774.01 Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.
775. Atento
775.01 Ekzistas ezoko, por ke fisetoj ne dormu.
776. Esenco
776.01 Kurba estas la ligno, sed rekte gi brulas.
777. Timo
777.01 Tremo atakas.
777.02 La haroj strecigas.
777.03 Li tremas, kiel autuna folio.
778. Laboro
778.01 Pli bone estas sviti ol tremi.
779. Averto
779.01 Oni tondas safinojn, — tremas la safoj.
779.02 Al vi oni predikas kaj nin oni pikas.
779.03 Por Paulo sperto, — por Petro averto.
780. Alia
780.01 Aliaj tempoj, aliaj moroj.
781. Alia
781.01 Alian ne mallaudu, vin mem ne aplaudu.
781.02 Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.
781.03 Kritiki estas facile, fari malfacile.
781.04 En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.
781.05 Estu saga homo en via propra domo.
781.06 Sonorilo vokas al pregejo kaj mem neniam eniras.
781.07 En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.
781.08 Montroj kaj konsiloj estas facilaj.
781.09 Ne sovu la nazon en fremdan vazon.
781.10 Aliajn gvidas kaj mem ne vidas.
781.11 Pli facile estas regi ol agi.
782. Alia, Malico
782.01 Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
782.02 En via malica regalo vin atendas ankau pokalo.
782.03 Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.
783. Imito
783.01 Propra opinio ne estas lego por alia.
783.02 Ekzemplo proponas, sed ne ordonas.
783.03 Kio al unu donas forton, al alia donas morton.
783.04 Komparo ne estas pruvo.
783.05 Kion rajtas leono, ne rajtas azeno.
783.06 Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.
784. Amiko
784.01 Amikon montras malfelico.
785. Amiko
785.01 Amiko — intimulo.
785.02 Amiko en gojo kaj ploro.
786. Amiko
786.01 Estinta amiko estas plej dangera malamiko.
786.02 Pecon detrancitan al la pano ne regluu.