679.
679.01 Amu domon novan kaj amikon malnovan.
680. Malpaco
680.01 La mano lin jukas.
680.02 Malpaculo.
681. Diskreteco
681.01 Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra.
682. Parenco
682.01 Li estas preskau mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.
683. Sensenceco
683.01 Li parolas sen senco kaj sen interligo.
683.02 Nek al temo, nek al celo.
683.03 Muele sencele.
684. Braveco
684.01 Li ne estas el la regimento de timuloj.
684.02 Li dentojn prunti ne bezonas.
684.03 Al li ne mankas defendo kontrau ofendo.
684.04 Li havas la kapon fortike sur la kolo.
684.05 Li estas homo sperta kaj lerta.
685. Miraklo
685.01 Miraklo inter mirakloj.
686. Peto
686.01 Infano ne krias, patrino ne scias.
686.02 Kiu ne petas, tiu ne ricevas.
686.03 Kiu frapas, al tiu oni malfermas.
687. Infano
687.01 Dio donis infanon, Dio donos por gi panon.
687.02 Pli da infanoj, pli da manoj.
687.03 Pli da infanoj, pli da beno.
687.04 Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas.
688.
688.01 Bonaj infanoj gepatrojn felicigas, malbonaj ilin entombigas.
689. Deveno
689.01 Kia naskinto, tiaj naskitoj.
689.02 Ne falas frukto malproksime de l' arbo.
689.03 Kien kudrilo iras, tien fadenon gi tiras.
689.04 Kia patrino, tia filino.
689.05 Hundo bonrasa estas bona por caso.
689.06 Plej juna katido musojn jam pelas.
690. Infano
690.01 Malgrandaj infanoj kauzas laboron, grandaj — doloron.
691. Imito
691.01 Bojas hundido, kiel gi audas de hundoj.
692. Infano
692.01 Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.