mirindaj lipoj aperas rideto, tiam vi vidas en gi tiom da sorcanta carmo, ke la nova paradizo malkovrigas antau vi… La pli juna, Elizo, estas ankau belega ekzistajo, sed iom de alia speco ? kaj mi diros al vi sub la plej granda sekreto ? si tre al mi placas. Tiu ci estas de la plej pura sango francino, mallumhara, mallumokula, petola kiel diableto, ciam gaja, sprita kiel Hejne, viviganta tutan nian societon, kies ciuj membroj vice estadas celo al siaj sercoj. Kompreneble ricevas ankau mi, kaj, se vi volas, pli multe ol aliaj, sed je tiu ci belulineto ne estas eble koleri… Kio do tusas la fraulinon Kartus, si ludas en nia rondeto duagradan rolon. Si estas ne tre bela, vespere okupadas nin per deklamado au muziko, akompanadas nin en promenadoj kaj ne pli… Mi treege disskribigis kaj mi sentas, ke jam longe estus tempo fini la leteron, sed mi ne povas silenti pri unu cirkonstanco, tusanta persone vin. Antau nelonge vespere, kiam ni, t.e. mi kaj fr ? ino Karolino, sidis en laubo kaj rigardis sur plateto gajan kuradon de la juna gimnaziisto kaj du aliaj fraulinoj, Karolino komencis demandadi min pri mia antaua vivo kaj miaj konatoj. Ce elnomo de miaj amikoj venis la vico ankau al vi kaj, apenau mi komencis priskribadi vian eksterajon, si farigis tre serioza kaj atenta kaj ec, interrompinte mian rakonton, postulis de mi la pli precizajn montrojn pri via figuro. De tio ci mi konkludis, ke vi estas kvazau al si konata, kaj, interesita pri tio ci, mi ec decidis demandi sin, de kie si povas vin koni. Karolino iom balbutis, sed fine diris, ke antau du jaroj si, estinte kun la patrino por maraj banoj en Nicco, renkontis tie junan komencantan kuraciston, kiu turnis sur sin sian atenton kaj kiu lau sia eksterajo estis tre simila al tiu, kian mi priskribis al si vin. Pli mi nenion de si sciigis, sed ankau tio ci, mi pensas, al vi estos sufice interesa.
Jen, amiko, kiel neatendite la sorto ridetis al mi kaj kiel agrable mi pasigas la tempon. Respondu al mi, mi petas, pli rapide, kion oni audas ce vi bonan, kiel vi vivas kaj kiel iras viaj okupoj. Mi cirkauprenas vin, ? amanta via amiko A. Siksten.'
Tiu ci letero faris efektive ian impreson sur Monbleron. Kiam Cielson finis sian tradukon, Leono sidis ankorau iom da tempo en profunda enpenseco, direktinte la okulojn en nedifinitan malproksimajon. Fine li ekkonsciigis kaj, rimarkinte sur si akran rigardon de sia gasto, tre konfuzigis kaj rugigis.
La gasto levigis kaj komencis diri adiau.
? Nu kiel, cu vi ne volas doni al mi tiun ci leteron, se gi estas al vi ne bezona? ? demandis li kvazau okaze, premante la manon de la kuracisto.
? N-n-e, gi restu… povas esti, ke mi ankau trarigardos gin en libera tempo ? ekmurmuris tiu ree konfuzigante.
Facila rideto trakuris sur la anguloj de lipoj de Cielson, sed la mastro gin ne rimarkis kaj la junaj homoj disigis.
Ankorau longe post la eliro de l' gasto la kuracisto ne povis liberigi de cirkaukaptinta lin revo. Rememorigis al li la tempo, pasigita antau du jaroj en Nicco kaj rememorigis efektive vidita tie juna fraulineto, frapinta lin per sia klasika beleco. Tiun ci fraulineton li vidis iom da fojoj, akompanatan de maljuna kaj severa sinjorino; iom da fojoj liaj okuloj renkontadis la okulojn de la juna fraulino kaj en la direktita sur lin sia rigardo li legis ion simpatiantan kaj en tiu sama tempo kuragigantan kaj sercis jam oportunan okazon, por esti prezentita al la juna virino, sed tia okazo longe ne aperis, kaj jen subite ambau virinoj malaperis. Lau la faritaj informigoj ili elveturis sudon de Italujo kaj de tiu tempo jam ne renkontigis sur lia vojo de vivo.
Cio tio ci estis antau longe kaj pasis senrevenonte, sed Monblero sentis, ke tiu ci renkonto ne restis, kiel centoj da aliaj, por li senpostesigna. La figuro de la belega nekonatulino ial tre obstine restadis viva en lia memoro kaj revivigadis ne unu fojon antau li en la horoj de lia malgaja humoro, kiam li pli akre, ol ordinare, sentadis ian sopiron de la soleco.
Kaj jen tiu ci simpatia figuro nun ree aperas antau li kaj reaperas lumigita per neatendita lumo: tiu ci virino, montrigas, rimarkis lin, komencantan kuraciston; kaj ankau, kiel li mem, konservis lian figuron en sia memoro… Ke tiu ci Karolino estas tiu sama juna banulino, kiun li renkontis en Nicco, ne povis esti ia dubo. Ciuj siaj ecoj, prezentitaj en la letero de Siksten, jesigis tiun ci konvinkon. Sed se tio ci estas tiel ? lia unua renkonto kun si, povas esti, ne estis por li la lasta en la vivo… La sorto ankorau povas ilin kunpusi kaj proksimigi…
Tiaj pli malpli estis post la eliro de Cielson la revoj de la juna kuracisto, kies animo malgrau la fortiro per sciencoj, konservis multon da juna virga kaj poezia fajro. Malgrau tamen cio tio ci, li al Siksten ne respondis. En la komenco detenis lin fiereco ofendita per la esperanta teksto de la letero, kaj poste la tempo kaj la laboroj iom post iom reglatigis la impreson de la ricevitaj komunikoj ? kaj la vivo ree ekfluis en la antaua ordo.
Pasis ankorau unu semajno kaj Monblero ree trovis sur la tablo ampleksan leteron, adresitan per konata al li mano de Augusto. En tiu ci fojo la scivoleco estis tiel forta, ke li, ne atendante la tradukinton, mem kun 'Universala Vortaro' en la manoj komencis vorto post vorto konatigi kun la enhavo de la letero.
En la dua letero la amiko sciigis al li inter cetera la sekvanton: Hierau ni en granda societo da rajdantoj faris vetureton en arbareton, kusantan je kvar kilometroj de la bieno de s-ro Marei. La vetero estis belega. La profunda blua cielo estis semita de graciaj amasumaj nuboj, la alaudoj pepadis super la kampoj, alte en aero nagadis longaflugilaj cikonioj, maldekstre de la vojo sin tiris profunda kavo, sur kies fundo kuras rapida rivereto, faranta kelkajn artajn lagetojn kun verdaj digoj kaj eterne murmurantaj muelejoj. Apud la turno la vojo farigis pli malvasta kaj dank' al tio ci nia societo, kiu rajdis la tutan tempon per rapida troto, distirigis; mi montrigis en la nombro de la lastaj rajdintoj kaj ekaperis apud Karolino, kiu rajdis sur tre maltrankvila cevalo kaj devis konstante gin detenadi. Iom da tempo ni rajdis silente, sed, alveturante al la arbareto, mia akompanantino ekrigardis min subite. (Ho, kiel bela si estis en tiu ci tempo: la veturado sur la obstina cevalo sin tre ekvarmigis; la delikataj siaj truoj de l' nazo ektremadis kaj disblovigadis, sur la vangojn elpasis hela purpuro, kaj la okuloj bruladis de tia fajro, kian mi gis nun ce si ne vidis.)
? Kio do, s-ro Siksten ? turnis si sin subite al mi kun demando ? cu respondis al vi ion via amiko?
(Mi devas tie ci konfesi al vi, amikego, ke mi trababilis al si pri cio, kion mi komunikis al vi en la estinta letero. Karolino estas, kvazau, pli malkasema por mi, ol por ciuj siaj parencoj, kaj mi guas ial ian apartan favorecon; povas esti, ke mi eraras, sed vi komprenas, ke mensogi al si estas al mi tre nefacile kaj nelerte.)
? Ne ? mi respondis ? gis tiu ci tempo mi ne ricevis de li unu vorton.
? Nebona do estas via amiko ? rimarkis si, malaltigante la vocon. ? (Vi efektive povus, skribi al mi kvankam iom da linioj!) ? Li tro rapide forgesas siajn konatojn ? aldonis si kaj en sia voco eksonis malgaja noteto. ? Al kiu rilatis tiu ci vorto ? siajn ? al mi, au al si mem ? certe mi ne povas al vi diri'…
Kiam post kelkaj tagoj al Monblero alvenis Cielson, li eksciis, ke la dua letero de Siksten estas jam longe tradukita, tralegita kaj ec estas alsendita respondo al Augusto.
Je l' kauzo de tiu ci respondo Monblero ricevis ree sekvantajn iom ekscitintajn lin liniojn. ? 'Mi kore dankas vin, amikego, por via letero, kiu vivigis en mi la memoron pri niaj amikaj interligoj kaj la jaroj, travivitaj sub unu tegmento, sed… tiu ci letero perdigas vane ? ne por mi, kompreneble, ho ne, ne! sed por si… vi scias, pri kiu mi parolas… Si ? sed ne si sola, sed ankau tuta la domo de s-ro Marei ? estas varmegaj esperantistoj. Tie ci neniu parolas alie, krom nur en esperanto, kaj la tuta korespondado, kun kiu nur oni povas, iradas en nia lingvo. Karolino estas, se vi volas, pli pedanta rilate tion ci, ol ciuj tieuloj; si ofte paroladis, ke gis tiu tempo, gis nia lingvo ricevos en la civilizita mondo forton de ekzistado, giaj predikistoj devas ne ellasi plej malgrandan okazon, por pruvi al la publiko gian utilecon kaj belecon kaj, kie oni devas, ili oferu ec por gia utilo sian hejman lingvon, car tiu ci ofero estos tempa kaj giaj fruktoj ? eternaj. Kompreneble, ke mi, priskribante al si vin, ? kaj si demandas min tre ofte kaj interesigas pri cia bagatelo pri vi ? hipokritis kaj priskribis vin, kiel varmegan esperantiston. Post tio ci kompreneble mi ne povis montri al si vian leteron, nek ec konfesi pri gia ricevo ? alie mi tute malaltigus vin en siaj okuloj'…
En fino de la letero staris la sekvanto: ? 'Ce ni tre ofte estadas gastoj ? najbaraj bienhavantoj kun la familioj kaj junaj homoj el la urbo. En la nombro de la lastaj komencis vizitadi nin tre ofte juna Pariza artisto Jan Joli, homo tre klera, bela, salona kaj pursanga esperantisto. Li tre malkasite cirkauflirtas Karolinon kaj malfacile estas diri ? cu kun sukceso, au sen gi. Se gis nun li ne atingis ankorau la plenan sukceson, kiu scias, kio povas okazi en estonteco!.. Car el via letero mi vidas, ke Karolino estas al vi, kiel mi ankau esperis, ne tute seninteresa, mi konsilus kvankam per kio ajn sciigi pri si (plej bone, kompreneble, per letero.)… Preskau ciutage, kiam ni renkontas nin kun si en la gastocambro en antautagmanga tempo, si salutas min per tia ekzamenanta rigardo, en kia mi klare legadas unu kaj tiun saman demandon: Cu skribis ion via amiko? ? Kaj jen gis nun mi devas delasi la okulojn, kvazau mi per io ekkulpigis antau si'…
Ciun vesperon komencante de tiu tago, en kiu estis ricevita tiu ci letero, Monblero pasigis en forta ekscito, preskau en maltrankvilo. Gis la profunda nokto en lia kabineto sonadis surda egalmezura frapado de liaj pasoj. Kiu vidus lin en tiuj minutoj, venus al la neevitebla konkludo, ke en la fiera kaj obstina koro de la juna kuracisto farigas surda batalo de sentoj, decidigas serioza demando ? cu humiligi al la cirkonstancoj, au defendi siajn konvinkojn, kaj kun ili sian nedependecon. Sed videble fine la unua duono de tiu ci problemo venkis, car en la sekvanta mateno
