922. Avideco
922.01 Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.
922.02 Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.
922.03 Senlanigu, sed ne senfeligu.
923. Reciprokeco
923.01 Vi min mangigos, mi vin trinkigos.
924. Trankvileco
924.01 Kiu vivas trankvile, vivas facile.
924.02 Vivo modera estas vivo sendangera.
924.03 Kiu akvon evitas, droni ne timas.
924.04 Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
925. Vivmaniero
925.01 Ciu vivas lau sia prudento kaj sento.
925.02 Pastro vivas de pregoj, advokato de legoj.
925.03 En ciu kranio estas sia opinio.
925.04 Ciu sin direktas, kiel la kap' al li diktas.
926. Merito
926.01 Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas.
926.02 Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
926.03 Kia ago, tia pago.
926.04 Kia la semo, tia la rikolto.
926.05 Lau la agoj de l' homo estas lia nomo.
927. Malvirto
927.01 Vivis puninde, mortis ridinde.
928. Malrico
928.01 Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.
929. Estonteco
929.01 Kiu vivos, tiu vidos.
929.02 La tempo venos, ni cion komprenos.
929.03 La parto plej vasta venos la lasta.
930. Felico
930.01 Kiun favoras la sorto, por tiu ec koko estas ovoporta.
930.02 Kiun felico subtenas, al tiu mem cio venas.
931. Akiro
931.01 Kiel akirite, tiel perdite.
932. Enspezo
932.01 Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.
933. Guado
933.01 Li vivas en guo kaj bruo.
933.02 Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
934. Vivo
934.01 Li vivas sur la tero kiel en infero.
934.02 Hunda vivo.
935. Decido
935.01 La loto estas tirita.
935.02 La jeto estas farita.