Johan Valano

Cu ni kunvenis vane?

Romano verkita en Esperanto

Johan Valano

© Kopirajto ce verkinto kaj eldonisto

HTML-eldono kreita lau la libroforma eldono:

Antverpeno: TK/Stafeto, 1982. ISBN 90-6336-023-1.

Kembrigo: Edmundo, 2011-10-24.

La personoj, kiuj rolas en ci tiu romano, estas pure fikciaj. Cia eventuala simileco kun reale ekzistanta persono estas hazarda koincido. Same, la internacia konferenco, ce kiu la eventoj disvolvigas, estas pure fikcia. Kontraste, la urbo, kie ili okazas, kompreneble ekzistas kaj estas priskribita tia, kia la autoro gin perceptis, dum li tie portempe laboris en septembro 1978.

1

Per tre malrapida gesto, kiun neniu povis rimarki, Misa Viktorovic Kaganov tusis la maldekstran flankon de sia jako, je la nivelo de l’ koro, kaj la minimumaj palpa kaj auda perceptoj suficis por forigi momente lian dubon: la gazeto plu trovigis en la interna poso. Lin torturis intensa deziro gin rigardi, sed tiun li subpremis: povus ja esti dangere.

Li provis igi sian vizagon kiel eble plej senesprima, dum li kontrolis, per mildamova turno de la kapo, cu iu lin observas. Lausajne, neniu el la personoj, kiuj eniris kun li ci tiun aviadilon en Vladivostoko, interesigis pri li, sed cu sajnon oni povas fidi? Lia racio diris, ke li estis perfekte singarda, kaj ke la autoritatoj povus suspekti nenion, sed malofte racio povas pacigi koron turmentoplenan, kaj ci-okaze gi pliafoje fiaskis.

Nekapabla rezisti plu, li malbutonis la jakon, gin iom malfermis, kaj jetis rigardon al la faldita gazeto, kiu parte elstaris el la interna poso. La vido al la familiaraj hebreaj literoj igis lin samtempe trankvila kaj malsekura: trankvila, car estis pruvo, ke li plu kunportas la valoran dokumenton; sed malsekura, car konkrete ekvidi la kauzon de la zorgoj substrekis ties realecon, kaj sekve la realecon de l’ dangero.

Kun kulpa mieno li ree rondrigardis la kunveturantojn. Neniu havis la vizagon turnita liadirekte. Li eltiris postukon kaj visis al si la frunton. Li svitis. Li sin demandis, cu liaj nervoj eltenos gis Alma-Ato.

*

‘Finfine!’ pensis la delegito el Luksemburgo, dum la Iljusin-aviadilo forlasis la delhian flughavenon. La restado en la hinda cefurbo ce pluvo senhalta, la 24-hore malfrua forflugo kaj la manko de carmo de la stevardino igis lin malbonhumora.

Li ne komprenis sin mem. Kutime serena, li surprizis sin trifoje kontrolante, cu la enhavo de la saketo, en kiun li metis ciujn gravajojn, ankorau estas kompleta. Kiel antauvideble, estis neniu kialo por zorgi: la flugbiletoj, la diplomata pasporto, la fasko da dolaroj, la vojagcekoj, ec la kreditkarto — versajne senutila en Sovetio — cio trovigis gustaloke.

Li hezitis cerpi el la teko konferencan dokumenton, sed decidis nee. Li estis tro laca, kaj estis pli plezure lasi la pensojn vagadi lauplace. La ideo organizi tian gigantan konferencon estis vere stranga. Ke UN tion elpensis, ne estis mirige — la funkciuloj de Unuiginta Naciaro ofte havas tiajn utopiecajn revojn — kaj ke UNESKO akceptis kunpatroni ne tro surprizis, car de tiuj babiluloj kion alian oni atendu? Sed kiel kompreni, ke tiaj relative seriozaj organizoj kiel Monda Organizo pri Sano kaj Internacia Labor-Organizo konsentis auspicii tiun grandiozan farson? Internacia konferenco pri la spirita kaj socia bonfarto de la homo! Kiamaniere realisto kiel li kapablos ludi tiun ludon de knaboj nubopensaj? Felice, ke la alia, hm, diskreta komisio metos iom da spico en tiun fantazian kunvenegon…

Li scivolis, kiel cio disvolvigos, goje fierante, ke li rifuzis monkompenson por tiu ridinde sendangera tasketo. Vere malegoisma li estas, car se li estus jesinta, li ricevus satindan ricon. Tamen, povas utili en la vivo disponi pri alies dankemo. Eble foje…

Se nur bieron li havus… Sed la stevardino diris, ke biero en la aviadilo ne trovigas. Kiel gustos la sovetia biero? Espereble ili tie havos cehan. Lia edzino plendas, ke li drinkas tro multe, kaj ke tio lin dikigas, sed kial li hontus pri sia konveksa ventro? Cu dika figuro ne estas impona en la internaciaj rondoj, kie li oficas?

La delegito el Luksemburgo oscedis, fermis la okulojn, kaj plektis la manojn sur la grasa ventro diplomata. Li revis pri Alma-Ato. Li songis pri Alma-Ato. Kaj pri Diekirch-biero. Dume, la aviadilo sagis super Hindukuso.

*

Zajd Azzuz malbukis la sekureczonon, etendis siajn longajn krurojn, fermis la okulojn kaj ridetis al si. La atena flughaveno jam kusis malproksime nun, kaj la aviadilo rapidis Moskven. La artifiko de Ali estis perfekte efikinta, kaj por gui pli konkrete sian sukceson, la libiano malfermis la vojagsakon, kiu staris sub la antaua sego: la vido de la “papertrancilo”, kiun li ruze jus pasigis tra ciuj kontroloj, plenigis lin je gojo junknaba.

Li remetis la sakon sub la segon, reetendis la krurojn, plektis la manojn subnuke kaj lasis sian vizagon malstrecigi al rideto. Kiel ciam, kiam li havis kun si sian satatan armilon, li sentis guan senton de potenco. Li sentis sin forta, li sentis sin bela, li sentis sin kapabla konkeri ion kaj iun ajn.

La stevardino, kiu pasis koridore, malrapidigis sian iron por admiri, kiom diskreteco ebligis, tiun rimarkindan viron kun la belege egalaj dentoj. Si rapide mensnotis la longe etenditajn krurojn, la figuron samtempe sveltan kaj fortan, kiun havigas konstanta fizika trejnado, kaj la placan simetrion de la vizagaj trajtoj. ‘32- au 33-jara, sendube, la perfekta ago’, si diris al si. Sentante sian rigardon, li turnis la kapon kaj okulumis. Rugigante si antauen pasis plu.

‘Kisinda’, li verdiktis. Sed tuj lia menso revenis al pli gravaj priokupoj. ‘Kazahstano estis tradicie islama’, li pensis. ‘Kio rezultas el regimo soveta, kaj islama kulturo?’ Nu, li vidos. Post kelkaj horoj li ja alterigos en Alma- Ato.

*

En la Iljusin-aviadilo, kiun la sovetiaj autoritatoj metis je la dispono de MOS kaj ILO por transporti de Genevo Alma-Aten ties personaron dejorontan en IKSSBH, Marta Martin klinigis por pli bone arangi siajn aferojn. Si ameme karesis la pluvombrelon, kiun si ciam prenis kun si, kaj milde gemspiris: Ektremo skuetis sian korpon. Si timis. Flugmasinon si neniam trovis fidinda.

Si prezentis kvazau perfektan kontraston kun Zajd Azzuz. Li estis longakrura, si malaltkreska; lia alloga vizago esprimis plenan memfidon, sian — ne aparte placan — stampis esprimo tragika; li disradiis tiun imponon el koncentrita energio, kiu signas la agon, kiam juneco nuancigas per iom-post-ioma maturigo, si agis reale 52 jarojn, sed sajne pli ol 60; li estis konkerema pantero, si muso panike sercanta truon por sin kasi. El sia vojagsako si ekprenis libreton pri soveta Azio. Si gin malfermis kaj ellasis profundan elspiron. Antau siaj okuloj, vorto dancis kaj dancis: Alma-Ato…

*

“Ni baldau alterigos en Taskent, cefurbo de Soveta Socialista Respubliko Uzbeka”, sonis ina voco lautparolile. Tiujn vortojn sekvis teda prelego statistikplena pri produktado, industrio, terkulturo, komerco, kiun neniu auskultis.

Ilja Romanovic Askenazi lasis sian menson vagi, dum la voco unutone elbobenis la lekcion. ‘Lasta halto antau Alma-Ato’, li diris al si, kaj tiu penso efikis strece al lia gorgo. Li ektravivis strangan disduigon de la personeco: unu parto de li sentis angoron, kaj samtempe alia restis tute kvieta kaj observis la unuan, kvazau dirante al gi: “Estas normale, ke vi sentas angoron, en ci tiuj cirkonstancoj…”

Li ne komprenis sian geston. Li perfekte sciis, ke gi estas senutila, car ne povis esti dubo, ke cio trovigas bonorde en la vojagsako. Sed kvazau volo ne plu estrus la korpon, li observis sian manon tiri malferme la zipon de

Вы читаете Cu ni kunvenis vane?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×