787. Amiko
787.01 Kun kiu vi festas, tia vi estas.
788. Amiko
788.01 Amiko fidela estas trezoro plej bela.
789. Amiko
789.01 Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj.
789.02 Satu amikon lau la dato de akiro.
790. Amiko
790.01 Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.
790.02 Por amiko komplezo neniam estas tro peza.
790.03 Amiko de amiko estas ankau amiko.
790.04 Se amiko petas, li neniam ripetas.
791. Fido
791.01 Ne rapidu kun fido antau longa kunesido.
792. Siajo
792.01 Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara.
792.02 Pli valoras propra cemizo ol fremda plena valizo.
792.03 Pli kara estas kapo ol capo.
793. Atako
793.01 Amikon satu, malamikon ne batu.
793.02 Al Dio placu, sed sur diablon ne kracu.
793.03 Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.
794. Konfido
794.01 Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.
795. Profito
795.01 Apud plena mangotablo ciu estas tre afabla.
795.02 Sako ne sonas, — amiko ne konas.
796. Amiko
796.01 Gardu min Dio kontrau amikoj, — kontrau malamikoj mi gardos min mem.
796.02 Ce plej granda fido memoru pri perfido.
797. Malamiko
797.01 Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas.
798. Amiko
798.01 Amikeco aparte, ofico aparte.
798.02 Ne ekzistas en komerco amikeco nek serco.
798.03 Jugo komencita pacigon ne malhelpas.
799. Obeo
799.01 Danci lau ies fajfilo.
800. Neatenditajo
800.01 Homo esperas, — morto aperas.
800.02 Mizero faras viziton, ne atendante inviton.
800.03 Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.
800.04 Homo proponas, Dio disponas.
800.05 Neniu vidas, kio lin insidas.
800.06 Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi.
800.07 Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis.