Cielson estis tre agrable mirigita per la vizito de Leono kaj lia propono aligi al la Ligo Esperanta.

Cielson kompreneble akceptis lin kun eletenditaj brakoj.

? Vi devas, kara amiko, ? klarigadis li al la kuracisto, doni vian «promeson» kaj deprenadi gin de aliaj, kie nur prezentos sin la ebleco. Por eniri la Ligon, vi devas aboni nian gazeton 'Lingvo Internacia' kaj la «Bibliotekon»; kiel ekstera signo servu al vi stelo sur la brusto kaj malkasita parolado en esperanto kun ciuj kvankam kiom ajn sciantaj nian lingvon. Nun jam estas la tempo, kiam por esperantisto estas bezona ne sole teoria konatigo kun nia lingvo, sed ankau plej plena praktika scio de gi. En nia do lingvo vi komencu tuj la plej vastan komunikigadon kun esperantistoj de ciuj landoj kaj popoloj, kvankam ec sciataj al vi nur el nomaroj de esperantistoj; krom tio ci mi konsilus al vi komunikigadi per nekovritaj leteroj kun noto en la lingvo de la adresato, ke la letero estas skribita en la lingvo internacia. La pli gravajn de ricevataj de vi leteroj vi povos lokadi en kiajn ajn de europaj gazetoj ankau kun notoj, ke viaj korespondoj estas prenitaj el la interkomunikigado de du esperantistoj. Al ciuj esperantistoj, de kia ajn stato ili estus, ce ni estas akceptite montri apartan gastamon kaj favoron, car nia afero ne limigas nur per la akceptado de unu simbola lingvo, sed cefamaniere dekondukigas al frata proksimigo de homoj, disunuigataj per la spaco, lingvo, religio, nacieco k.c.

Jen estas en cefaj strekoj viaj plej unuaj estontaj suldoj; kio do tusas la esencon de la afero ? car cio dirita antaue rilatas pli al la eksteraj aperoj de nia afero ? mi konsilus arangigi tiel, ke lau ebleco cia apero de via vivo konsentu kun la spirito de Esperanto, lau ebleco ciam kaj cie faradu subtenon al nia afero, subtenon moralan kaj lau mezuro da fortoj ankau materialan. Mi diras ? lau ebleco ? car mi scias la malfortan flankon de la homa animo. Ne ciuj povas, kiel mi, forgesi, ke ili estas homoj, infanoj de ia lando, epoko, de ia sistemo da moroj, tradicioj, religiaj konvinkoj k.c., kaj memori nur, ke ili estas esperantistoj. Tia fortiriteco per la ideo kaj dedico de si tuta al la servado al gi estas atingebla ne al ciuj kaj tial mi kutimis postuladi de homoj nur la eblan al ili… Tiamaniere, se la montritaj kondicoj ne estos al vi tro sargaj, tiam mi en la nomo de la tuta Ligo Esperanta varme premas vian manon kaj, alprenante vin en niajn fratajn cirkauprenojn, rapidos sciigi pri tio ci nian cefon.'

Forta premo de la mano estis elokventa respondo de la flanko de Monblero. Ne pasis ankorau de tiu tempo du semajnoj, kaj nian kuraciston oni povus jam nomi finita esperantisto. La subtenata de li komunikigado kun Siksten ekflamigadis en li ian neklaran sed fortan senton, similan je amo, jaluzo kaj malespero kune. Lia tuta esenco rapidis en la familion de s-ro Marei, al Karolino, kiu, kiel idealo, kreita per sola lia fantazio, sajnis al li ec multe pli bona, ol en la priskriboj de Augusto; sed la nefidado je siaj fortoj rilate Esperanton (li gis nun estis malkontenta je siaj progresoj) kaj la timo esti konfuzita per tia forta konkuranto kian li imagadis al si la belan esperantiston Joli, konstante haltigadis liajn atencojn kaj devigadis lin kun duobla energio perfektigadi en si la lingvon kaj la sentojn de Esperanto.

Sed fine la kaliko estis transplenigita. En la mezo de Julio Monblero ricevis de la juristo ampleksan leteron, en kiu li inter cetera ellegis la sekvanton:

'Vi scias kompreneble el la gazetoj, ke en la nuna somero ce ni en N. estas malfermita higiena ekspozicio. Dank' al la granda kunveturo al ni el diversaj regnoj de profesiistoj, industriistoj, kuracistoj, homoj suferantaj je diversaj malsanoj, au altiritaj per aliaj celoj, nia ekspozicio havas perfekte internacian karakteron kaj prezentas tre vivan kaj multkoloran pentrajon da tipoj, kostumoj kaj jargonoj. Tiun do cirkonstancon jen ekuzis, lau la ideo de Karolino, s-ro Marei por la propagando de nia afero en neestinte granda skalo. Dank' al la proksima konateco kun la administratoroj de la ekspozicio, en la unua tago de la dua sezono de gi la cefa salono estis donita al la dispono de s-ro Marei, kiu arangis en gi seanson kaj poste balon de esperantistoj. Ciuj elspezoj farigis je la rimedoj de s-ro Marei; dekoracian parton administradis s-ro Joli, sed la animo de tiu ci entrepreno estis kompreneble Karolino.

La soleno prosperis belege. Kvankam la biletoj estis disdonitaj kun granda elektemeco, sed tiel multe estis da volantaj, ke la plej granda salono de la ekspozicio ne povis enspaci ciujn scivolajn. La soleno malfermigis per la himno «Espero», plenumita de du horoj kaj granda orkestro, dismetitaj sur la balkono, sub la marmora busto de la kreinto de Esperanto. Poste s-ro Marei eklegis mallongan, sed hele pripentritan historion de nia lingvo kaj de la unuaj esperantistoj s-roj Zamenhof, Trompeter k.c. Poste ia tenoro ekkantis kun akompano de la orkestro belegan arion de Zibel el Fausto; poste fr ? ino Kartus ekdeklamis iom da fragmentoj el Demono kaj Miltono… Sed mi ne priskribados al vi la tutan programon de la seanso, car dank' al la stenografio ciuj gazetoj en la sekvanta tago ripetis cion tion ci kun plej plena precizeco. Mi diros nur, ke la teksto de cio legita kaj kantita kun la traduko en diversaj europaj lingvoj estis senkalkule disdonata al la volanta publiko, dank' al kio tie cio kaj al ciuj estis komprenebla… La fino inde kronis la belege ekpensitan de Karolino aferon. Kiam en la lasta numero du horoj kaj orkestro ree okupis siajn lokojn antau la busto de la kreinto de nia lingvo, sub la multkolora tendo el vivaj, malsekigataj per fontanoj, kreskajoj kaj floroj, ? la ekelektrigita per cio antauira publiko, malgrau ke duono konsistis el homoj, nededicitaj ankorau en nian aferon, per konsenta, plena de ravo horo ekkantis la himnon «Espero» kaj ekmontris tian animitecon, tian altan moralan humoron, ke en multaj okuloj ekbrilis briliantoj de larmoj de gojo kaj kortuseco. La homoj, fremdaj gis tiu ci tempo unu al alia, premadis al si la manojn, jetigadis reciproke en cirkauprenojn; multaj tuj tie ci butonumadis al sia brusto la esperantajn stelojn; multaj portadis al la iniciatoro de la soleno ? s-ro Marei ? siajn oferojn por nia afero… Elizo kaj Karolino, superante ciujn fraulinojn per sia beleco kaj gracieco, kun ensorcantaj ridetoj alprenadis ciujn tiujn ci alportojn kaj tuj tie ci disdonadis al la novaj esperantistoj la stelojn, ringojn, esperantajn cirkaumanojn, verdajn bandojn k.c. Entute tio ci estis majesta, levanta spiriton pentrajo, al kia similan mi gis nun ne vidis… Vespere en tiu ci sama salono estis granda balo. Lau pli antaue verkita programo la plimulto da esperantistoj kaj esperantistinoj aperis en diversaj naciaj kostumoj. Belege estis vidi la portigintajn en la ondoj de la muziko parojn, kunmetitajn el la reprezentantoj kaj reprezentantinoj de la klasika Italujo, floranta Hispanujo, severa Norvegujo, mirinda Hindujo, militema Germanujo, varmega Egiptujo, majesta Rusujo k.c. ? sed por vi, mia amiko, la cefa konsistas en la sekvanto.

Karolino estis vestita kiel korsikanino; tiu ci kostumo tiel estis konforma al sia klasika belega profilo, ke si decide superis ciujn atendojn. Jan Joli la tutan vesperon cirkauflirtadis sin kaj kondukadis sian aferon tiel malkasite, ke li turnis sur sin universalan atenton. Kio tusas Karolinon, sia konduto (mi tutan tempon observadis sin) estis treege enigma. Ne forigante de si Janon, si tamen ne sajnis tute kontenta de li kaj ciam kvazau atendadis iun au ion. En la komenco de la dua duono de la balo, post la granda internacia kontraudanco, si farigis tre serioza kaj enpensa. Ekuzinte pauzon inter la dancoj, mi, movata per scivoleco, nerimarkeble alproksimigis al si kaj demandante ekrigardis en siajn okulojn ? kaj en tiuj ci belegaj okuloj mi ellegis alarmon.

? Ni iru en la bluan kabineton ? diris si al mi murmurete ? mi devas fari al vi gravan komunikon…

Mi humile sekvis post si. Kiam ni okupis liberan kanapon, si timeme rerigardis cirkaue kaj, fleksiginte al sama mia orelo, ekmurmuretis.

? Cu vi scias, s-ro Siksten, Joli jus, en la tempo de la lasta kontraudanco proponis al mi sian koron kaj manon…

? Mi preskau sciis tion ci ? respondis mi, penante sajni trankvila. ? Sed kio do el tio ci sekvas?

? Mi dezirus scii vian opinion pri tio ci.

? Mian opinion? ? respondis mi sen geno ? mia opinio estas tia, ke, se vi demandas mian opinion, sekve vi lin ne amas kaj sekve vi devas al li rifuzi.

Karolino rigardis sur min el post la ventumilo per tia rigardo, kvazau si penis difini, cu miaj vortoj estis nur logika silogismo, au rezultato de ia malica celo.

? S-ro Joli ? diris si ? prezentas belegan partion en ciuj rilatoj kaj, se mi turnas min al via opinio t.e. lau via esprimo, se mi… sanceligas ? gi estas kulpo de unu bone konata al vi persono, kiu, malgrau cio, min gis nun… tre interesas… Mi promesis al s-ro Joli doni lastan respondon guste post semajno de hodiaua balo, kaj nun… mi devas per tia au alia maniero ekzameni… miajn sentojn… al tiu… al via amiko…

Sed en tiu ci loko nia parolado estis interrompita per ia eleganta esperantisto, subkurinta al Karolino kun invito al rondo de valso…'

Por Monblero tio ci estis tro multa. Flamigadata per la sciigoj de Siksten, li en la lasta tempo iradis kiel en haladzo; longedaura interna batalado inter la deziro ekvidi Karolinon kaj timo de tiu ci renkonto lin tre senfortigadis, li perdis internan egalpezon, forjetis siajn okupojn kaj ec tre malgrasigis. La lasta sciigo pri Karolino elkondukis lin el rigideco; li subite decidigis je cio; estis donita al li semajno da tempo kaj oni ne povis malrapidi unu minuton.

La telegrafa metalfadeno transdonis al Siksten sekvantan sciigon: ? Mi veturas en N-n. Renkontu min en la stacidomo morgau je la kvara horo post tagmezo. Mi alveturos prezentigi al s-ro M. kaj lia familio.'

Tuj post la telegramo la unua vagonaro en la nombro de aliaj veturantoj kondukis la plej varman, sed en tiu ci tempo ankau plej malfelican esperantiston. En la stacidomo en N. Monbleron renkontis neniu. Tiu ci cirkonstanco iom lin mirigis, sed ne tre konfuzis. Ne haltante en la urbo, li tuj dungis veturigiston kaj direktigis lau la bone al li konata adreso en la bienon de s-ro Marei. La vojo ne montrigis al li tiel pentraja, kiel prezentadis gin Siksten en siaj

Вы читаете El la vivo de esperantistoj
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату