malgranda brosureto de Slejer ? 'Volapuk'. Gi estas la lingvo de l' mondo, la lingvo, en kiu povas kaj devas paroli ciuj popoloj de l' nordo kaj sudo, de l' oriento kaj okcidento. Tiu ci ideo, kiel klara stelo, lumigas lian spiriton. For lingvaro, for vortaroj!.. Oni devas nur ellerni tiun ci lingvon kaj la problemo estos solvita, eltrovita estas la vojo por la korespondado de ciuj popoloj kun cia mondo.

Kun duobla energio prenis sin Cielson je tiu ci nova afero, kiu devis fari grandegajn servojn al lia kara ideo. Sed ec la plej forta forlogigo ne povis subaceti lian sanan kritikan sencon. La malnatureco de l' Volapuk falis al li en la okulojn de la unuaj pasoj de la okupoj, kaj gia malbonsoneco ofendis la estetikan senton de Cielson, sed li ellernis gin pro la ideo, kiu en liaj okuloj estis cirkauita per aureolo de grandeco. Farante informigojn pri tio, kiel staras en la mondo la afero de Volapuk, li baldau eksciis, ke tiu ci lingvo kvankam havas multajn partianojn, sed ke al gi aperis forta kaj dangera konkuranto, senigita de ciuj giaj mankoj, ke tiu ci nova lingvo aperis jus sub la cielo de Rusujo, kaj gia nomo estas ? Esperanto. Cielson rapidis kompreneble konatigi kun tiu ci nova mirindajo de la europa civilizacio kaj estis ensorcita per gi. En gi li vidis novan epokon de l' homaro kaj senturne dedicis sin al la servado de gi.

? Lasu la mondon ekscii antaue Esperanton, doni al la lasta vivon kaj rajton de regnaneco, kaj tiam oni povos alpasi al la lingvo de Marso…

Tiamaniere la fantazia ideo degeneris en la alian, pli realan kaj atingeblan, al kiu li fordonis sin kun tuta sia energio. Lia neordinara naturo ne povis fortiri sin per kio ajn duone, kaj tial Cielson, fariginte esperantisto, jetis ciujn antauajn aferojn kaj tute trempis sin en la propagandon de la lingvo internacia. Li komprenis, ke la propagando devis esti afero ne kabineta, sed societa, kaj tial li penadis akiri la plej diversajn kaj vastajn interligojn kaj konatecojn, kio, dank' al lia bela eksterajo, elegantaj manieroj kaj viva, akra sago, estis afero facile atingebla. Estadante en la societoj kaj uzante cian pretekston por transkonduki la paroladon sur sian amatan temon, li rapide konvinkigis, unue, ke la societo estas treege nemovema kaj pli facile sin fortiras per fortaj efektoj, ol per profundaj veroj, kaj due, ke tiu sama societo estas tute blinda, ke 9/10 de gi gis nun tute ne konas la ideon kaj indecon de la lingvo tutmonda kaj ec ne scias pri gia ekzistado. Lin treege frapadis tiu cirkonstanco, ke, malgrau la okjara ekzistado de Esperanto, ofte ec kleraj homoj malfermadis la busojn, audinte pri tio, ke ie estas ia lingvo, kiu servas por iaj interpopolaj komunikigoj k.t.p.

Kaj li rapide alkonformigis al tiuj ci aperoj.

Li komencis kondukadi la vivon tiel, ke li cie kaj al ciuj faladu en la okulojn. Li vestadis sin tre elegante, sed ciam tre originale, portadis longajn harojn gis la sultroj, grandan, largan capelon kaj nazumon en dika testuda kadro, apogadis sin sur grandegan brancoplenan bastonon kun ora butono, sur lia brusto briladis ciam hela esperanta stelo, li fumadis bonegajn cigarojn, paroladis ciam kurage kaj laute, kaj en stratoj, teatroj k.t.p. li aperadis ciam kun kiu ajn el esperantistoj, por publike paroladi en la lingvo internacia. Lia aperado en kiu ajn urbo elvokadis tuj multajn famojn kaj demandojn, kaj tuj traportigadis la sciigo, ke tia stranga persono estas esperantisto, apostolo de la nova internacia lingvo, ke li estas tre saga kaj aminda, volonte donas al ciuj instrukciojn kaj gvidojn, estas bone alprenita en unuaj salonoj de la urbo, sed ne abomenadas butikon de viandajisto au metiejon de botisto k.t.p. k.t.p.

Tiamaniere li rapide akiradis gloron kaj malkovradis al multaj la okulojn sur la disvastigatan de li aferon. Sed cion tion ci li faradis preskau pasante, lasante civilizadi la amason al siaj helpistoj, kiujn li kreadis cie facile el varmegaj kaj plej lertaj siaj adorantoj; li do mem prenadis sub sian personan favoron nur homojn tre influajn kaj per kio ajn tre gravajn por la afero: redaktorojn de gazetoj, amatajn de publiko verkistojn, popularajn artistojn, malavarajn riculojn k.t.p. Havante altan talenton gvidi amason, li povadis konduki la aferon tiel, ke la signita per li ofero neniom forglitadis el liaj manoj.

Ni rimarku, ke li mem paroladis tre malmulte kaj neniam lacigadis la auskultantojn per longaj predikoj pri la lingvo; kun propra al sola li akreco li kaptadis, au ec nevideble subpreparadis oportunan minuton kaj per mallongaj, flamaj kaj inspiritaj vortoj batadis je plej senteblaj kordoj de la auskultantoj, kaj lia parolo neniam faradis maltrafon. Al tio ci li neniam ripetigadis; lia parolo neniam havadis kion ajn sablonan, sed ciam estadis tre sage alagordita al la cirkonstancoj ? kaj en tio ci konsistis gia tuta forto.

Ankorau unu rimarko. Cielson tre profunde konis la naturon de l' homo kaj komprenis la signifon de eksteraj formuloj kaj ceremonioj, kaj tial li enkondukis unu moron kaj severe observadis plenumon de gi ? moron salutadi unu alian per la vortoj: 'Cu vi esperas'? ? 'Jes, mi esperas.' ? ce renkonto, kaj: «Esperu»! ? 'Jes, mi esperos' ? anstatau adiau. Li tre koleradis, se esperantistoj ne plenumadis tiun ci moron, dank' al kiu ili pli facile proksimigis unu kun alia.

Tia estis la persono Cielson kaj tiaj estis liaj laboroj.

Pasis cirkau dek jaroj, kaj en Europo, dank' al liaj zorgoj, kreigis multaj kluboj kaj esperantaj societoj kaj la nombro de esperantistoj altiritaj de li al la afero kalkulis sin jam je dekoj kaj centoj da miloj. Logante en nia urbo jam cirkau unu jaro, kie li proponadis krei cefan esperantan klubon, li ne senfundamente turnis sian atenton sur la rican kuraciston Monbleron, sed tiu, kiel tuj konsideris Cielson, postulis longedauran kaj tre metodan flegon, kaj tial li estis donita en zorgadon al sia kunloganto, varma esperantisto Siksten. Sed en tiu ci fojo Cielson faris grandan maltrafon, car tiu ci elekto montrigis tute ne prospera. La afero de l' propagando ne sole ne movigis antauen, sed ec Monblero kun grandiganta malpacienco auskultadis la longajn parolojn de sia kunloganto kaj anstatau respondo silente malproksimigadis sian cambron…

Kaj jen nun tiu ci granda esperantisto vizitis nian kuraciston.

?

La parolado kelkan tempon turnadis sin sur interesaj por ambau interparolantoj cirkonstancoj de la vivo, kiam Cielson demandis Monbleron, cu li ne ricevis kiajn ajn sciojn pri Siksten, kiu gis nun nenion komunikis al li pri sia nova vivo.

? Tie ci estas io ? montris la mastro malpene per mano la malkovritan leteron, kusantan sur la tablo, ? kia strangulo, li persekutas min ec nun kun sia lingvo internacia, al kiu mi sentas nenian simpation… Mi ec ne legis gin… mi ne volas.

La gasto per grandaj okuloj ekrigardis la interparolanton; li ne supozis ec, ke la propagando de Siksten povis doni tiajn plorindajn rezultatojn.

? Tiel, vi ec ne legis gin? Oni povus ekpensi, ke vin tre malmulte interesas la sorto de via amiko… Se vi al mi permesos, mi rigardos tiun ci leteron: povas esti, ke en gi ni trovos kion ajn atentindan.

? Ho, mi konsentas… Esperanto ? tio ci estas via specialeco.

Cielson profundigis en la legadon de la letero, dum la mastro per grandaj pasoj mezuradis la cambron.

? Ba! tie ci la afero tusas persone vin, se vi volas, ? ekkriis gaje la esperantisto, interrompante la legadon ? tie ci estas parolo pri ia bela juna virino, videble via konata!..

Kiel do vi povis preterlasi tian leteron?

? Pri kia virino? ? haltis mirigite Monblero.

? Jen vi vidas. Auskultu: mi tradukos al vi tiun ci leteron; gi estas tre interesa kaj mi ec ne atendis tian talenton ce nia komuna amiko… ? kaj Cielson komencis traduki la leteron, kies enhavo montrigis sekvanta:

'Kara amiko!

Pri mia vivo en N. mi nenion al vi komunikos, car mi jam duan semajnon pasigas en somerlogo en interspaco de cirkau dek kilometroj de tiu ci urbo. Alveturinte en N., mi antau cio faris vizitojn al la tieaj ci esperantistoj, en la nombro de kiuj mi renkontis certan sinjoron Marei, malnovan amikon de juneco de mia mortinta patro, kaj nun bonhavan tiean ci bienhavanton, alveturintan en N. por kelka tempo kun tuta sia familio. Malfacile estas priskribi al vi, kian bonkoran akcepton mi renkontis en lia domo. Mi estis treege karesita de la mastro kaj prezentita tuj al ciuj membroj de lia familio, invitita en tiu sama tago al tagmango, poste al balo, donita de sinjoro Marei al liaj amikoj N ? aj, poste mi devis doni la vorton ciutage vizitadi ilin, al tag ?, au vespermango, kaj fine sinjoro Marei, elveturante sian bienon, proponis al mi veturi kune kun li je kelkaj semajnoj kaj ripozi en lia domo, car miaj universitataj okupoj estos komencitaj ankorau ne baldau. Kompreneble, mi ne povis rifuzi al la bonkora mastro, kaj jen ? mi spiradas nun per belega aero, saturita de bonodoro de rozoj; rajdadas au nagadas per sipeto, dorlotadas min en malvarmeta ombro de kastanoj kaj cipresoj, casadas, guadas la vivon kaj cirkauflirtadas… Jes, mi cirkauflirtas, car estas kiun cirkauflirti, estas por kiu perdi la kapon… Vi devas scii, ke la familio de sinjoro Marei, krom li mem kaj lia edzino, tre respektinda kaj simpatia sinjorino, estas ankorau kunmetita el du filinoj, dekdu ? jara filo, alveturinta domen al libertempo, kaj malproksima parencino de s ? rino Marei, ia fraulino Izabelo Kartus, bonega legistino kaj ne simpla muzikistino. Ambau filinoj de s-ro Marei estas jam grandagaj fraulinoj kaj ambau tiel belegaj, ke malofte prosperas renkonti ion similan. La pli maljuna de ili, Karolino, alta, bontalia nigraharulino, kun ricega velura harligo, kun mirindaj seriozaj, plenaj de profunda esprimo okuloj, sajnas al mi diino de la beleco, per ia miro transportita al ni el la mondo de la klasika antikveco. Si estas ciam kvieta, majesta kaj kvazau enpensa; si ridas malofte, sed se sur siaj

Вы читаете El la vivo de esperantistoj
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату