325.01 Li mensogas masine.
325.02 Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.
325.03 Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.
326. Mensogo
326.01 Mensogo kaj stelo estas du fratoj.
327. Mensogo
327.01 Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
327.02 Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
327.03 Kun vero severa komercajo forvelkos.
327.04 Nenia konstruo povas esti sen bruo.
327.05 Se vendisto ne mensogas, li acetanton ne allogas.
328. Mensogo
328.01 Vi ne kredas, ne auskultu, sed min ne insultu.
328.02 Iom da malvero ne estas dangero.
329. Mensogo
329.01 Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.
329.02 Kiu volas mensogi, devas bone memori.
329.03 Kasu kiom vi povos, mensogo sin elsovos.
330. Tempo
330.01 Temp' estas mono.
330.02 Temp' estas valoro simile al oro.
331. Tempo
331.01 Tempo toleras, sed vero aperas.
331.02 Plej bona kuracisto estas la tempo.
331.03 Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas.
332. Tempo
332.01 Alia tempo, aliaj moroj.
333. Gasto
333.01 Gast' en tempo malgusta estas stono sur brusto.
334. Tempo
334.01 Tempo venos, zorgon prenos.
334.02 Venos tempo, venos konsilo.
334.03 Kiu vivos, tiu vidos.
334.04 Prokrastita ne estas perdita.
334.05 Tempo kaj cirkonstancoj sagon alportas.
334.06 Sperto sagon akrigas.
334.07 Ec malsagulon sperto instruos.
335. Sukceso
335.01 Bone sukcesu, sed ankau nin ne forgesu.
336. Festo
336.01 Ne ciam estas festo, venos ankau fasto.
336.02 Ne ciam estas sankta Johano.
337. Sajno
337.01 Ne cio griza estas lupo.
337.02 Ne jugu pri afero lau gia ekstero.
337.03 Ne ciu bojato estas stelisto.
337.04 Ofte capo de kampulo kovras kapon de sagulo.