338. Sajno
338.01 Ne cio brilanta estas diamanto.
338.02 Ne cio utilas, kio brilas.
339. Flamigemo
339.01 Eksplodema kiel pulvo.
339.02 Li ne toleras ec muson sur la muro.
339.03 Li ekscitigas kiel bolanta lakto.
339.04 Li estas flamigema kiel rezina ligno.
339.05 Li havas muson en la kapo.
340. Vesto
340.01 Oni akceptas lau vizago, oni forlasas lau sago.
340.02 Unua atesto estas la vesto.
340.03 Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.
340.04 Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas.
340.05 Vesto homon prezentas.
341. Senelekteco
341.01 La unua trovita.
341.02 Cio taugas, kio venas.
342. Senpartieco
342.01 Al ciu sinjoro estu lia honoro.
342.02 Al ciu sanktulo apartan kandelon.
342.03 Al ciu frato lian parton.
342.04 Kiu flatas al ciu, placas al neniu.
343. Kontentigo
343.01 Ankorau neniu placis al ciu.
343.02 Kontentigi ciujn ec angelo ne povas.
343.03 Siru vin en du partojn, la mondo trian postulos.
343.04 Kiu servas al ciu, al si mem malutilas.
343.05 Kiu por ciuj laboras, pri si mem ne memoras.
343.06 Oni ne povas sin movi lau ciu vento aparte.
343.07 Azenon komunan oni batas plej multe.
343.08 Klopodi pri cies favoro estas pleje malsaga laboro.
344. Egaleco
344.01 Ne povas ciu homo esti pap' en Romo.
344.02 Ne ciuj havas egalan felicon.
344.03 Ne ciu papereto estas banka bileto.
344.04 Ne el ciu ligno oni faras violonon.
345. Difekto
345.01 En ciu objekto trovigas difekto.
345.02 Cio havas sian 'sed' kaj 'se.'
345.03 Ciu medalo du flankojn posedas.
346. Eraro
346.01 Pro eraro ne pravigas la faro.
347. Proprajo
347.01 Al ciu besto placas gia nesto.
347.02 Ciu vulpo sian voston laudas.
347.03 Al ciu sia propra estas carma kaj kara.
347.04 Sia estas kara pli ol la najbara.
347.05 Simio al simio placas pli ol cio.
348. Edzeco
348.01 Naskigas fiancino por sia fianco.
348.02 Edzo kaj edzino — ciela difino.
348.03 Fiancon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo.
348.04 Ciu 'li' havas sian 'si'.
348.05 Multaj svatigas, feliculo edzigas.