leteroj, sed Monblero malmulte turnis atenton ankau sur tion ci kaj nur, brulante de nepacienco, sencese peladis la veturigiston, malgrau ke liaj cevaletoj laboradis konsente kaj kuradis tre bone.

Post du horoj da veturo la veturilo de Monblero subruligis al la granda parko, el kies densa verdajo elrigardis la antaua flanko de la granda sinjora domo kun kurbiginta, kovrita per herbo tegmento kaj albatitaj fenestraj kovriloj.

La sovagiginta parko ekrigardis tre malgoje; iam luksaj florujoj, boskoj kaj vojetoj estis kovritaj senintermanke per balaaja herbo. De la cefa pordego al la domo kondukis sole apenau trabatita per la piedoj vojeto; cio havis la vidon de terura malpeno.

Monblero haltis kiel kolono, decide nenion en tio ci komprenante. El la profundajo de la parko subkuris al la pordego ia nudpieda maltrankviligita vilagano kaj, depreninte la capon, komencis plifortigite salutadi la alveturinton.

? Kiel nomas sin tiu ci bieno? ? turnis sin kun demando al li Monblero.

La vilagano rigardis sur lin kun antaua maltrankvileco en la okuloj, videble ne komprenante la demandon, kvankam lau la rakontoj de Siksten ciuj servantoj de s-ro Marei devis paroladi esperante.

? Cu tiu ci bieno apartenas al s-ro Marei? ? demandis ree Monblero, sed jam en la loka dialekto.

? O, jes, jes!.. al s-ro Marei ? ekrapidis la vilagano, salutante ankorau pli malalte.

? Cu efektive s-ro Marei logas en tiu ci ruino? cu ne estas tie ci ankorau alia bieno de li?

? Ho ne, sinjoro, pli tie ci estas neniaj bienoj de li; sed li mem neniam ce ni logadis. Kiam antau dekdu jaroj li mem kun tuta sia familio transveturis Hungarujon, de tiu tempo ni nur tri fojojn lin vidis… Tiu ci bieno estas jam ec vendita al ia sinjorino, kiun jen ni jam atendas du tagojn…

Monblero staris kvazau ekbatita per tondro.

? Kiel? Tio ci estas ne ebla!.. Kion vi, azeno, babilas! kie do estas s-ro Siksten?!..

La vilagano repusigis post la pordegon, kvazau preparigante en okazo de bezono forkuri en la arbetajojn.

? Via mosto!.. Je Dio, mi diras al vi veran veron… s-ro Marei ce ni ne estas, sed jen s-ro Siksten efektive logis ce ni lau la permeso de s-ro la administratoro la tutan someron. Hierau vespere li ricevis ian telegramon kaj tuj rapide elveturis de ni, sed ni ne scias kien… Li ordonis saluti vian moston kaj ec parolis, ke, se vi alveturos kaj min demandados kaj mirados, au ec kolerados, mi estu al via mosto tre aminda kaj singardema, car al vi placas estadi tre varma sinjoro… Li lasis al via mosto ian leteron…

? Kion, ian leteron?… montru al mi tuj, azenego, tiun ci leteron!..

? Via mosto! gi trovigas tie ie en lia cambro…

Pala, ekscitita, Monblero pusis la pordegon kaj per rapidaj pasoj direktigis la cambron, en kiu logis la juristo; la nudapieda gardenisto sekvis poste kun granda singardemeco kaj el ia malproksimeco montradis la vojon.

La cambreto estis malgranda, preskau malplena, kaj havis la rigardon de somera, fraula logejeto; sur la tablo sub la fenestro efektive kusis rapide skribita per krajono letereto, komunikanta la sekvanton:

'Mia kara, tre kara amiko! Kolektu ciujn viajn fortojn kaj eltenu la baton! Mi devis por la plenumo de donita al mi de supre komisio entiri vin en mensogan intrigon rilate la verkita de mi Karolino, kiu neniam ekzistis'…

Plu Monblero jam ne povis legi. La letereto ekglitis el liaj manoj, li falis sur segon kaj kovris al si la okulojn per la manoj…

? Malhonoro! honto! malnobleco! nigra trompo!.. Kaj mi, malsagulo, kaptigis per tia fishoko!.. Kaj kiu trompis min, tiel kruele, tiel terure trompis! ? mia kolego, mia fidela amiko, Augusto!.. Ho, se li nun enfalus al mi sub la manojn, mi… mi… mortigus lin, kiel bruton… Li ekvolis fari min esperantisto, ha! Tia malnoblulo!.. Kaj kio do ? li atingis ja la sian. Jen mi estas jam esperantisto… Ho, estu malbenita tiu ci lingvo!..

Kaj la kuracisto eksaltis de sia loko, desiris de si la esperantan stelon, jetis gin sur la teron kaj komencis kun furiozo bati gin per la piedoj…

Tiu ci ofendado de la gisnuna sia idolo kvazau iom lin malvarmigis. Malfacile spirante, li sidigis ree sur antauan lokon kaj enfalis en profundan enpensecon. Li rememoris nun, ke iam li mem rakontis al Siksten pri sia renkonto en Nicco kun ia belulino kaj la juristo kredeble lau la ordono de Cielson ekuzis tiun ci lian rememoron. Nun, kiam la okuloj malkovrigis, li ne povis kompreni, kiel li ne vidis la tutan artecon de la fablo, verkita de Siksten; kiel li ne vidis tion, ke nenia Karolino volus sangi la belegan partion kontrau nekonata homo, vidita de si du ? tri fojojn en strato antau kelkaj jaroj; kiel ne turnis li la atenton, ke la priskriboj de gazetoj pri la Esperanta balo tre malmulte estis similaj al la komunikoj de l' juristo, ke ekzemple la nomo de s-ro Marei ne estis dirita ec en unu gazeto k.t.p. La tuta falso estis nun kvazau sur la manplato, kaj gis nun li vivis kvazau kun kovritaj okuloj en ia sorcita mondo.

La suno jam proksimigis al la horizonto; en la cambron alportadis sin malseka, parfuma bonodoro de sovagaj floroj, sed la kuracisto ne rimarkadis tion ci, daurigante sidi senmove sur la antaua loko kun la okuloj, direktitaj sur la kusantan apud liaj piedoj ekcifitan stelon. Malfacile estus imagi al si pli grandan malamikon de Esperanto, ol estis nun Monblero. La propagando de Augusto, komencita bone, alkondukis, dank' al lia mallerteco, al la plej malgojaj rezultatoj kaj por eterne pereigus la kuraciston por Esperanto, se ne unu okazo, tiu ci granda kreisto de la plej felicaj iafoje kombinoj de nia vivo.

Monblero estis subite vekita per ia neatendita bruado en la korto. Iu subveturis al la parko; audigis ree la maltrankviligita voco de la gardenisto; iu eniris en la antaucambron…

? Tio ci estas la malnoblulo Siksten ? ekflugis en la kapo de la kuracisto; lia sango ekbolis; li premis la pugnojn kaj iris al la pordo… Sed sur la sojlo aperis ia carma ekzistajo. La malrektaj radioj de la subiranta suno per hela ventumilo lumigis la mirindan vizagon de la nekonatulino, sian belege skizitan talion, siajn nigrajn okuletojn kaj rozajn malgrandajn manetojn…

Tio ci estis la nova posedantino de la bieno de s-ro Marei.

? Cu vi esperas, sinjoro? ? eksonis la metala voco de la alveninta.

? Ho jes, sinjorino… mi… mi varme esperas! ekmurmuris la ensorcita Monblero kaj repusigis konfuzita posten, por kovri per si sian cifitan stelon…

?

Post kvar tagoj la kuracisto kaj la fraulino Mario (la nova posedantino de la bieno de Marei) estis felicaj gefiancoj…

?

Post 15 monatoj Monblero skribis al Siksten: 'Plej kara amiko! Hodiau matene mia kara Mario naskis al mi tre belan malgrandan esperantisteton. Gis la kvina jaro de sia vivo li audos nenian lingvon krom Esperanto. Al Esperanto li dankas sian naskigon, tiel same kiel mi al Esperanto dankas mian senfinan felicon, kiun mi neniam akirus, se ne la lingvo Esperanto kaj via ruzo, kiun mi en unu horo de kolero malbenis kaj kiun mi de tiam ciutage benas el la tuta koro. Venu al ni, por rigardi la novan esperantisteton kaj partopreni en nia gojo. Vivu Esperanto!

?

Nun ni devas klarigi al niaj legantoj la enigmon. La legantoj memoras, ke lau la komisio de Cielson Siksten decidis iam altiri Monbleron al Esperanto, sed neniel povis tion ci atingi. Li plendis tion ci al Cielson.

? Eble vi ne agas lerte? eble alia persono farus tion ci pli bone? demandis Cielson.

? Jam alia persono provis, kaj la rezultato estis ankorau pli plendinda ol ce mi. Monblero amis varme unu fraulinon, kiu efektive estis tute inda je lia amo. Oni povus antaudiri, ke ili ambau prezentos iam tre felican edzan paron. Fariginte esperantistino, tiu ci fraulino komencis altiradi ankorau Monbleron al Esperanto; sed kiam li vidis, ke si estas esperantistino, li baldau malvarmigis por si, kaj nun iliaj reciprokaj rilatoj tute interrompigis.

? Cu Monblero amis sin efektive? Cu li estas kapabla ami profunde kaj cu vi pensas, ke en ciuj rilatoj, krom Esperanto, li estus felica kun si?

? Jes, nenio alia konfuzus ilian reciprokan felicon. Li ec mem bedauris, ke 'tia bagatelo kiel Esperanto' forpelis lian felicon, sed li estas tro fiera, por cedi.

? Cu vi pensas, ke li neniam povus ami Esperanton?

? Ne, mi estas ec konvinkita, ke li povus esti tre varma esperantisto, se… se ni nur povus rompi lian obstinecon kaj fierecon kaj inklinigi lin fari la komencon. Se li unu fojon farigos esperantisto, li estos jam ciam esperantisto varmega.

? Ha, tre bone! Cio estos farita! Per unu senkulpa ruzo ni atingos, ke Monblero farigos esperantisto kaj la disigitaj gefiancoj estos denove kunigitaj. Lasu min agi kaj faru cion, kion mi diros al vi…

Ni scias jam, en kia maniero Cielson per helpo de Siksten ekinteresigis Monbleron por Esperanto kaj devigis

Вы читаете El la vivo de esperantistoj
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату