn ili portis sur la tunikoj kaj la multaj briliantoj kaj juveloj, kiuj brilis el iliaj haroj; la longaj modestaj bluaj veluraj vestoj, kiujn portis parto de l' judoj, kio signifis, ke ili estas riGuloj eminentaj, portantaj mantelojn, kiel la veneciaj doGoj; la infanoj, kiuj sur siaj tunikoj portis grandajn 'kvarangulojn' kun bluaj kaj ore broditaj randoj kun kvastoj, kiuj treniGadis post ilin kaj kaj vipis iliajn vizaGetojn; kaj la tuta negocado kaj marGandado de unu kun la alia, la monТanGado,la trenado de varoj el unu domo en la alian — koloraj roboj, pecoj da tolo, veluro kaj silko — cio ci logis lin. Kaptis lin la fremda kaj rica arto, rivelanta sin antau liaj okuloj. Тajnis al li, ke li erarvenis en orientan urbon, en bazaron de la malproksima Arabujo en la sultana regno, pri kio li audis tiom multe da rakontoj de komercistoj kaj maristoj, kiuj vojagis en oriento kaj transportadis varojn el Turkujo en Venecion.

Liaj okuloj estis logitaj al homa figuro, kiu sidis sur sojlo de domo. Gi estis alta, maldika judo — kun longeta vizago kaj longa pintabarbo, kies komenco estis larga kaj la fino — pinta, kun eksterordinare alta frunto. La vizago, kiu rigardis el sub granda malsuprentordita pinta juda capelo, aspektis kiel vizago de sanktulo, trovebla sur la primitivaj religiaj bizantiaj bildoj, kiuj tiel ofte trovigis en la malnovaj pregejoj de Italujo. Pastilla estis kvazau surprizita de tiu figuro, kaj li aliris al judo. Kaj ju pli multe li proksimigis, des pli simila al Bizantia sanktulo sajnis al li la staturo de la judo. La okuloj de l' judo estis bluaj kaj rondaj, kaj sidis kvazau glacie senmovaj en liaj okulkavoj sub la rondaj arksimilaj brovoj. La sojlo, sur kiu li sidis, ne estis sojlo, sed kvazau movebla pordo de butiko, kiu estis duonmalfermita kaj ebena, kiel tablo. La judo sidis sur la tablo kaj cirkau li estis sternitaj diversaj stofoj, novaj kaj malnovaj, koloraj manteloj kaj tunikoj, sangerugaj silkajoj brilantaj kiel sunradioj. Kaj perle brilantaj stofoj, kiuj faldigante brilis kiel skvamoj de fiso au flugiletoj de papilio. La stofoj kusis kunjetitaj unu super la alia, sed kiam la judo rimarkis, ke la nobela sinjoro proksimigas al li, li arigis la stofojn kaj kasis ilin sub la longajn largajn baskojn de sia mantelo.

— Saluton, nobela sinjoro, — klinigis la judo antau la junulo antau ol tiu proksimigis al li.

— Saluton, judo, — rediris al li Pastilla, kaj antau ol la judo sukcesis ankorau ion al li respondi, li daurigis: - ne kasu, judo, viajn silkajn stofojn. Mi ne estas impostisto de la papa fisko; mi ne estas leginspektisto de la sankta eklezio, kaj mi ne venis spioni vian konduton. Mi estas pentristo el Venecio kaj civitano de la venecia respubliko. Mi estas oficisto de Lia Eminenco la kardinalo de Venecio. Mi venis en la judan geton por aceti silkajojn, per kiuj mi ornamos miajn modelojn por la freskoj, kiujn mi pentras por la monaЬejo 'Sankta Koro'. Judo, montru al mi viajn stofojn, kaj mi pagos por ili per bonaj oraj dukatoj.

La pentristo tintigis la ledan monujon, kiun li portis ligitan al la zonsnuro kaj kiu estis plena de mono.

Kiam la judo ekaudis la vorton 'Venecio', kiu estis rifugejo por ciuj maranoj kaj judoj, gemantaj sub la jugo de l' papo, li eksentis simpation al la fremdulo. Tamen li timis lin, car la lego, malpermesanta al judoj komercadon kun kristanoj, estis tre severa.

— Ho, nobela sinjoro! Pardonu miajn parolojn. La nobela sinjoro tre bone scias, ke la Sankta Patro, Paulo la Kvara (Dio benu lin per multe da jaroj kaj per venko super liaj malamikoj) malpermesis al ni komercadon kun kristanoj. Kial vi elmetu malrican judon al dangero! — mono logas ja, tiom pli efektivaj oraj veneciaj dukatoj, kiuj validas en ciuj landoj de l' sultano, (La judo volis diveni, kiom la nobelo-sinjoro havas en sia monujo).

— Vi divenis. Efektivaj veneciaj dukatoj, — tintigas la juna pentristo la monon. -kiuj validas en ciuj landoj de l' sultano. Ne duonplumbaj moneroj, kiujn la Sankta Patro trudas al siaj civitanoj akcepti kiel efektivan monon, Ridas la pentristo. -Ne tiimu, judo. Vendu al mi viajn varojn por la kardinalo de Venecio. La venecianoj scipovas kasi sekretojn, — palpebrumas al li la pentristo. -Cetere, kiel vi scias, la Sankta Patro malpermesis nur al la ordinara popolo komercadon kun judoj, sed ne al si mem, nek al kardinaloj, por kiuj legoj ne estas kreataj.

— Ho! Por la kardinalo de Venecio! Kiu arogus kasi siajn varojn antau lia glora Eminenco? Venu, nobela sinjoro, internen. Mi posedas ricajojn indajn por ornami la palacon de l' sultano de ciuj turkoj.

La judo levigis de sia loko en la butikfenestro, malaperis kaj ree elmetis sian kapon sub malgranda pordeto, kiu estis kasita ie sub la duonfermita fenestro, kaj li enirigis la pentriston en la butikon. Pastilla haltis mirigite, kiam li enrampis post la judon tra la malgranda aperturo en la butikon de l' judo. Interne estis malhele. Malalta, sesangula plafono malsuprenpendis super lia kapo. Murojn li ne vidis: ili disfluis en malklara nebulo. Sed tie kaj ci tie ekvidigis angulo, kiu tage estis lumigata per malgranda flamo, brulanta en oleujo. En la lumo de la oleujo li vidis, kiel brilas kaj fajreras diversaj stofoj. Kun flama lumo de fajro ekbrilis tie ruga velurpeco, kiu tordigadis en faldoj kaj kasis en ili la lumon de siaj koloroj. el alia brulanta en oleujo. en la lumo de la oleujo li vidis kion? Li sole rimarkis, ke la anguloj estas plenaj de varoj. La judo eltrenis keston kaj, kiam li gin malfermis, la pentristo konsternigis pro la trezoroj, kiuj malfermigis antau li.

La kesto estis plena de diversaj silkajoj, veluroj kaj brokatoj, broditaj kaj teksitaj, italaj kaj orientaj, kiuj versis lumon plenan de diversaj koloroj. La judo trenis el la kesto unu silkajon post la alia, portis ilin al la malgranda giceto, teksita el feraj dikaj kradoj, tra kiuj penetris en la kelan butikon malmultaj lumstrioj. La judo levis la silkajojn kaj lasis la taglumon fali super ilin, por ke Pastilla pli bone vidu la puran brilon de iliaj koloroj.

La venecia pentristo, kiu kutimis vidi la kolorojn de silko en sia hejmurbo Venecio, ne povis deturni la rigardojn for de tiuj teksajoj. Ilia brilo kaj ora lumo igis liajn okulojn trinki tian ricecon de koloroj, ke li ebriigis de ili, kiel de bona malnova vino. Tie estis persaj silkajoj, kiuj lumis per koloroj de brilantaj serpentoj. Aliaj pecoj brilis, kvazau inkrustitaj per plej mirindaj juveloj. Aliaj posedis la noblan virgulinan modestan carmon de perloj, kaj estis veluroj — nigraj, kiel la nigra nokto, kaj profundaj, kiel la maro. Ankorau aliaj havis la koloron de sukceno. Kaj kiam la judo tenis ilin en la lumon, sajnis al Pastilla, ke la sunradioj glaciigis en la silka teksajo kaj malsuprenversigas de sur la silkajo, kvazau la judo tenus faskon da sunradioj en la mano.

La malmulta taglumo ne preterlasis ankau la blankan barbon kaj palan vizagon de l' judo, kiu staris kun siaj silkaj stofoj ce la giceto. Kaj la vizago de la judo, kiu en tiu lumo aspektis kiel sanktulo, ravis Pastilla-n same kiel la silkaj stofoj. La vizago de la judo tiel impresis lin kaj incitis lian artistan instinkton, ke li forgesis, pro kio li alvenis. Do li igis la judon montri al li siajn stofojn kaj varojn kun la intenco, ke li havu tempon por studi lian vizagon. Li pensis, kiel ciu artisto, utiligi tiun vizagon de l' judo en unu el siaj sanktaj bildoj. Sed rememorinte, ke tiun vizagon portas nekredanto, li — estante bona pia kristano — rezignis je tiu penso.

Dum la tuta tempo, kiam li trovigis en la butiko, la pentristo audis vocon, resonantan en la butikon, kvazau gi penetrus de tre malproksime tra dikaj muroj. La voco estis virina. Gi estis duone kantanta kaj duone kvazau preganta al dio. Kvankam la voco estis malproksima kaj neklara, tamen li audis, ke gi sonas per fremdaj nekompreneblaj vortoj. Pastilla-n incitis la vibranta moleco de l' voco kaj la nekomprenebleco de l' vortoj. Li jam delonge rimarkis, ke tra giceto en la murangulo brilas lumo. Li komprenis, ke tie — malantau la giceto — trovigas la internaj logejcambroj de la judo kaj guste de tie venas la kantanta virina voco. Li tre volis ekrigardi tra la giceto por vidi, kio tie okazas. Sed li ne havis la eblon proksimigi al tiu angulo. Sencese montrante al li la silkajn stofojn, la judo tenis lin proksime al la stratfenestro, sed Pastilla-n jam delonge ne interesis la silkaj stofoj. Lin interesis la voco, audiganta tra la giceto. Komence li ne atentis gin, sed poste pli kaj pli auskultis la vocon, kiu pli kaj pli profunden penetris en lin, kvankam nekompreneblaj kaj fremdaj estis la vortoj kaj tono. Sed la vibrado, la silenta profundeco de la voco sprucigis el si ian virgulinan noblecon, kaj tiu voco vibrigis ion en li. Fine li trovis okazon por proksimigi al la giceto. La judo komencis malpaki alian keston de silkajoj kaj estis okupita per la malfermado de la multaj feraj bukloj kaj seruroj, per kiuj la kesto estis slosita. Pastilla alproksimigis la giceton kaj ekrigardis internen.

Li restis konsternita ce la giceto. En lumo de brulanta argenta oleolampo li vidis maljunulon, kiu sidis volvita en tukoj, kaj knabino sidis ce liaj piedoj sur benketo kaj kantis ion el libro. La maljunulo certe estis blinda: liaj okuloj estis fermitaj kaj lia vizago estis kvazau teksita el sulkoj. Kelkaj grizaj haroj de lia barbo movigis sur lia brusto. La vizagon de l' knabino li unue ne rimarkis. Тi sidis kliniginta super la libro, kiu kusis sur siaj genuoj, kaj li vidis sole la faldojn en la blua veluro, kiu malsuprenfluis super siajn sultrojn. La lumo de la oleolampo, kiu pendis sur dika trabo super sia kapo, falis kvazau ombrelo sur sian kapon kaj sultrojn, lumigante sin. La brilo de siaj haroj fajreris kun la sama perlofascino, kiel la veluro sur siaj sultroj, kvazau perla matenroso svebus super si entute. Sed baldau si turnis sian kapon, kvazau si sentus, ke iu rigardas sin. Тi timeme cirkaurigardis, kvazau sercante iun. Тi ankorau ne rimarkis lian vizagon ce la giceto, kaj Pastilla havis nur fulmomomenton por vidi sin.

Вы читаете La sorcistino el Kastilio
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×